Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Misvojo

Johan Hammond Rosbach: Fianĉo de l’ sorto. Originala romano. Eld.: Dansk Esperanto-Forlag, Abyhoj, 1977. 193 p., 20 cm. Prezo: 45 danaj kronoj.

Apero de nova originala romano ĉiam estas atentinda evento, tiom pli, se ĝi venas el la plumo de J. H. Rosbach, kiu estas eble la plej regule verkanta prozisto de nia literaturo dum la lastaj jardekoj: Fianĉo de l’ sorto estas lia sesa libro kaj laŭ Auld en la antaŭparolo, lia unua romano.

Ĉi tie mi ne volas kontesti tiun opinion — kvaakam mi ne plene estas konvinkita, ke Fianĉo de l’ sorto estas vera romano — ĉar prezentiĝas probtemoj pli gravaj. Por prilumi ilin, necesas tuŝi iomete la karakteron de la pli fruaj verkoj de la norvega prozisto.

Rosbach atingis prestiĝon kaj famon kiel meditema kronikanto kaj priverkanto de la “bagatelaro” de la vivo, t. e. li priskribis inventeme originale ĉiutagajn okazaĵojn, ĉiam kapablante montri novajn, surprizajn aspektojn de ŝajne grizaj fenomenoj. Pro tio liaj verkoj ĵe supraĵa lego ŝajnis monotonaj, neinteresaj, sed por inteligenta leganto, sukcesanta kapti la “ondolongon” en kiu “elsendis” la aŭtoro tiuj verkoj havis specialan aromon. La senpasie konceptitaj, senorname sed nuancite formitaj, agrable ruliĝantaj frazoj rakontis pri mirakloj de ĉiutagaĵoj, latentaj tragedioj de ŝajne seneventaj vivoj. Spicis tiun verkaron nur kelkaj noveloj kun pintigita drama konflikto.

La verda robo (1974) distingiĝis per sia okulfrapa malsameco disde la pli fruaj verkoj de Rosbach. Ĝi estis efektive malsukcesa detektiv-romano, avare spicita per Rosbach-aĵoj. Tamen, ŝatantoj de lia prozo povis konsideri ĝin simpla ekskurso al nova kampo, kiel foje-foje ankaŭ operkantisto, eble trinkinte iom tro, zumkantas stultan kanzonon. Ĝi ne signifis danĝeron por la estonta vojo de Rosbach, ĉar oni emis supozi, ke ankaŭ li mem konsideras ĝin nura ekskurso.

Sed Fianĉo de l’ sorto montras, ke li envias la furoran sukceson de la lastatempa ondo de poramuzaj prozaĵoj, kaj entreprenis danĝeran eksperimenton, kiu povas nur malsukcesi: li volas ĝemeligi, kunagordi sian profundpenetran verkistan vidmanieron kun la supraĵaj rekvizitoj de la poramuzaj legaĵoj.

En Fianĉo de l’ sorto li provas teksi historion originalan kaj ekscitan. Li utiligas la intensan publikan interesiĝon pri la seksa sociologio kaj psikologio, kreante strangan “kvaropon” — nu, konsistantan ne el poetoj sed el belaspekta junulo kaj tri ekstravagancaj knabinoj, kiuj pro diversaj kialoj ŝatas esti haremvirinoj. Sed krom la vivo de la supra stranga kompanio oni povas abunde legi pri pluraj similaj delikataĵoj: amorado en rivero (aprezinda lertaĵo, ja laŭ miaj geografiaj konoj riveroj en Norvegujo eĉ dum somero devas esti malvarmaj), ombro-striptizo en soleca domo, ktp. Oni ne miskomprenu min, mi ne kontraŭas erotikon en literaturo, eĉ ne la rekte erotikan literaturon. Sed mi ne ŝatas, ke oni alfliku kiĉe banalan erotikon al temo serioza, kun kiu ĝi havas neniun organikan rilaton. Rosbach volis prezenti per tiu ĉi libro la vivon de norvegaj infanoj kaj gejunuloj antaŭ kaj dum la dua mondmilito. Kaj tiu prezento havas bonajn kaj belajn paĝojn, ekz. la ĉapitron “Teatro”. En tiuj partoj ankaŭ la stilo estas inda al Rosbach, malsame al la postaj partoj, en kiuj la aŭtoro vagas tra kampoj esence malintimaj por li: ĉi tie la stilo fariĝas supraĵa, kruda, malsupera ne nur al la propre Rosbacha stilo, sed ankaŭ al la eleganta lingvaĵo de la “caroj” de poramuzaj verkoj, kiel Beaucaire, Lorjak aŭ Valano.

Fianĉo de l’ sorto estas hibrida verko kaj pro tio malsukcesa. Jes ja, hundo gardanta du pordojn restos malsata. Estus bedaŭrinde, se Rosbach ne revenus al sia pordo.

(Kiĉa: filistre sengusta.)

Vilmos Benczik
Hungara Vivo, 6 / 1977

 

Reen al:

Fianĉo de l’ sorto Johan Hammond Rosbach Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo