Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Sur glata vojo al sennuba feliĉo

Manjo Austin: Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas. Romano. — Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1988. Serio “Stafeto” n-ro 6. — 128 p.

Apenaŭ oni atingas la duan alineon en la romano de Manjo Austin jam temas pri antaŭprepariĝo je teo-konsumado. En akvoboligilo blovas akvo, lertaj manoj pretigas la tasojn, oni filtras kaj sukerigas la teon, fine oni fintrinkas ĝin, intertempe ne forgesiĝas ĝentila regalado. Bone. Sed simila evento ripetiĝas ankaŭ en la dua ĉapitro, poste en la tria kaj ankoraŭ en ne kalkuleblaj kazoj. La eventovicoj de la romano tiel komenciĝas, ankaŭ ĉe la fino la leganto povas imagi sin en gaja societo, kie ĉiuj tenas en la mano glasojn — ne havante informojn — oni povas supozi, ke eĉ en la glasoj estas teo: tiu ĉi trinkaĵo en la romano ne povas elĉerpiĝi.

Relative oni ne tro ofte manĝas. Krome okazas sufiĉe da butikumado, foje vespera preĝo, familia vizito al preĝejo, ĉeesto — ne tutfamilia — en kinejo, mi pensas, ke nur dufojaj partoprenoj en baloj kaj okaze de la Kristnaska festo donaco-disdonado, ĉiuj ricevas la plej ĝustan donacon, jam de longe sopiratan. Jen la preskaŭ senmanka listo pri la elstaraj eventoj de la romano. Aldoniĝas nur la anima sfero de la vivo: sentoj kaj esperoj, planoj kaj unu la aliajn apogantaj opinioj. En la vivo de familio, sufiĉe multnombra, dum plena jaro okazas eĉ ne la plej-plej eta malagrablaĵo. La leganto vane esperas, ke almenaŭ duonbriko falu se ne sur ies kapon, almenaŭ sur la trotuaron, aŭ verŝiĝu teo sur freŝe gladitan jupon, makuligu iomete teo-guto la tablo-tukon. Maliculoj ne legu tiun ĉi libron.

Atesti indas: el inter la roluloj neniu meritus sorto-baton nek primokon, nek ofendajn rimarkojn. Ne nur laŭaspekte, ankaŭ efektive: ĉiuj estas pli ol bonkondutaj. Senĉese strebas ĉiuj perfektiĝi, fariĝi eĉ pli bonkoraj, pli ĝentilaj kaj helpemaj ol antaŭe. Komprenemo elvokas komprenemon: neniu rilatas krude, ofendcele al la aliaj, nek per agoj, nek per vortoj. Stultaj aŭ blasfemaj esprimoj neniam aŭdiĝas, estas do surpriza unusola, tute escepta frazo, frato diras al sia propra, laŭsanga fratino: “Ne staru, kiel muta idioto!”.

La elektita temo tirus la atenton. Patro mortis — jam antaŭ kvar jaroj —, sed patrino bonŝance estas lerta, modele laborema, ankaŭ 23 jara filo plenumas laŭdinde sian devon en la farmbiena agado, fine 16 jara filino — kiu jam finis sian lernejan studadon — kompletigas la — nur emocie mankohavan — familion. Spite al iama tragedio la familio eltenas, ekonomia katastrofo evitiĝas, por iom kolorigi la grizajn tagojn de la vivo bonvenas ĉiudimanĉa vizito al avino.

Parencoj faras siajn povojn, ĉar venis jam la tempo por restabiligi ankaŭ la emocian ekvilibron de la familio. Baldaŭ pruviĝas, ke solvo povas esti alirebla. Vilaĝa bankisto, kiu jam antaŭ pluraj jaroj entombigis sian karan edzinon (ne pensu al krimo), ekkonis — danke al parencoj — la, ankoraŭ allogan kaj amosopiran vidvinon. Amo reciprokas amon kaj decido ne tro malfruas: ne haste, ĉion prudente pripensinte, surbaze de plena interkonsento, do du familioj unuiĝas. La gefiloj kun la patrino — post la forvendo de la familia posedaĵo — translokiĝas en la hejmon de viro, kiu havas ne malpli ol kvar infanojn, du lernantojn kaj du plenkreskajn gefilojn.

Estus tre agrable vidi, sperti, travivi harmoniajn kunfandiĝojn de mankohavaj familioj, konstati, ke perdita feliĉo ne malofte estas rehavebla. Bedaŭrinde la efektiva vivo — eble eĉ en Irlando, eble eĉ antaŭ dudek-tridek jaroj — ne montriĝas tia.

Kiel la plej terura dia plago, tiom ege suferigas la socion la malstabiliĝo de la familioj. Fondi novan familian unuon sur la ruinoj de la jam — pro ia sorto-bato — disfaliĝintaj apartenas al la plej malfacile realigeblaj homaj klopodoj. Dume pleje suferas la infanoj, al la novaj cirkonstancoj adoleskuloj povas plej malfacile alkutimiĝi. Ankaŭ ekstera helpo — kiun liveras fakuloj: pedagogoj, psikologoj, sociologoj, juristoj — apenaŭ efikas. Do bagateligi tiun ĉi problemon taksiĝas kvazaŭ sakrilegio.

Verkisto memkompreneble rajtas elekti laŭplaĉe sian starpunkton kaj li rajtas esti fidela al ĝi. Estas laŭdinde prezenti honestan solvon, kvazaŭ sekvindan modelon, sed laŭeble oni ne forgesu mencii almenaŭ la bazajn kondiĉojn kaj oni ne forgesu priskribi la nepre elformiĝantajn, la laŭnaturajn konfliktojn. Oni ja devus kredebligi la eventojn, konvinki la legantojn.

La ĉefa fadeno en la romano estas amo inter 16 jara knabino kaj ŝia duonfrato, tiun ĉi amon kronas plena konsento de ĉiuj familianoj — gratuloj, tostoj, antaŭvidebla feliĉo.

Similaj romanoj lavange aperas nacilingve en la merkato, ne malmultaj homoj ŝatas legi similaĵojn. Eĉ tiuj, kiuj kutimas post kelksekunda informiĝo flankenmeti tiuspecajn nacilingvajn verkojn, eble eĉ tiuj ne bedaŭros dediĉitan tempon por la legado de “Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas”.

Certe ne la (jam ekde la komenco) bone antaŭvidebla sorto de la enamiĝinta knabino vekos la intereson, estas pli interesa — almenaŭ al legantoj, kiuj apartenas al foraj kulturrondoj — la priskribo de la socia etoso. Homoj, kiuj vole-nevole partoprenas en tro vigla vivo-batalo, kiuj senĉese kuradas, ĉagreniĝas, trompiĝas kaj fiaskas, por tiuj estas ripoziga momento alrigardi — kun ioma envio — al fora, sed vere ekzistanta loko de la mondo, kie oni ankoraŭ vivas sen troaj ambicioj, kviete, trankvile, kvazaŭ neniofare — do tute normale.

Ernő Csiszár
Hungara Vivo, 1 / 1990

 

Reen al:

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas Manjo Austin Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo