Muroj falas, novaj masoniĝas

recenzo de Julian Modest

en Literatura Foiro 174/aŭgusto 1998

Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj, de Trevor Steele, eld. IEM, Vieno 1997

Per sia plej nova libro, "Falantaj muroj", Trevor Steele priskribas siajn travivaĵojn en kelkaj orienteŭropaj landoj tuj post la falo de la Berlina muro. Iom skeptike mi trafoliumis la libron, ĉar mi dubis, ke Trevor Steele rakontus ion pli interesan ol tio, kion mi spertas kiel loĝanto de orienteŭropa lando. Tamen miaj duboj rapide malaperis kaj per granda atento mi komencis legi la libron. Trevor Steele estas aŭtoro, kiu ne nur alloge rakontas, sed detale observas la homojn, la tradiciojn, la vivon en la estintaj socialismaj landoj.

Lia vojaĝo komenciĝas de la eksa Sovetunio. Tuj post sia alveno, la aŭstraliano trovas sin en "mirinda" lando, kie por li la vivo estas absurda kaj nekomprenebla. Legante la unuajn paĝojn mi sincere opiniis, ke por Trevor Steele estas tre facile kaj tute nature primoki kaj priridi la vivon en la eksa Sovetunio. Ja, li havis la feliĉon naskiĝi en riĉa kaj libera lando kaj 1i mem neniam staris vice por aĉeti panon aŭ alian nutraĵon, neniam loĝis en loĝejoj sen kurento kaj sen hejtado, neniam suferis la kruelaĵojn de la proletara diktaturo. Tamen legante la libron iom post iom mi konstatis, ke Trevor Steele ne priridas kaj ne primokas la kompatindan vivon en la eksaj socialismaj landoj, sed li simple observas nian nunan vivon per larĝe malfermitaj infanaj okuloj kaj li ne povas kompreni kiamaniere ni vivis tiel dum tiom da jaroj. Steele sentas amon kaj kompaton al la homoj, kiuj loĝas en tiuj ĉi landoj. En Sovetunio li trovas multajn esperantistojn kaj en sia libro li sukcesas bone montri la signifon de la esperantista solidareco.

Trevor Steele estas aŭtoro, kiu ne restas indiferenta al la mondaj problemoj. Li bone rimarkis kaj komprenis, ke multaj estas la danĝeroj, kiuj nun minacas la estintajn socialismajn landojn. Unu el ili estas la malpurigado de la naturo. Nehazarde eĉ la turismaj broŝuroj en Estonio atentigas, ke "...polucio de la aero atingas egan gradon kaj ...ĉe la 45-kilometra marbordo de Talino oni apenaŭ povas trovi puran akvon por naĝi".

Alia danĝero por la orienteŭropaj landoj estas la nov-nazioj, kiujn Steele vidis en Germanio kaj kiuj anoncas la aperon de la nacionalismo en la eksaj socialismaj landoj.

La konkludoj de Steele pri la estonteco de la orienteŭropaj landoj estas tre pesimismaj kaj tre malesperigaj: "Se tiuj landoj iam atingos "ekonomian normalecon", ĝi similos, mi timas, tiun de la nunaj "triamondaj landoj". Malgranda elito laboros kiel agentoj de transnaciaj korporacioj kaj riĉiĝos, sed granda plimulto estos tre malriĉa, ofte senlabora kaj ekonomie tute dependa."

Mi opinias, ke Trevor Steele tute pravas, ĉar la nuna ekonomia stagnado en kelkaj orienteŭropaj landoj donas nenian esperon.

Trevor Steele estas talenta rakontisto. Li spertas rakonti ordinarajn okazintaĵojn per freŝa humursento kaj la legado de la libro estas ege agrabla kaj amuza. Impresas same la lastaj kvar rakontoj el la libro: "Maŭricio 1967", "Hispanio 1971", "Brazilo 1977" kaj "Interna Aŭstralio 1993", kvankam, laŭ mi, ili ne estas rakontoj, sed same vojaĝskizoj, kiuj prezentas rimarkindajn detalojn pri la menciitaj landoj.

La stilo de Trevor Steele estas flua, fleksebla, elokventa.

La aŭtoro kapablas transdoni en esperanto eĉ la plej subtilajn pensojn, sentojn, meditojn. Nur mi ne komprenis, kial en la tuta libro konstante aperas la vorto akĉento anstataŭ akcento. Verŝajne preseraro.

La titolo de la libro, "Falantaj muroj", estas bone elektita, tamen legante la vojaĝimpresojn de Trevor Steele mi havis tute alian konjekton, ke je la loko de la falantaj muroj aperas novaj kiel nacionalismo, senlaboreco, ekonomiaj krizoj kaj la homoj neniam estos liberaj, sendependaj kaj neniam povus vojaĝi de lando al lando, eĉ se ili estas esperantistoj.

 

Reen al:

Trevor Steele Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo