FRUKTO DE DEK JAROJ DA VERKADO

Gerrit Berveling recenzas Poemo de Utnoa

Fonto n-ro 149, majo 1993

J. Abel Montagut i Masip - Poemo de Utnoa - eld. ProEsperanto, Wien (Aŭstrujo), 1993. 226 p. ĉ. 48 gld.

Jam de jardekoj ĉi unu verso kvazaŭ hante iras tra Esperantujo: iom variigante mi supre ĝin citis. Sed post longa atendado, mi dirus: jen alvenis ĝi!

Temas pri epopeo en sep "kantoj"; entute 190 paĝoj da blankaj versoj. Kiel nomi la metrikon, mi ne certas 100%e. Georgo Kamaĉo ĝin nomas 'aleksandrido', mi mem emus kompari la versoformon kun simpligita heksametro, al kiu oftege alkroĉiĝis ekverse plia silabo. La blankeco de la verso agrabligas la fluan tralegadon; nin ne tro flankentiras kromekpensoj pro aludoj fantantaj el rimadoskemoj k.s.

Eĉ se oni nenion dirus pri la enhava mesaĝo nek pri la forma perfekteco de l' verko, jam minimume direndus ke oni rajte admiru la persistemon de la poeto por elfini tiel longan kaj tiom komplikan tutaĵon. La nura fizika atingo jam meritas admiron.

Sed estas multe pli. La verko estas leginda. Ĝi ne estas simpla, ne por komencantaj esperantistoj aŭ por homoj, kiuj neniam legis poezion, sed ja vere leginda.

Librofine Abel Montagut donis etan superrigardon, laŭvice por ĉiuj unuopaj kantoj, de l’ precipaj 'fontoj', kiujn li uzis dumverkade. Temas pri mondfamaj verkoj kiel la Biblio, Homero, Vergilio, se nomi la 'okcidenteskajn', kaj pri Valmikio, Ramajano, se nomi la ĉefan 'orienteskan' fonton. Krome pluraj sciencnivelaj verkoj pri arkeologio, arkitekturo, historio, paleontologio, astronomio, ktp. Ankaŭ la Poemo de Gilgameŝ ne mankas, kaj kiel nederlandanon min trafis speciale la mencio pri l' Naŭmaĥio de Couperus. Kiel ajn, neniu havas la rajton sugesti ke nia poeto nur ekverkis sen anticipa serioza orientiĝo!

Probal Daŝgupto tute prave parolas pri "malnaiva kaj ekopolitike engaĝita relego de la mitaj pratekstoj", ĉar certasence ĝuste tion liveras nia teksto: uzante praajn mitajn tekstojn el diversaj kulturoj, sed samtempe uzante hipotezojn kaj fantazi-bildojn el fantascienco (von Daniken, Asimov k.a.), Abel Montagut kreis sian vizion pri la demando, kio estas esti homa? Kaj al tio plej intime ligitaj estas por li la demandoj pri ekologio, pri la pluvivado de nia planedo.

Se doni impreson pri la kompleta verko, mi jene (ege skize! bv senkulpigi min! mi ne povas alie!) simplige resumos la epopeon:

Certa planedo, Goba, riskas neniiĝi , pro eksplodo de supernovao; la tie troviĝanta 'homspeco' kiu disponas pri altege evoluinta tekniko, konstruas plurajn kosmoŝipojn de grandioza amplekso por savi la loĝantaron. Unu el tiuj spacveturiloj, post pluraj generacioj, proksimiĝas al la planedo "Tero", kie ili konstatas relative primitivan vivon; temas pri la generacio kiun el la Biblio ni konas kiel antaŭdiluvan: Uttu, alinome Noa aŭ Utnoa, en la Biblio nomiĝas Noaĥ. Estas la sama persono. Nu, la spacveturilanoj deziras finfine ekhavi firman grundon subplande, sekve volonte kolonizus la teron - sed: kaj jen venas ekologie grava demando: kiugrade oni rajtas ekstermi ion kio jam troviĝas tie, kien oni ĵus alvenas? Sekvas debato pri la (supozata/neigata) racieco de la homoj. Tiam oni malkovras ke alrapidanta ero el la kosmo (meteoro se mi bone memortenas) post forpaso de kelkaj jaroj neniigos la tutan vivon sur la tero, se oni nenion entreprenos. Ĝi ja tiel apude pasos laŭ la tersurfaco, ke ĝi neeviteble estigos superinundon per ĉiuj akvoj oceanaj, tiel ke ĉio viva estos forviŝita. Nur inteligenta kaj celkonscia agado ankoraŭ povos savi minimume la kernon de l’ tera homaro. Unu partio de l' Gobanaro pretas havigi sian helpon kaj teknologion al la homoj por ilia savo; la kontraŭa tion ne volas - ili nur deziras por si mem iun grundon subplande. Oni decidas ke oni donos unu avertan signon al nur unu persono: se tiu sukcesos savi la homan specion eĉ se nur principe (en nur eta nombro da personoj), tio nekontesteble pruvos la raciecon de la homoj, sekve oni ne kolonizos la Teron sed pluveturos transspace. La legantoj certe jam divenas ke la mala partio provas preventi tion. Demando kiu ripetfoje revenas, estas ĉu rajtas esti savitaj homoj kiuj iel/iam kulpas pri armila perforto. La idealo de Noa estas absoluta senperforto; kelkaj en lia tribo tion senkondiĉe subtenas, aliaj pro atakoj deeksteraj, sin tamen armile defendas. Sed ĉu rajte?

En pliposta stadio, kvazaŭ en dua rondo, ambaŭ eksterteranaj partioj denove ekhavas eblon influi la pensofluon de Utnoa, kiu ja finfine devas mem decidi ĉu konstrui aŭ ne la estontec-gravedan arkeon, kiu devos savi lin kaj lian familion el la tutmonda kataklismo kiu baldaŭ efektiviĝos. Kaj tie la epopeo ekrandas je la mondfame konataj verkoj de Vergilio (Eneado) kaj Dante (Dia Komedio; precipe la Infero): en Kanto V, Noa vizie spektas "la kulturajn atingalojn de la tuta homaro: kalejdoskopa bildo pri ĉiuj kontinentoj kaj pri multaj epokoj; kaj kontraste, en Kanto VII, denove vizie sed nun kvazaŭ koŝmare, Noa vizitas ĉiujn hororojn de l' futuraj generacioj: ĉio ĉi Ne efektiviĝos, se Li decidos ne-konstrui la arkeon... Kaj precipe tiu lasta scenego, kiun Kamaĉo nomas 'ascendo inferen', restas longege en la memoro; tiel impresiva ji ja estas.

"La poeto sukcesis krei artverkon unikan..." (William Auld).

"Por mi, hungaro, trudiĝas apudmeto de La tragedio de l' homo..." (Istvan Ertl).

"La poemon same povas legi kaj ĝui religiulo kaj ateisto, por diri nur du el multaj eblaj kategorioj..." (Georgo Kamaĉo).

"Laŭ mi Abel Montagut bonege plektis kelkajn modernajn sintenojn en antikvan rakonton..." (Kris Long).

Entute: mi rekomendas tiun ĉi epopeon en via atento. Kiel klasik-filologo mi vidas multajn parencecojn al Homero, Vergilio, kiel teologo mi vidas demandojn ligitajn al Biblio, Dante ktp; sed samtempe kiel homo vivanta en nia konkreta nuno, mi renkontas niajn nuntagajn problemojn: sinteno antaŭ la aliaj kulturoj (aborigenoj, indianoj, minoritatoj tutĝenerale...); demandoj pri perfortemo aŭ absoluta senperforteco (Gandhi, M. Luther King k.a.); demandoj pri sincero kontraste/rivale al propra gajno ktp.

Mi fieras pro tiu ĉi poemo. Mi fieras ke nia internacia lingvo naskis tiun ĉi vere unikan verkon.

 

Reen al:

Poemo de Utnoa Abel Montagut Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo