Des pli, se ĝia temo estas daŭre interesa

Recenzo de Hasan Jakub Hasan

en revuo Literatura Foiro 178/aprilo 1999

Disertacio pri la maniero feki, legita en Franca Akademio, [de André Cherpillod,] memeldono, Courgenard 1998

Fakte temas pri du disertacioj. En la unua estas sufiĉe amplekse traktita la temo menciita en ĝia titolo. La dua kontraŭstaras la unuan. La nomo(j) de la aŭtoro(j) ne estas menciita(j). Ilia prezento efektiviĝas jene: "Fare de S-ro ** unu el la sep". Estas evidente ke oni ne povas pro tiu sekreteceo "tuj" diveni (malkaŝi) la aŭtoron.

La unua disertacio evoluigas la tezon: "La antikva kutimo fari en la strato de la Bosko la naturan kaj necesan agon". Komence estas prezento de la vortoj uzitaj de iuj antikvaj popoloj (hebreoj, helenoj k.a.) kaj de kelkaj aliaj inkluzive de esperantistoj por esprimi tiun agon.

La tuta cetera parto montras la fervoron de la aŭtoro pruvi la pravecon de sia tezo. Li sinsekve faras tion en la ĉi suba ordo:

1. La maniero, laŭ kiu ĉi tiu kutimo estas praktikata en la strato de l' Bosko.

2. Ke ĝi estas praktikata laŭ la sama maniero de kelkaj popoloj de la antikveco kaj eĉ ili traktas ĝin kiel punkton de religio.

3. La kutimon de Egiptujo al Gaŭlujo alportas la Druïdoj kun sia religio.

4. La respekto de urbaj magistratoj al tiu kutimo.

5. Ĉio ĉi finiĝas per kelkaj pripensoj konkludaj de la aŭtoro rilate la temon.

La aŭtoro defendas sian tezon per laŭdinda fervoro uzante multajn ekzemplojn kaj citante ofte antikvajn aŭtorojn - Diodoro el Sicilio, Aristofano, Horacio k.a.

Ne estas preteratentaj eĉ araba anekdoto kaj la agoj de antikvaj aŭguristoj, kiuj esploris la ventrojn de siaj ĵus buĉitaj viktimoj.

La dua disertacio estas pli mallonga sed inda kaj sukcese, same per ekzemploj kaj citaĵoj, defendas sian tezon, kiu kontraŭstaras tiun de la unua disertacio.

Fakte en la libreto estas abunde uzitaj citaĵoj el romiaj kaj helenaj aŭtoroj eĉ en ties originala skribo (ne ĉiam tradukite).

Jam en la komenco en konciza antaŭparolo estas averto pri la uzo de kelkaj arkaikaj literoj (q, w, x, y) kaj la du formoj de la litero s = ƒ. Poste en la teksto oni povas konstati la aperon de la signo & = kaj, kaj la uzon de ï kaj ë.

Estas konstateblaj ankaŭ kelkaj kvazaŭ iom konfuzigaj momentoj en la libreto. Sur paĝo 2 kiam estas prezentitaj la vortoj, kiujn uzis la antikvaj popoloj por esprimi tiun "naturan & necesan agon" oni povus legi: "& kiun en Esperantujo ni eƒprimas plej ofte per la vorto feki". Similaj momentoj estas ankaŭ sur paĝo 11 piednoto (b) kaj paĝo 29. Por la leganto kiu dubas pri la aŭtoro de la disertacio, tiuj momentoj estas klara signo. Kvankam la temo laŭ kelkaj estas tikla, ne diskutinda, laŭ aliaj certe temas pri provo komprenigi la esencon de la rilato de la homoj al tiu malnova "& necesa ago". Tio okazas priskribante la evoluon de la ago en la tempo kaj ĉe diversaj popoloj.

Do, se oni ne havas antaŭjuĝojn pri la temo, oni povas malfermi la libron kaj ekkoni du opiniojn pri la temo kaj krei sian propran. Se oni konsentas, ke "des pli, ke la temo estas daŭre aktuala" kiel oni asertas en la antaŭparolo de la libro.

 

Reen al:

Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo