aspiroj – kroniko de neanoncita urdo

de Lode Van de Velde

Eldonejo Libera, 2020

Aspiroj al… normala vivo

La belgan kemiiston kaj fotiston Lode Van de Velde nia legantaro jam konas: lia poemaro epizodoj aperinta ĉe Monda Asembleo Socia en 2011 estis recenzita de Zlatoje Martinov en LF 256, aprilo 2012. Se tiam la poemaro estis rigardata pesimisma, la nuna verko povas difiniĝi trankvila. Ja ne temas pri krimromano, kvankam murdo okazas jam en la unua alineo kaj solviĝas en la lasta; male temas pri vivo de komunumo, en kiu malgranda aro da personoj, ĉiuj konantaj unu la alian, vivas sian vivon, kun la ordinaraj okazaĵoj. Kompreneble, parto de la intrigo disvolviĝas en la polica komisariato, kun la oportunaj enketoj kaj suspektoj, alia en diversaj fakoj de hospitalo; aliaj pli tiklaj eroj evoluas en dulokaj litoj, kun alternaj partneroj: malfreŝa amo revekiĝas impete, amrilatoj tute sekretas… sed nu, neĝo kaŝas nur ĝis printempo. Tiurilate, priskriboj de para duŝado kaj permana intima lavado kun la nature tujsekva surlita sterniĝo ĝis la klimakso kaŝas neniun detalon, iel paraleliĝante al kelkaj eroj de la unua poemaro.

Kiel kutime la polica enketo konsideras ankaŭ bankajn transakciojn, kiuj povus esti kaŭzo de tiu murdo, kaj amrilatojn pli aŭ malpli toleratajn de la respektivaj laŭleĝaj partneroj; ĵurnalisto tro frue tamtamas pri suspektato, kio kaŭzas decidan reagon de la korporacio al kiu apartenas ĉi lasta. Alibioj estas, kiel kutime, priesplorataj kaj taksataj, sed, kiel diras kriminala maksimo, nur senkulpuloj kaj stultuloj ne havas alibion.

La murdinton serĉas same intense la polico kaj la urĝanta patro de la murdito, sed foje la solvo troviĝas ĝuste antaŭ viaj okuloj, sed oni ne vidas ĝin, kaj, se oni devas intuicii pri kaŭzoj, oni neniam scias, kion faras viro por virino. Alia demando estas, kiel sepulti la mortinton, ĉu per enterigo aŭ per kremacio, kaj kiuj estas la tedaj burokrataĵoj plenumotaj ĉe morto: tio okupas plurajn dialogojn jen inter la ĵusa vidvino kaj ŝia helpema patrino, jen inter ili kune kaj la sepulta agentejo. Reaperas en tiuj krizaj momentoj neniam komplete endormiĝintaj malakordoj, la patro de la mortinto volas iun proceduron, la edzino alian…

Ĉar rolas dudek ok personoj, jen gravaj, jen malgravaj, ĉiuj listigitaj ĉe la komenco per alfabeta listo de la persona nomo, ne ja laŭ parenceco, ne estas facile tuj memori la respektivajn interrilatojn, sed post kelke da paĝoj oni alkutimiĝas. La rakonto disvolviĝas dum kvin tagoj ekde ĵaŭdo je la 7h 20m ĝis lundo je la 15h 30m kaj prezentas diversajn scenojn, disigitajn per asteriskoj, en kiuj rolas tute malsamaj paroj aŭ grupoj: jen interparolas geedzoj, jen geamantoj (sam- aŭ malsamseksaj), jen bopatro kun bofilino, jen polica skipo, do je ĉiu vico da asteriskoj oni devas pretiĝi al malsamaj situacioj kaj rolantoj.

Rmarkinda kvalito de ĉi tiu romano estas la absoluta natureco de la lingvo kaj de la trempiĝo en la esperanta medio. Iu adreso estas en Marvirinstrato, alia en Trompeterstrato; por sin distri oni legas rakonton de Oĉamak, el la kolekto Ekstermoj de la Siberia skolo; iu junulo preparas disertacion pri la kromakcento en la kunmetitaj vortoj (la Akademio ĝuste tiun problemon estas pritraktanta ĉi-jare) kaj inter la gravaj paperoj oni malkovras gvidlibron pri Litomiŝlo, la unuan eldonon de Streĉita kordo kaj vortaron de la hina kaj behina lingvoj. Ruben, duaranga figuro, amato de gazetisto Frank, estas masonisto, kaj policano donacas al malsana kolego por legado romanojn de Johansson kaj de Cecil Gates.

Granda parto de la rakonto estas tra interparoloj, tial la lingvaĵo aspektu flua, sinteza, kelkfoje ĵargona: jen iu kiu parolas oksitone hejm’ ant’ pord’, jen alia kiu por nur parte konfirmi diras Njes; por esprimi malŝaton, jen Bŭaaa! . La ĉefko estas la ĉefkomisaro, la poteo estas la portebla telefono, Okej estas “bone tiel”, tra ra ra estus iu galimatia formo de k.t.p. ; “Radado” estas veturado per biciklo kun la antaŭa rado en la aero. Aliaj tre bone elpensita esprimo estas alteksti, kiu signifas, ke iu per portebla telefono sendas mallongan skribitan mesaĝon; robotfoto estas identiga trajtaro por rekonstrui homan vizaĝon.

La stilo estas tute flua, eble iom tro indulge trenata al et-etaj kvereletoj aŭ respektivaj mokoj ene de geedza (aŭ preskaŭ) paro, kiuj ja riskas banaligi kaj igi superfluaj iujn scenojn. Sed tio evidente estas parto de la strategio por teni la leganton alkroĉita al la libro, kiu legiĝas tute senpaŭze dum paro da horoj, ĉar ja la atento al la murdo estas konstante tenata. Pri uzado de sia kaj lia mi estus en du tri-lokoj elektinta solvon inversan al tiu de la aŭtoro, sed, kiel diris Boirac antaŭ pli ol unu jarcento, estas pli malgranda peko uzi la rektan pronomon (lia, ŝia k.t.p. ) kiam oni devus uzi la refleksivan (sia) ol inverse.

Carlo Minnaja

 

 

Reen al:

Aspiroj Lode van de Velde Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo