AMO, AMORO, ADORO

AMO, AMORO, ADORO de Mira Andrusiewicz
eld. SKS kaj PEA
- Jelenia Góra, 1987
recenzas Lina Gabrielli

117 feb 1989

Mi renkontiĝis kun Mira Andrusiewicz, en la hejmo de Tyburcjusz Tyblewski, kiam li gastigis min kaj mian amikinon Duŝana Bertaggia. Tyburcjusz profitis la okazon de mia vizito al Jelenia Góra por ke mi konatiĝu kun ŝi. Li agrable, sincere kaj kompetente parolis pri Mira, iom riproĉante, ke ŝi ne aktivis kiel antaŭe, ke ŝi preskaŭ ne plu verkas: Bedaŭrinde, ĉar ŝi estas vera talento! Mi atente rigardis ŝin, kiu apenaŭ parolis sed ridetis; mi trovis ŝin ĉarma sed tiom retiriĝema, ke mi absolute ne povis supozi, ke ŝi estas tiom varma kaj vivoplena.

Poste mi legis en la poemaro 25 jaroj, eldonita en Budapeŝto, kiu entenas la poemojn premiitajn de UEA, ŝian poemon por la patro, kaj mi havis pli klaran bildon pri ŝi, sed amo por la patro estas tute alia amo. Do, kun miro, mi ricevis de LF por recenzo la broŝuron: Amo - Amoro - Adoro. Kun miro: unue, ĉar mi pensis, ke Mira Andrusiewicz ĉesis verki; due, ĉar mi malkovris en la paĝoj temojn tute ne atenditajn. Malfacila tasko estas kritiki poemojn. Mi legis kaj relegis tiujn de Mira kun intereso kaj scivolemo, rememorante la silenteman belulinon. Kaj mi volis kiel eble plej bone kompreni ŝin.

Jes, la poemoj estas tre klaraj kaj en pura, bona Esperanto. Ne povas okazi, ke iu miskomprenu ŝin laŭ la vortoj kaj la esprimmaniero. Same facile estas kompreni la enhavon.

Mira estas sincera, ne falspudora, brulanta flamo, sed ne malmorala kaj maldeca. Ŝi delikate sin ribelas al kelkaj malpermesoj, laŭ kiuj ŝi estis edukita dum la plej junaj jaroj de la vivo, kiel ĉiuj knabinoj naskiĝintaj en honorataj familioj. Mira kuraĝe diras, ke ŝi havas ne nur animon por ami platone; ŝi estas virino, ŝi havas virinan korpon, kiu bezonas kisojn, karesojn kaj ankaŭ amoron.

Kaj kiam oni tre forte amas, oni ankaŭ amoras kaj adoras.

Tio, fakte, estas la enhavo de la titolo.

 

Reen al:

Amo, amoro, adoro Mira Andrusiewicz Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo