La du romanoj de Henri Vallienne

Paulo Silas

el Heroldo de Esperanto n-ro 1 (2268) 2017

La unua originala romano en Esperanto

En la unuaj du semajnoj de 2017, mi decidis legi la romanojn de Henri Vallienne, kiuj estas ankaŭ la unuaj du romanoj verkitaj originale en Esperanto.

Henri Vallienne (1854-1908) estas la verkisto kiu, per publikigo de la romanoj Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li?, sinsekve en la jaroj 1907-a kaj 1908-a, unue startigis la radon kiu ĝis nun produktis inter 150 kaj 180 Esperantajn originalaĵojn, laŭ la statistika informo de Sten Johansson, el la artikolo “Jarcento de originalaj romanoj esperantaj”, aperinta en 2007 ĉe Libera Folio.

180 verkoj estas ja malmulte, se ni komparas kun la kvantoj de la nacilingvaj literaturoj; sed multe, se ni konsideras, ke temas pri homoj kiuj verkis por malgrandega publiko, kun la seniluzia (aŭ seniluziiĝonta) konscio, ke apenaŭa rekompenco eblas. La motivoj kiuj decidigas esperantiston verki originalan romanon probable situas en la ĝenerala klopodo kompreni, kial entute oni kreas literaturon. Ĉu pro plezuro? Ĉu kiel provo transdoni mesaĝon? Vesti realan fakton per pli longdaŭra formato? Ĉu por influi homojn? Por amuzi?

Sten Johansson, ankaŭ en tiu artikolo, rimarkigas, ke la rakonto Urso, de Henri Sentis, povus forpreni la unuan lokon en la listo de originalaj romanoj. Li konstatas, ke “ĝin oni povus konsideri la unua originala romano en Esperanto, sed ĉar ĝi havas nur 83 paĝojn, tiun honoron oni kutime donas al la 515-paĝa ‘Kastelo de Prelongo’”. Fakte, Urso estas nur 56-paĝa rakonto, ĉar la ceterajn paĝojn plenigas poemoj.

Dubindas, ĉu tiu rakonteto de Henri Sentis meritas la titolon “unua originala Esperanta romano”. Sed se unuflanke ĝenas la etamplekso de Urso, ne nur paĝokvanta sed ankaŭ enhava, aliflanke ĝenas, ke la profitanto de tiu sentitoligo estas la peza kaj malbela romano Kastelo de Prelongo. Prefere do, ke ni donu neniun titolon, neniun honoran epiteton, tiel ke ili ĉiuj unuforme apartenu al sama pionira kunteksto. Restu sentitola la rakonteto Urso, kies kampa rustikeco ne kongruus kun tia enkabineta kvalifiko. Restu sentitola la rakontego Kastelo de Prelongo, ĝuste tial, ke en ĝi titoloj tro impertinente paŭtis per ekscesa pozo nobela. Kaj ankaŭ sentitola restu, ĉar jam tia ĝi venis al mondo, la malfrue aperinta, kaj por mi daŭre legota, romano Sen Titolo, de Ŝirjaev.

Ĉu ligi la du Henri-ojn?

Ĉu la amplekso de la verkoj de Vallienne pozicias lin senkonsteste kiel la unuan originalan Esperantan romaniston? Ĉu oni flankenmetu la malgrandan Urson kaj elstarigu la historian rolon de Vallienne? Kion komunan indiki por iel ligi la du pionirajn verkistojn? Ĉu la franceco sufiĉas? Ĉu la antaŭnomo Henri kontentigas? Unu solan plusan ligilon mi trovis: la svisaj Alpoj. Neĝo kaj malvarmo aperas kaj en la romaneto Urso kaj en Ĉu li?

Post tiu trudita intertuŝo, la dikaj verkoj de Vallienne kune foriras kaj memstare reprezentas la komencon de la Esperanta romanarto. Tio tamen ne signifas indulgon miaflanke.

Ne la temo, sed sennombraj apartaj momentoj

Anonima recenzeto, parolante pri la Romano Ĉu li?, en La Revuo, jarkolekto de 1908, opinias, ke “la ĉarmo de la verko de D-ro Vallienne oni devas serĉi ne en la temo mem, sed en ĝiaj sennombraj apartaj momentoj”. Mi etendas ĉi tiun opinion kaj diras, ke vere la temo de la du romanoj de Vallienne valoras nenion. Se vi povas imagi vomigan romantikismon konstruitan surbaze de amintrigoj plej ekstravagance neverŝajnaj, tiam vi alproksimiĝos al la enhavo de la du romanoj. Ĉe ili, nur la duonsurprizaj malnodiĝoj povas doni reziduan ĝuon al leganto.

La unua romano

Kion celis Vallienne per Kastelo de Prelongo? Ekskluzive tempopasigon? Restarigon de perdita moralo? En la provo verki intrigon kiu parolas pri fina triumfo de la “virto” kontraŭ la plej aĉaj hominklinoj, Henri Valienne sukcesis nur amasigi malbonon sur malbonon, kulpojn sur kulpojn. Tio, kion li penas pentri kiel multkoloran triumfon de altfluga virt-apoteozo, estas panoramo pri socio degradiĝinta, blinda kaj nekapabla rekoni sian veran malhumanan spegulreflekton.

La unua romano de Vallienne estas laŭŝajne apologio al francaj nobeloj. La verkisto pentras monarkisman socion en sia stertoro. La forto de la nobeltitoloj suferas atakon. Per la figuro de la protagonistino Matildo, la dekadenca socio mem enkarniĝas. Matildo reprezentas la martiriĝon de nobeloj “maljuste” traktitaj. Eĉ kiam la intrigo volas kredigi, ke virto faras Matildon forta, percepteblas ke ne tio ŝin fortigas, sed ŝia vundita orgojlo de homo tro alta por fali, tro grava por submetiĝi, tro granda por perdi.

Ŝi, lasta vivulo en batalkampo, insistas lukti kaj insistas pruvi, ke nur ŝi, kaj la socia kasto kiun ŝi enkarnigas, rajtas venki, ĉar nur ŝi, per la rafiniteco de sia promontora nobeldeveno sukcesas esti virta, bona, grandkora, malprofitema kaj tial supera al ĉiuj diablaĵoj de la malamikaj, frenezaj kaj senskrupulaj subuloj.

Henri Vallienne bone plenumas sian decidon relevi glore la nobelojn kaj stampi, kiel farmisto stampas bruton, krimulan markon sur la servistoj. Eĉ kiam la nobeloj eraras, ili eraras bele, kun mildigaj faktoroj. La eraro de la kastelloĝanta Valentino estas amori kun viro kiu ne estas ŝia laŭleĝa edzo. La eraro de la nobela Matildo kaj ŝiaj gepatroj estas repuŝi per impertinentaj vortoj la malbonintencan svatiĝanton. Tamen Viktoro, la lakeo-filo, la svatiĝanto, la senskrupula subulo, eraras per murdoplanoj. Se nobelo eliras dumnokte kaj driblas malpermesojn, tion li faras motivita de reciproka amo (Frederiko kaj Valentino). Sed piedoj de praparenco de lakeo driblas malpermesojn nur por trudi sekskuniĝon (Viktoro kaj Matildo). Vallienne kreis protagonistojn, kiuj igas la leganton kredi, ke la bono rezidas ĉe la nobeloj, dum la perfido ĉe la malnoblaj (kaj malnobelaj!) lakeoj, kiuj konspiras postdorse por korupti la purecon de jarcenta dinastio.

Por Vallienne, la noblaj servistoj estas nur la servistoj plene submetiĝintaj, nur la homoj kiuj montras enorman ĝojon esti subuloj de nobelaj bonuloj. Ilia servista vivsignifo resumiĝas al tio: servi ĝis maljunaĝo fidele siajn superulojn, kun eĉ laŭvola preteco donaci altruisme siajn ŝparaĵojn al riĉaj mastroj kiuj decidas efektivigi kapricojn en anonima aventuro (p. 677).

Senpudora estas la rimedo kiun Vallienne alproprigis kiel providencan helpon al Valentino. Por glorigi la malriĉiĝintan nobelinon, preskaŭ tute senheredigitan de sia malbona onklino, la ĉiela dio (tio estas la verkisto, kiu per sia ĉioscia plumo kreas universon) aranĝis ĉiujn cirkonstancojn por sendi ŝin tute paralizita al drivado sur boato, kaj atingi alikontinentan havenon, kun senprecedenca bonŝanco. Sur tiu eta navigilo, oni-ne-sciaskiele ŝi postvivas uraganon kiu minutojn antaŭe estis detruinta apudmaran rokan groton kiu ekzistis “de multaj miloj da jaroj” (p. 370) kaj kiu trenis kun si la domon kie ŝi ripozis post akuŝo okazinta antaŭ horoj. Amerikaj, tio estas usonaj, maristoj trovas ŝin, portas ŝin al Nov-Jorko kaj tie ŝi ricevas la gracon fariĝi filino de milionulo. Por kompletigi la miraklon, la maljuna usonano mortas tagojn post ŝia filiniĝo, ne sen tamen havi tempon testamenti ĉion al la francino. Evidente ŝi estas tiom virta, ke, en estonta sceno, amplene ŝi konfesas, ke

Dum hodiaŭ mi estas premegata de tiu supermezura riĉaĵaro, kiu ne povas min utili: ĝi alvenas en la momento kiam mi ne ĝin bezonas plu. Mia kara Matildo, se vi mem ne estus tiel riĉa, mi ĝin donus al vi ĝojege, petante de vi interŝanĝe nur la forgeson de l’ estinteco kaj samtempe malgrandan lokon en via domo kaj en via koro. (p. 654-655)

Simileco inter la unua kaj la dua romano

La romano Ĉu li? aperis post mallongega interspaco rilate al Kastelo de Prelongo. Se Henri Vallienne estus havinta la oportunon esti esperantisto dum pli longa tempo (li esperantistiĝis en 1903 kaj mortis en 1908), probable ni disponus pli grandan verkaron. Tiam ni povus kompari liajn unuajn romanojn kun la lastaj. Okazas do tial, ke la romanoj Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li? kunmiksiĝas. Ili havas pli da simileco ol da diferenco.

En la du romanoj (1) geamantoj uzas, por sekreta amorado, kaŝitan pordon kiu ligas dormoĉambrojn; (2) virino fariĝas, post edziniĝo, posedaĵo kiun edzo disponas. Amorado estas rajto kiun la edzino ne povas rifuzi kaj kiun la edzo trudus, se necese. “En la geedziĝo la perforto ne ekzistas” (Kastelo de Prelongo, p. 500); (3) virinoj martiriĝas, kun sansituacio kiu randas morton, kaŭze de agado de viro(j); (4) la intrigo okazas en Francio (ne hazarde, se ni memoras la naciecon de la verkisto); (5) la intrigo akiras internacian amplekson. En Kastelo de Prelongo temas pli pri flanka etendo, sen grandaj sekvoj, sed en Ĉu li? la internaciaj okazaĵoj aperas pli ofte. Plejparte la verkisto ne priskribas realtempe kio okazas en iu fremda lando. Ĉiam temas pri nerekta scio pri pasinta tempo kiun iuj el la protagonistoj rememoras. Escepto estas la iro de Reĝino al Svisio, ĉe la romano Ĉu li?; (6) iu protagonisto saviĝas per boat-drivado sur oceano, kun alveno al malproksimaj destinoj: de Francio al Usono, en Kastelo de Prelongo; kaj de Francio al Aŭstralio, en Ĉu li?; (7) la verkisto priskribas dialogojn tiel afektemajn, ke eblas demandi kie li ĉerpis tian supraĵecon. La respondo kredigus, ke aŭ rekte el nobeleca societa parado kiun la romanisto volis krei (Kastelo de Prelongo) aŭ en nostalgio, flanke de la verkisto, al etiketo de kortego ne plu ekzistanta (Ĉu li?); (8) prezentiĝas konflikto inter leĝaj devigoj kaj faktaj cirkonstancoj. “Ni troviĝas antaŭ du moraloj, la natura kaj la nenatura. Nu, mi ne ŝanceliĝas; mi elektas la laŭnaturan moralon, kaj tre malproksimen forĵetas la moralon nur arte faritan” (Ĉu li?, p. 603) kaj (9) okazas sinmortigoprovoj per engluto de veneno. Neniu provo sukcesis.

Esperanto

La ĉefa diferenco kiun mi trovis inter la du romanoj de Vallienne estas la (ne)ĉeesto de Esperanto. En Kastelo de Prelongo, neniu el la roluloj estas esperantisto. Esperanto neniam aperas en la romano, eĉ ne kiel malrekta citaĵo. Envere estus eraro, se Esperanto aperus, ĉar la tuta rakonto okazas dum monarkia Francio, en periodo antaŭa al la publikigo de la Unua Libro. Alimaniere, la intrigo de Ĉu li? okazas ĉefe dum komenco de la 20-a jarcento, precipe en la 1900-aj jaroj. La radiko Esperant-, kun majusklo, t.e., kun rilato al la lingvo, aperas 16 fojojn en la romano Ĉu li, ĉar du el la protagonistoj estas esperantistoj. Unu el ili estas eĉ kunfondinto de “Pariza Esperanta grupo”.

Legindeco

Motivon por legi la romanojn de Vallienne? Historio. La du verkoj de Vallienne estas la unuaj seriozaj provoj krei originalajn romanojn. Krome, Ĉu li? ankaŭ povas doni al la leganto iom da ĝuo. Eĉ se la fino de la romano pli-malpli jam diveneblas, la klimakso, kiun konsistigas la renkonto de la du ĉefaj protagonistoj, tiklas la leganton. Kio do okazos poste? - oni sin demandas.

P.S.: La du romanoj estas elĉerpitaj en papera formato. La bita versio, laŭ eldono de Inko, kiu legeblas senpage en interreto, estas la referencoj de tiu ĉi artikolo.