recenzo

Enigma libreto

István Ertl - La Postdomo; ilustrita de Francisco Veuthey; eld. eldonejo Bero, Rotterdam 2003, 88 p.

"Pri ĉiu koincido de fikcio kaj realo respondecas la realo. Fikcio estas, kiel ĉiam, senkulpa."

Jen la averto, komence de la romaneto - aŭ novelego, - kion diri? kiel klasi ĝin?

Mi legis la verkon kun plezuro, ĉar lingve ĝi estas vere brila: ege simpla flua lingvaĵo, sed kun nerimarkeble pluraj novaĵoj, kiuj neniam altiras la atenton, disde la rakonto. Ĉar kio igas t.n. neologismojn plej ofte ĝenaj, ne estas ilia noveco, sed la tro pedanta akaparemo pri la leganto-atento: "jen mi, neologismo". Ĉe István, tute nenie, neniam: la fabulo tiom tenas la leganton, ke eble nur postlegade la lingvan flankon de la libreto oni vidas.

Aliflanke, mi legis ĝin kun ioma daŭra dubosento: enestas personoj, kompreneble ne la veraj personoj, sed ies sozioj, certasence, ĉe kiuj rekoneblas pluraj ecoj de veraj personoj bone konataj: kaj ĉu foje ne iom tro embarase?

Kiaj personoj? Nu, unuflanke el la ĵusa kaj nuna Nederlanda politika vivo: nia politikisto murdita (Pim Fortuin, la unua politika murdo depost longege) kaj pluraj ministroj; kaj apud ili tuta fasko da tre kaj pli konataj esperantistoj, parte dumlonge kolegoj de la aŭtoro.

Kio estas la libro? Ĉu venĝo kontraŭ malamata medio, kie la termpon li eble kontraŭvole foroferis? Mi ne kredas tion: por tio la esperantista medio estas pentrita tro deinterne, kunsentante; eble tamen enestas iom da frustriĝo je certa detaloj - sed ho: kiom da ĝi ne enestas en la nuntempa furora Nederlanda romanego Het Bureau (La Buroo - pli ol 5200 paĝoj! - en sep volumoj!). Ne, Ertl ne verkas el frustriĝo, eble nur por iom primoki la foje tro etajn homajn trajtojn.

Povas esti ke kelkaj el la "kampo" de la sinnomanta Civito diros, ke jen bela ironiaĵo pri UEA. Sed ili ne preterlegu, ke ilia klubo estas same mokata. Aliaj eble vidos mokadon precipe pri la Nederlanda E-movado; troviĝas certe bonaj kialoj ankaŭ por tio; sed ke la Nederlanda politiko tiom forte mistaksas, ja eĉ nekomprenas ĝin, estas kvazaŭ konsole.

Se la leganto nenion scias pri la Nederlanda lingvo, pluraj spritaĵoj restas nerimarkitaj. Bedaŭre, sed ne ĝene.

Ankaŭ tiuj ŝercetoj vekis ridetojn.

Entute: iom enigma libreto: kial la aŭtoro ĝin verkis? Kion efektive li celis? Ĉu literaturo ĉi-foje estu precipe nur distra? Aŭ ĉu tamen io alia?

La grafika prezento - kun pluraj, senchave ŝanĝiĝantaj literspecoj -, kaj precipe ankaŭ la valoraj ilustraĵoj de Veuthey faras ĝin eta bibliofilaĵo.

Gerrit Berveling