Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Nokto da timo

Bertram Potts: Nokto da timo. Originalaj noveloj. Eld.: Dansk Esperanto—Forlag. 80 p., 21x14 cm. Åbyhøj, 1971. Kartonita. Prezo: 5,— ned. gld.

Bertram Potts, filo de la malproksima lando Nov-Zelando, estas novulo en la esperanta literaturo, kvankam laŭ la kalendaro li tute ne apartenas al la flavbekuloj: li naskiĝis en la jaro 1895 en Britujo. Kiel 16-jara junulo en 1911 li transloĝiĝis al Nov-Zelando, kaj tie li lernis Esperanton en 1912.

La tri noveloj, kiujn enhavas la allog-aspekta volumo — apartajn gratulojn al la desegninto de la kovrilpaĝo, C. Farrant — montras al la leganto tri vizaĝojn de Potts. Tiu varieco pruvas, ke tiu ĉi libro tute ne estas ia sumaĵo de la viv-spertoj de maljunulo, sed produkto de vera verkisto, kiu scias bone sian metion, kaj kapablas ludi per pluraj instrumentoj.

Sendube, la plej memorinda peco el la tri estas la titoldona Nokto da timo. La historio estas simpla, tamen ne ĉiutaga. Meteorologo, nomata Partridge, en la arkta regiono postvivas katastrofon de sia ekspedicio, kaj trovas azilon en la kabano de stranga peltkolektisto, Braggs, kiu estas fervora ŝatanto de la ŝakludo. Partridge ne ŝatas la ŝakon, sed lia gastiganto ĉiam trudas al li ludi. La streĉiteco de la atmosfero en la kabano konstante kreskas: la meteorologo ofte ludas nur por eviti interbatiĝon, sed iom post iom li perfektiĝas en la ŝakarto, kaj... Potts kapablas krei fajrerantan atmosferon per stilo ekvilibrita, simpla, preskaŭ griza.

La dua novelo, Ĉerizo-torto, sonigas kordojn tute alispecajn. La historio ankaŭ ĉi tie estas simpla, la stilo ekvilibrita, kaj surprizo atendas la leganton nur ĉe la fino. Redman, la ĝisosta fraŭlo, ne povas kontraŭstari la gastronomian arton de la ĉarma vidvino Tonkins, kaj post multaj miskomprenoj kaj hezitado atendas ilin oraŭtuna feliĉo.

La tria novelo, La poemo-maŝino, estas surpriza fantaziaĵo pri la poetino Marjorie Boulton. Ŝi komisias al la aŭtoro inventi poemo-maŝinon por tiel kreskigi siajn tantiemojn, ricevatajn por esperantaj poemoj. La kuriozeco de la ideo — vivi lukse per tantiemoj de esperantaj poemoj! — kreas gajan atmosferon, kaj la leganto ne perdas la bonhumoron eĉ tiam, kiam klariĝas, ke la tuta historio estis nur sonĝo.

Potts apartenas al tia kategorio de la esperantaj verkistoj, el kiu speco ni bezonus almenaŭ dekon por legigi nian publikon. Li ne celas krei ĉefverkojn, kaj dank’ al tio la spasmo de la ambicio neniam rigidigas lian plumon. Li rakontas historiojn bonhumore, plezurige, per stilo simpla, ĉiutaga, tamen ĉiam elvokiva — unuvorte: literatura. Mankas grandaj ideoj pri filozofiaj demandoj, li kontentiĝas per la surpapera eternigo de la perloj de la simplaj tagoj; liaj figuroj neniam estas potencaj simboloj, sed ĉiam vivuloj kun realaj, tipaj homaj ecoj. Kaj tiel la bonkvalita literaturo samtempe estas ankaŭ agrabla legaĵo.

Vilmos Benczik
Hungara Vivo, 1 / 1976

 

Reen al:

Nokto da timo Bertram Potts Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo