Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Personaĵo

Giorgio Silfer: De tempo al tempo. Originalaj poemoj. Eld.: Librofako de Literatura Foiro, Kuopio-Milano, 1977. 87 p., 24 cm. Prezo: 10,— ned. gld.

La aŭtoro estas konata redaktoro de la revuo Literatura Foiro. Ĝis nun li aperigis du libroformajn verkojn: kolekton de noveletoj sub titolo Drole kaj petole (1972), kiuj ne elvokis fortan reeĥon, kaj la dramon Doktoro Rosales (1973), kiu havis pli bonan sorton: ĝi eĉ atingis surscenigon antaŭ internacia publiko.

Mi timas, ke tiu ĉi poemaro ne multe emocios poeziamantojn. Supozelbe Silfer mem havas tiajn konjektojn, kiam li komentas siajn poemojn per la jena konstato: “... se oni naskiĝis kaj vivis en norditala grandurbo post la dua mondmilito — kaj estas esperantisto — oni komprenos plurajn aferojn”. Certe malmultaj kontestos, ke nur tre eta parto de la esperantista legantaro povos kontentigi tiujn kondiĉojn.

Jes ja, la tuto aperas plie kiel lirika taglibro de inteligenta juna homo, ol kohera poemaro. Tiun ĉi karakteron ŝajnas konfirmi ankaŭ la komentoĵ de la poeto, kiel ekzemple: “En aŭtuno mi revenis al Milano. Al la rutino.” Estis verŝajne malagrable. Sed kial mi bezonas scii tion?

Ĝenas la koherecon ankaŭ la fakto, ke ne ĉiuj poemoj estas verkitaj en Esperanto: aperas versaĵoj en la angla, itala, kaj eĉ en la venecia dialekto. Mi timas, ke mi ne estas la sola, kiu ne povas sekvi Silfer sur tiu poliglota aventurvojo...

Kompreneble, troviĝas multaj poemoj, kiuj estas senriproĉaj kaj verkitaj kun inteligenteco kaj metiscio — fakte la plimulto apartenas al tiu kategorio. Sed, bedaŭrinde, neniu el ili vere forte kaptas la atenton, neniu el ili vekas verajn emociojn. Silfer priverkis siajn travivaĵojn, pensojn kaj sentojn, sed ne kapablis levi tiun priverkaĵon al valideco de komuna intereso. Supozeble tiuj poemoj malgraŭ la publikigo, restos personaĵoj de la aŭtoro.

Vilmos Benczik
Hungara Vivo, 6 / 1977

 

Reen al:

De tempo al tempo Giorgio Silfer Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo