Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Originala verkado en Japanio

JAPANA VARIACIO. Originala antologio. Kompilis: Miyamoto masao kaj Ueyama masao. Eldonis: L’Omnibuso (Kioto), 1978. 139 p., 19 cm. Prezo neindikita.

Antaŭ dek kvar jaroj japanaj esperantistaj aŭtoroj la unuan fojon anoncis sin antologie: tio okazis en la jaro 1965 per la verko Japana kvodlibeto, kiu enhavis verkojn de naŭ poetoj kaj naŭ prozistoj. La intenseco de la kultura aktivado en Japanio plene motivas eldonon de nova antologio, ebliganta superrigardon pri la stato de la internacilingva literatura kulturo en tiu fora lando.

Tiu ĉi antologio prezentas al ni verkojn de dudek unu aŭtoroj (inkluzivante la membrojn de la Hajkista Klubo). Kelkaj el ili – Miyamoto, Ueyama, Konisi – estas vaste konataj internacie, aliaj nur lastatempe aperis antaŭ la internacia publiko (Oka, Yagi-Nihei), kaj kompreneble troviĝas ankaŭ nomoj, kiuj estas nekonataj por la meze esperantista leganto ekster Japanio.

Tiu ĉi “variacio” montras grandan variecon. En la volumo alternas beletraj prozaĵoj (ne ĉiam noveloj), poemoj, eseoj. Troviĝas pecoj vaste konataj, kiel Kantas vjetnama patrino de Ueyama (parto de la repertuaro de Ĝanfranko) aŭ La subtera elizeo de Konisi (tradukita al la pola kaj hungara lingvoj; hungarlingve presita en 70.000 ekz.), kaj ankaŭ verkoj, kiujn povis legi ĝis nun nur la abonantoj de La Revuo OrientaL’Omnibuso.

Malfacilas reliefigi iujn el la verkoj sen perdi objektivecon. Ofte okazas ankaŭ, ke iu verko en sia tuteco efikas ne tre konvinke, tamen ĝi enhavas belegajn fragmentojn. Tia por mi estis la sekva penso en la kontribuaĵo de Isobe: “Senlima pesimismo atakas min tiam, kiam mi pripensas, ke ni homoj vivas en tia mondo, kie eĉ amantoj de la sama kanto devas mortigi unu la alian.”

Tiu ĉi antologio estas nepre leginda por tiu esperantisto, kiu jam liberiĝis disde la misideo, ke la esperanta literaturo kreiĝas nur en Eŭropo.

Vilmos Benczik
Hungara Vivo, 1 / 1979

 

Reen al:

Japana variacio Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo