Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Tenera amromano

István Nemere: Febro. Originala romano. Eldonis: Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1984. ISBN 963 571 143 3. 131 p. 21 cm. Prezo: 15,- ned.gld.

Kun sciencfikciaj temoj tra estinteco kaj futuro ni paŝas sur virtuoze vort-aranĝitaj Nemeraj vojoj kie abundas impresplenaj, efektaj scenoj kaj fine ni aliras al la nuna mondo plena de simplaj, ordinaraj, sed ĉiam aktualaj detaloj de la homa vivo.

Anna, ĉarma virino, vivas kun la edzo, inĝeniero, en seninfana edzeco; en malvarma medio kie agonias ŝia koro. En ŝin enamiĝas divorcinta verkisto, kiu ŝin amas kun sentoj noblaj kaj profundaj. Anna gravediĝas kaj pretas forlasi la edzon. Dum mallonga foresto de la ĉefrolulo, laŭ la polica raporto, Anna ŝin mortigis, ĉar ŝi venis en konflikton kun la edzo.

Sed la protagonisto de la romano nepre volas malkovri la veron, nome, ke estas la inĝeniero kiu murdis sian edzinon.

En detektiva maniero de agado, per psikologie kaj detale elpensitaj metodoj, li konstante persekutas la krimulon. Dume fragmente, kvazaŭ surekrane, antaŭ liaj okuloj, aperadas la scenoj ek de la unua renkontiĝo ĝis la morto de Anna.

Al Nemere ĉio homa estas konata, eĉ tio kio koncernas la vualitajn regionojn de la homa subkonscio. Li imponas per sia esprimoplena forto, flua stilo, riĉa vortprovizo. Psikajn fenomenojn, la subtilecon de la ina animo li prezentas al ni vortabunde kaj sisteme. Oni povas montri sian virecon kaj samtempe pruvi, ke eĉ en fortaj muskoloj cirkulas sentoj teneraj. Ni, virinoj, havos por li grandan simpation! “... mi kisus miajn dezirojn sur ŝian vizaĝon.” (p. 30.).

Dum ĉie ĉirkaŭe eksplodas la beleco de la naturo. Ĝi estas parto de lia ekzisto, ĝi estas la propraĵo de lia animo. “... sub nuboza ĉielo koloriĝis la aero, verde eksplodis la arboj kaj la malhelo rapide ŝteliris el siaj dumtagaj kaŝejoj.” (p. 18.) “Veas en mi la bruliĝanta herbaro, la pinoj, la promeno, la kisoj, la bona proksimeco de Anna.” (p. 61.) “... flirtas la haroj, la fingroj de la vento kaŝiradas sub mian ĉemizon.” (p. 38.) “Enspirante la aeron — ĝi havas odoron de vespero, de lacaj akacioj, de malpeza polvo de trotuaroj.” (p. 130.)

Estis granda ĝuo legi la verkon de Nemere.

Gustumu la plezuron sekvi la scenon de la unua nokto de amoro. Ĝi estas unu el la perloj, kiuj ornamas la tekston de la libro titolita “Febro”.

Zora Heide
Hungara Vivo, 5 / 1984

 

Reen al:

Febro István Nemere Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo