Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Nur etaj braĝoj

Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne. Originala romano. Pro Esperanto, Vieno, 1990. 78 p. 15.90 gld.

En la vigla esperantista junularo, inter la dudek-kelkjaruloj ne mankas seriozaj (kaj amuzaj) talentoj: pruvas tion premioj de Belartaj Konkursoj al F. K. Moleono, M. J. Quesada, G. Kamaĉo, U. Becker, M. Fettes. Mankas tamen aŭtenta romano pri ili, pri ilia medio. Ofte diriĝas, ke romano ne estas ĝenro por juna verkisto; kiu tamen decidas romanverki, tiu prefere komencu tuj per sia dua-tria romano. Ekzistas, kiuj elverkas per unu ĵeto sian propran vivon; aliaj ĉiam skribas la saman romanon sub diversaj titoloj; plejparto ne kategorieblas.

Sana, sangoplena literaturo surprenas la taskon speguli, priskribi, analizi, kritiki la socion, kies produkto ĝi estas. Surpaŝante la glitan terenon de Esperanto-literaturo, oni ekdubas: ĉu ne pseŭdo-socio, pseŭdo-literaturo? Ĝuste la ekzisto de Esperantismo-temaj romanoj kiel “Ombro sur interna pejzaĝo” de Ŝtimec aŭ la nuna “Fajron sentas mi interne” mildigas mian dubon. Matthias alfrontas unu el la plej aŭtentaj, plej priverkendaj demandoj de nia vere propra literaturo: ĉu renkontiĝo kun Esperanto povas ŝanĝi ies vivon? Se jes, kiel? Kio estas nia pluso kompare al la ĉirkaŭa “laika” mondo?

La minca romaneto rapide resumeblas: tro rigide edukita junulo baraktas kun la eterna demando, kiel eblas esti “inter aliuloj”, kiel eliri el sia prema soleco. Eniĝo en la verdan movadon alportas la unuajn sukcesetojn: reciprokajn simpatiojn, ridetojn, varmajn vortojn. Sed eĉ Esperanto ne povas lin “elaĉeti”: kvazaŭ savespere, li kuras de renkontiĝo al renkontiĝo, nur por konstati fine kun granda tristo: “Neniu rimarkas, ke mi mankas...”

Legante, mi fojfoje pensis pri la svisgermana memromano de pseŭdonoma Fritz Zorn: Mars (kies fragmento espereble eniros la pretiĝantan svisgermanan antologion). En tiu libro riĉega junulo trasuferas mallongan vivon absolute malkapable kontakti la “aliulojn” kaj absolute konscia pri tiu manko. Lia ekanta kancero ŝajnas al li nur enkorpiĝo de la anima malsano. Antaŭ ol morti, li verkas — por provizi sian vivon per tiu almenaŭa senco — la libron Mars.

Sen konsideri la ĉiaman malproporcion de kvalito ĉe tiaj komparoj, Matthias verkis por ni la Esperantan Mars. Sed nia tasko estas ĝuste konsideri kaj pritaksi tiun kvaliton, la valoron de “Fajron sentas mi interne”, kies romantika titolo pli bone povus anstataŭiĝi per parafrazo laŭ la titolo de l’ antaŭparole citita Auld-poemo: “Inter aliuloj”.

Kial iu verkas? Kelkajn psikologiajn aspektojn prilumis alia memmortiginto, la italjuda Primo Levi (vidu numeron de Literatura Foiro eble antaŭ du jaroj); nu, ekzemple, por kuraci sin. (Li mem bezonis elverki el si mem la teruron de koncentrejoj.) Tiucela ŝajnas ankaŭ la prozaĵo de Matthias, kvazaŭ verkita laŭ peto de psikologo. Ne atestas pri bona gusto fosi en la vivo de la aŭtoro por konstati, ĉu ĉio estas aŭtobiografia ĉi tie, sed li mem preskaŭ invitas al tiaj cerbumadoj per sia taglibre seka precizeco, per la raportoj pri renkontiĝoj, kiujn iu ajn el liaj legintoj ja povas ĉeestinti. (Mi persone atestas, ke la diskoteko en Torun efektive nomiĝis “Ruĝa Araneo” — p. 73. — kaj ke la bulkoj vere estis sekaj — p. 76.)

La problemo kun tio estas, ke realo ne nepre koincidas kun vero, ke pedantstila raportado, kiu taŭgus por GEJ-gazeto, ne koheriĝas je konvinka romaneco. La leganto reagas simile al la letero de Martina (p. 35.), aldonante: se vi ne kapablas elfari literaturon el via propra kazo, ne nomu ĝin originala romano. Kvazaŭ Matthias ne konscius pri la neceso selekti, li protokolas la vivon de Manfred Brinkmann:

“Mi alvenas hejme kaj tagmanĝas kun la familio. Malmultaj interparoloj, kiel kutime. Paĉjo kritikas, ke panjo kuiris la ruĝan brasikon tro mola, tro kaĉa. Dirk, mia plej juna frato, konsentas kaj aldonas, ke ankaŭ la viando ne estas bona.”

Tia senornama, monotona stilo povus servi al la verko, karakterizi la unuapersonan heroon (pensu pri La fremdulo de Camus). Same la mallertaĵoj de la longe citataj leteroj kaj la artikolo “Inter aliuloj” (pp. 27-30.). Sed la rilato inter heroo kaj aŭtoro nenie klariĝas, kaj pro tio ili ŝajnas sami: ĉu tio do estus la verkostilo de Matthias?:

“Kelkfoje mi troviĝas, regata de sento de absoluta soleco kaj profunda maltrankvilo, ie en la klasĉambro kaj pensas pri mia propra situacio — situacio, kiun karakterizas suferiga sento de izoleco, ebligata de manko de delikatsenta komprenemo ĉe la aliuloj.”

Se jes, bedaŭrinde. Kompare al la sekaj vortelektoj (“belaspekta amikino” — p. 13.) jam ne tro gravas la germanaĵoj kiel “Vi ja ne devas plori”, kie sufiĉus “Ne ploru” (p. 20.) aŭ peza “Li devas esti kompreninta tion” (p. 25.).

Tamen, ne mankas fortaj eroj, eĉ epizodoj: la prezento de la geavoj kaj gepatroj (pp. 19-21.), la sceno kun geja Ralf (pp. 40-44.), kaj la fmo: soliĝo en arbaro (pp. 95-96.). La tre pozitiva antaŭparolo de Elena Zaja pravas ankaŭ pri tio, ke la romano estas tre enpensiga: jes ja, ĝi respondas — eĉ se estetike kritikeble — la demandojn, kiujn ni metis recenzokomence. Eĉ pli grave, ĝi instigas nin serĉi niajn proprajn respondojn. Kaj tiusence la aŭtoro certe atingis sian celon.

Por la eldono laŭdindas la nur kelkjara “Pro Esperanto” en Vieno, kiu ofertas laŭ la librofina katalogeto jam 35 titolojn! La Matthias-romano inaŭguras la baldaŭ pluontan serion “Originala literaturo”. Tamás Bakos bone kaptas per sia kovrildesegno ruĝe-blua la titolan internan fajron — kvankam el tiu fajro mem la romaneto elmontras nur etajn braĝojn.

István Ertl
Hungara Vivo, 5-6 / 1990

 

Reen al:

Fajron sentas mi interne Ulrich Matthias Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo