Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Volo al la vivo

Nikolao Kurzens: Mia spektro. (Latvaj poemoj). 2-a plilarĝigita eldono.
Eldonis: Esperanto-Rondo de Toronto, 1985. 132 p., 19x13 cm.

Ne ĝenu vin, sed prenu mem la vivon —
Jam eble morgaŭ estos ĉio for.

Tiel komenciĝas la libro de eble la plej despera kaj eleganta esperanta poezio, de poeto, proklaminta epikuran ĝojon kaj fininta la vivon stoike, laŭ la propra decido. Li mortigis sin en la aĝo, en kiu Lev Tolstoj, ankaŭ proksima al tia decido, ekverkis sian “Konfeso”. Sed ankaŭ en la esperanta literaturo tiu temo jam estis tuŝita en “Per espero al despero” de Stanislav Schulhof. Kiel kunsone al Kurzens frapas liaj linioj:

Mi ne ploris, mi ne ĝojis plue,
mi nur kantis unu melodion,
ke la sorto tiun komedion
kun mi finu, kiel eble frue.

Mi starigas tiujn homojn apude ne por spekulacii grandecon de la esperanta literaturo, sed, tute rajte, mi starigas apude iliajn grandajn animojn, serĉantajn la sencon de la memkonscio. Kiel Tolstoj forturnas sin de la pravoslava eklezio, kompreninte; ke la servantoj de ideologio, akirinte potencon, perfidas sian instruon; tiel Schulhof, trovinte la kredon en la Verda Stelo, desperiĝas, kompreninte, ke kiam la “fina venko” okazos, “tiam ree homon batos homo, / sed li batos lin je via nomo — / ankaŭ kun la stelo sur standardo”. Tiel ankaŭ al Kurzens tion pruvis la vivo mem, ĵetinte lin dummilite en Germanion, kaj post la sopirata reveno al la hejmo — en la Stalinajn koncentrejojn. Kie do estas tiu “io”: “...io granda, io tia, / ke ni ne devu pro la vivo honti”. Kaj kiel Tolstoj vidas la savon kaj kredon en la laboro por la bono de ĉiuj: laboro de viro por ne mortigi la vivon kaj laboro de virino por naski la vivon. Al la lasta, havanta laboron, donitan de la naturo, li turnas siajn esperojn, ke ŝi instigu labori ankaŭ la viron. Same Schulhof trovas rifuĝon for la despero en la “propra rondo”, la familio. Ankaŭ malkreda Kurzens konfirmas: “la sola stimulo, kiu min savas / estas virino”. Ankaŭ li persvadas sin:

Koro,
ne morton profetu —
pretu
al nova laboro.

Sed evidente nenie li trovas breĉon, por ke radio de racio prilumu liajn laboron kaj esperon, malgraŭ la liberiĝo. Ja la fino de la 50-aj jaroj, kvankam ili alportis la fizikan liberigon, sed ankoraŭ ne temis pri la liberigo spirita. Tion demonstris almenaŭ la farso kun la vica sovetia literatura martiro Pasternak, okazinta la jaron antaŭ la morto de Kurzens. Tamen eĉ malgraŭ la memvola foriro Kurzens kredas, ke por la homoj lia vivo havas sencon. Alikaze kial li dirus (jam en la latva lingvo, tradukite de Elvira Lippe); “Ĉiu vort’ via gravas / eble ĝi lasta estos”.

Jes, lia vorto por ni gravas, kaj etike, kaj estetike. Kvankam li ne motas la libron kiel Hohlov per la emfazo de muzikeco, la sento de la mirinda sonharmonio ne lasas nin dum la legado, ĉu li “zumas tangomelodion”, ĉu fuĝas de la urba fekofonio:

Min lasu for de l’ urba bru’ detrua,
nerveme eĉ tramdratoj kie tremas,
sub feraj radoj la pavimo ĝemas
kaj akre krias aŭto haste brua.

Li estas perfekta lirikisto, kaj ĉiu lia versaĵo estas kvazaŭ speguliĝo de lia momenta emocia stato, fikse materiiĝinta en vortoj: sonoj kaj signoj. Ofte la komenca frazo, kiel ĝemo, lanĉita el la koro, puŝinte la disvolvon de la senta bildo, reemerĝas el la versaj ondoj fine de poemo, retenanta la spiron. Mirigas ankaŭ tio, kiel nature li uzas la neegalsilaban rimon, ĝuste en la periodo de la poetika kanoniĝo:

Mi ne volas dum viv’ sendecide
duondormi de horo al horo:
sed jam morti, do morti, sen ploro,
sed se vivi, do vivi sen brid’!

(La lasta sono prononcendas nepre voĉe).

Konsiderinda parto de la libro konsistas el liaj tradukoj el la latva. Ne vane en Esperanto estas aprecata la traduka laboro de poetoj. Nepagata esperanta poeto tradukas verkojn, forte tuŝantajn lian animon. Sed ne nur en Esperanto: ĝenerale, por la vera poeto la traduka kreado ne estas malpli krea kaj signifa. Ja poeto devas transplanti la spontanean ĝermon de la fremda kulturo en sian kulturan grundon. Kaj por ke la greftaĵo burĝonu, oni nutras ĝin per la sango de sia koro. Ja eĉ intima poeta penso ĉiam havas konkretan materiiĝon por tradukanto. Jen ekzemple kiel skribas Pasternak al sia amata virino: “La vorto “Petőfi” estis kondiĉa signo en majo kaj junio 1947, kaj miaj proksimaj tradukoj de lia liriko estas bildigo de la pensoj kaj sentoj al vi kaj pri vi, alproksimigitaj al la postuloj de la teksto...”

Tamen eĉ pli en Esperanto: la esperanta poeto kutime transplantas el la gepatra lingvo en la lingvon de sia humanisma kredo. Tial jam ne estas mirinde vidi similecon de la tradukoj de Kurzens al liaj originalaj poemoj. Ne nur spirite, sed ankaŭ forme, kaj jam ne estas facile distingi la interinfluojn inter li kaj la tradukataj poetoj, tiel la libro perceptiĝas persona kaj tuteca kaj vere ĝi estas tiu, kiu nepre devus stari sur la breto de ĉiu kultura esperantisto.

Nikolaj Lozgaĉev
Hungara Vivo, 4 / 1989

 

Reen al:

Mia spektro Nikolajs Ķurzēns Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo