Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Nova poeto el Japanio

LAZUR' KRISTALA KAJ PLUV' SUSURA. Utaaro de Masayuki Kuroda. Sen indiko de eldonloko, 1978. 117 p., 19 cm. Prezo: 10.50 ned. gld. (Por Hungario: 70,– Ft.)

Kiel aŭtoro de originalaj esperantaj verkoj dum longa tempo en Japanio agadis fakte nur Miyamoto masao. Sed iom post iom la rondo vastiĝis: aperis Ueyama masao kun novelaroj kaj poemaro, poste Yagi-Nihei kun specialaroma prozaĵo, kaj jen, nova japana esperantista poeto anoncas sin kun poemaro.

La nomo de Kuroda ne estas tute nova por la literatura publiko: li estas plurfoja gajninto en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj en aliaj konkursoj. Tamen, nur nun ni havas eblon por superrigardo pri lia arto.

La poemaro enhavas tridek tri originalajn poemojn kaj dek du tradukaĵojn el la japana, plejparte el klasikaĵoj.

La originala poezio de Kuroda nutriĝas okulfrape el la japana tradicio. Ne temas nur pri la formo — ja la subtitolo “utaaro” evidentigas tion — sed ankaŭ pri la tono kaj enhavo. Spiras el liaj verkoj la orienta meditemo, la silenta kontemplado de la — socia kaj natura — realo.

Kleraj esperantistoj jam lernis ĝui tiun sordinitan poezian tonon, en kies profundo ĉiam kaŝas sin fortaj emocioj, nur tiuj ne trudas sin rekte en la atenton de la leganto. Pro tio verŝajne ankaŭ la utaoj de Kuroda trovos plaĉon ĉe la legantoj.

Tamen, tiuj ĉi utaoj ne ĉiurilate estas senriproĉaj. Ofte ĝenas troa konkretigo, personigo de la atmosfero. Ekzemple:

Sur freŝfoliojn
transfluas aroma briz’
orajn feriojn
mi en ĝarden’ pasigis,
vigla ĝerm’ min instigis.

Foje li utiligas la esence lirikan formon fakte por simpla rakontado (ekz. en Japana kongreso en pluvego).

Tamen, troviĝas tre multaj juvelaj versoj kaj strofoj en tiu ĉi poemaro, eĉ pluraj senmanke belaj poemoj, kiel mem la titoldona Lazur’ kristala kaj pluv’ susura.

Inter la tradukoj impresis min pleje la ĉerpoj el la utaaro de Hitomaro, sed estas ŝatindaj ankaŭ la verkoj de la du aperantaj modernuloj, Yamakawa kaj Saito.

Mi ne dubas, ke la utaaro de Kuroda povos donaci belajn horojn al la esperantistaj poeziamantoj.

Vilmos Benczik
Hungara Vivo, 1 / 1979

 

Reen al:

Lazur' kristala kaj pluv' susura Masayuki Kuroda Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo