Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Senriska puzlo

Daniel Moirand: Murdo en Esperantujo. Romano, serio “Stafeto”, n-ro 5. Eldonis: Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1988. ISBN 90-71205-20-7. 172 p. 21 cm. Prezo: 21,00 gld.

Ĉu necesas pli atentovoka titolo, kara leganto, por kateni nin, tro plenajn de ĉiutagaj luktoj kaj streĉoj, al legado de libro? Murdo! Kaj en Esperantujo! Kaj super ĉio: sur la titolpaĝo ni vidas tablosocieton en mistera duonlumo, trastrekitan per sangmemoriga ruĝa diagonalo! Volonte do mi lasis min kaptiĝi de tiom da promesoj.

Bona marko ŝajnis al mi ankaŭ la fakto, ke la libro aperis kiel gemo n-ro 5 de la koliero “Stafeto”, donacinta al ni i.a. tiajn krimlibrojn, kiel la Piron’a “Ĉu rakonti novele”, la Deck Dorval’a “Kazinski venas tro malfrue”, kiuj ravis min per siaj freŝeco, lingvaj scintilaĵoj, inventemo, kaj ne laste per la sprita komplikado de iliaj suĵetoj.

Jes ja, mi inklinas kredi, ke originale verkitaj krimromanoj avancas fariĝi tre efikaj motoroj de la lingva evoluo. Krimverkaj aŭtoroj opinias sin, eble iom subkonscie, pli plumliberaj pro la “malseriozeco” de la ĝenro, kaj pli aŭdace disstreĉadas ŝtoniĝintajn konvenciojn kaj paradigmojn.

Ĉi tiuj konsideroj kaj favoraj aŭguroj igis min devore eklegi sur la unua paĝo, “kie” (ĉu deziri pli efikan komencon?) abrupte ŝirapertiĝas la pordo de privatdoma ĉambro, kunvenejo de lokaj esperantistoj, kaj aperas junulo, kiu, post kelkaj ŝancelpaŝoj, falas morta antaŭ la konsternitaj samideanoj.

Mia interesiĝo kulminis. Kelkajn liniojn pli “malfrue” tamen komencis mordeti min unuaj dubetoj pri la versimileco de la okazaĵoj. Al neniu el la ĉeestantoj, cetere simpatiaj, brilmensaj samideanoj, ekfulmas ja la ideo, post la kvietiĝo de la teruriĝo, elkuri kaj almenaŭ okulkapti la fuĝantan fifarulon.

Kaj la duboj plunubigis la horizonton de mia malsereniĝanta humoro, kiam la alvokita inspektoro “forgesas” serĉi freŝajn spurojn ekster la domo. Tamen ne gravas, mi pensis en mi, ne domaĝe ja por leŭtenanto, kiu ironiaĉas pri Esperanto kaj la movado. Kaj kiu sen ajna kaŭzo tuj suspektas la kunagadon de Esperanto en la murdo!

Sed la estimata leganto ne devas prozorgi, li serĉas kaj pluserĉas, kvankam eĉ unu sekreton lian li ne lasas traliki al ni (verŝajne li eĉ ne havas). Rekompence ni ekscias el abunde fluantaj linioj, kiel prepariĝas fraga kremaĵo, kiel aspektas fonfiguretoj, ricevas Freud’an analizon pri personoj, neniel rilantantaj kaj influantaj ja okazaĵojn, ni relegas la Bulonjan deklaracion kaj ekscias, ke Esperanto ne volas forpuŝi la naciajn lingvojn.

La afero estas fakte simpla. Por kuiri bone krimkukon, prenu krom iom da murdo kaj pli da Esperanto sufiĉe da amo kun necesa kvanto da amoro — kaj la efiko ne forrestos.

Jen la mirinda recepto de “Murdo en Esperantujo”! Manĝo vegetara, senspica, damaĝanta nenies stomakon. (Aŭ tamen?)

Kaj laŭ la fera logiko de la recepto la kontraŭ Esperantema inspektoro konvertiĝas al la ideo interna (ĉu venonta s-ano Scherlock Holmes kun pluraj daŭrigoj? en “Stafeto”?), la veraj geamantoj trovas sin, la murdinto milde puniĝas, li estas ja bona esperantisto.

Pro ĉi tiu romano la leganto ne bezonas tro nervoziĝi, ja tute mankas ĉiaj komplikaĵoj, surprizoj, pafoj kaj insidoj, kaj ricevinte la unuajn konkretajn informojn li mem facile eltrovas la murdinton en iu de la lastaj paĝoj.

La krimromano — kiel ajna ĝenro — estas tre serioza afero, se la aŭtoro respektas la rajton de la leganto je bona amuziĝo. El tio sekvas kelkaj postuloj.

Al mi pleje mankis la aŭtentikeco de la situacioj kaj protagonistoj. La figuroj estas nigre-blankaj, kaj eĉ ene de ĉi tiuj koloroj(?) ili kondutas nekonsekvence, la aŭtoro devas doni fojfoje ŝvelantajn postklarigojn por iel kunkudri la interfremdajn ŝtoferojn de la suĵeto. Sen la patrema ĉiamapudo kaj reĝisora mano de la aŭtoro la figuroj ne povus fari eĉ paŝeton, la situacioj mem kolapsus. La senpera didakteca, primitiva propagando de Esperanto subfosas la ankoraŭ restantan ekzistorajton kaj motivitecon de la rolantoj. Mi demandus, ĉu la aŭtoro intencas varbi nin, esperantistojn por Esperanto, aŭ pli malbone: li esperas tradukigi sian verkon en naciajn lingvojn?

Mi pretus forgesi la mankon de homa aŭtentikeco, se min distrus streĉoj kaj misteroj, tiom karakterizantaj bonan krimromanon. Mi konfesas sincere, ke min movis en la senonda maro de okazaĵetoj kaj superfluaj priskriboj — nur la amora sceno en la 16-a ĉapitro, elleviĝanta kiel soleca monteto en la griza pejzaĝo de la libro.

Mem la teksto de la romano cetere facile legiĝas, la lingvaĵo estas polurita kaj — malkiel atendite — tradiciema, klasika, kun kelkaj “pubertaĝaj” neologismoj, nemultaj misvortoj (“komfortigi” por “anime fortigi”, “baro” por “verŝotablo”) kaj insidaj akuzativoj, stumbligantaj anojn de senakuzativaj popoloj — kaj preskaŭ sen preskoboldoj.

Ŝajne kontraste al la supraj grumbloj mi tamen kuraĝas proponi la libron al tiuj, kiuj volas ekzerci sin per bonstila Esperantaĵo, sen tro streĉi dume la menson kaj nervojn, ludante — garantie senriskan puzlon.

József Kiss Horváth
Hungara Vivo, 1 / 1990

 

Reen al:

Murdo en Esperantujo Daniel Moirand Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo