Predu min, sinjorino

Recenzo de Ed Borsboom

en Literatura Foiro 161/junio 1996, p. 143-145

Hetajro dancas, de Eli Urbanová, eld. Fonto, Chapeco-SC, 1995

Aperis "Hetajro dancas", la sopirata atenditaĵo de Eli Urbanova. Sur la kovrilo oni parolas pri "romano aŭtobiografia". Ni estu tute precizaj: ne temas pri romano, sed pri 231-paĝa aŭtobiografio. Epokfara verko, ĉar ankoraŭ neniam en esperanto tia ampleksa kaj profunda memkonfeso estis publikigita.

Ekzistas manpleno da brilaj romanoj kun fortaj priaŭtoraj elementoj, ekzemple "Sen titolo" de Ŝirjaev, "Kiel akvo de l' rivero" de Schwartz, "Ombro sur interna pejzaĜo" de Ŝtimec (noto 1). Ekzistas plie ses-sep mallongaj rememoroj: "Aventuroj de Roŝo" de Sharpe, "Jaroj sur tero" de Sinha (ĉi tiu hindo cetere figuras en "Hetajro dancas"), "Mia kaŝita vivo" de Sasaki. Eĉ menciindas "Ĉu ĉiun", la dika, iel senenhava memuaro de Teo Jung.

Sed "Hetajro dancas" estas la unua vera aŭtobiografio en la Internacia Lingvo de, kroma avantaĝo, atentinda verda poetino. Mi volonte akcentas la sufikson, ĉar virinoj raras sur nia beletra kampo. "Hetajro dancas" pritraktas, se paroli iom literaturscience pri la ĝenro, la evoluon de la propra personeco, kiun Eli klopodas komprenigi pere de analizo de sia psika kaj fizika plenkreskiĝo, siaj vivcirkonstancoj, kaj specifaj travivaĵoj. La literaturamanto akiras klaran bildon pri la verkistino, pli bone interpretas ŝiajn antaŭajn poezi-kolektojn "Nur tri koloroj" el 1960 kaj "El subaj fontoj" el 1981, kaj informiĝas kiom energirabaj estas la penoj ankaŭ rilate la metian flankon de la poezi-kreado. Ĉi-konekse notindas la konsiloj de Baghy. Eli resumas la 38 leterojn, kiujn dum 1951-1954 la bardo sendis al ŝi:

"...En via 'Kanto de ŝipestro' mi vane serĉus eraron. Kaj tamen ĝi ne estas laŭ mia gusto. Kial? Mi cerbumadis, mi faris melodion al la versoj, mi deklamis... Fine mi trovis la kaŭzon. La kanto de tempesthardita ŝipestro bezonas alian, pli sovaĝan ritmon kaj pli abruptajn esprimojn. Reverku ĝin aŭ ŝanĝu la titolon.

...Nia lingvo certe alprenos novajn vortojn dum sia evoluo jen pro simpla manko, jen pro necesa nuancigo. Laŭ mia opinio ni verkistoj laŭeble vivantigu tiujn malofte uzatajn vortojn, kiuj troviĝas en la Plena Vortaro."

Mi tute ne sciis, ke la akuŝo de la parto "Hetajro dancas" en ŝia unua poemaro estis tiel peza kaj longedaŭra. En tiu proceso diversvoĉe helpis ne nur Baghy, sed ankaŭ la eksterordinara tradukanto kaj samurbano Pumpr.

La priskribo de okazaĵoj kaj personoj el la esperanto-komunumo havigas ekstran dimension al la rakonto. Krom konatiĝo kun nia heroino, ni legas abundajn detalojn pri aliaj esperantistoj. Ne nur tio, ŝi dise notas kaj komentarias pecojn el la ĉeĥa esperanto-historio. Ni kunĝuas ekzemple tiujn glorajn kaj legendajn Doksy-kunvenojn, en kiuj la kremo de la lando partoprenis.

Ŝiaj opinioj ne estas partiaj, emocie unuflankaj aŭ malĝentilaj. Ne, Eli formulas mallonge kaj tute ĝuste. La legantoj ricevas la impreson, ke tiaj la homoj estas. Tial, ke mi persone konas kelkajn karakterizitojn, mi konkludas, ke ŝi pravas ankaŭ en la aliaj priskriboj. Eli malblinde pafis kaj ekzakte trafis. La efiko ofte sufiĉe konsternas. Kiam ŝi divorcis de la esperantisto Ŝtefo Urban, ŝi fiksis jene la reagojn de la membroj de la Praga esperanto-klubo:

"- Laŭ Marik mia kulpo evidentas, sed mi estas bona esperantistino.

- Pumpr - tiel rezerveme li neniam kondutis. Siatempe li akceptis min vestita en virina antaŭtuko. - Ĉu vi permesos, kara poetino, ke mi finviŝu la vazaron?...

- Ŝustr estas kiel esperanto - principe neŭtrala.

- Por Suchardova, pardonon, por Seemannova gravas, ke ŝi povas ludi. Ŝi mem estas eksedziniĝinta dufoje. Kaj la mondo ne ruiniĝis. Cetere estas ŝia privata afero, ĉu ne?"

Fundamenta kaj neevitebla elemento en la prozo estas la erotiko. La interesiĝanto ne forgesu, ke Eli estas "hetajro", almenaŭ havas kernon hetajrecan. Ŝi mem mencias la plej famajn el tiuj prirevitaj figuroj, sed bedaŭrinde ne ĝisfunde esploras la fenomenon. Hetajro estis, simple dirite, en la helena erao kombino el altklasa instruistino kaj ia "call-girl" (por mi "putino" tro vulgaras, "prostituitino" kaj la bela Baghy-a "ĉiesulino" ne kovras la nocion). (noto2)

Pro la fakto, ke tiuj tentantinoj ade okupis sin pri amorado, tiu arto ricevas konsiderindan emfazon. Jam "Nur tri koloroj" en la jaro 1960 ekscitis miajn tiutempe naivajn orelojn, sed la nuna pentrado superas ĉion. La malprudulino ne nur nudigas aliajn, sed ankaŭ kaj precipe sin mem. Nomoj ne mankas. Ni aŭdas ekzemple pri Ŝpur, ŝia esperanto-instruisto en Dosky:

"- Ankaŭ ĉi tie Ŝpur zorgis pri sia lernantino. Mi ne scias, ĉu li tiel kondutis al ĉiuj virinoj, sed ĉiam, kiam oni ĉesis ludi, li kaptis miajn manojn kaj dum li ilin al mi kunfermis kaj premis, per la dorso de la siaj li kvazaŭ senvole tuŝadis miajn mamojn..."

Ni aŭdas pri Hromada, unu el la gvidantoj de la ĉeĥa movado:

"- Hromada - vi eĉ ne memorigu lin al mi. Tia atakanto. Estis somere, mi malfermis al li surhavante bankostumon..."

Bonŝance mi dum mia vizito ĉe Eli en 1985 ne puŝetis hazarde ŝian pugon, ĉar alie mi nun paradus kun nomo kaj antaŭnomo en la bela libro kiel impertinenta voluptulo!

La seksaj ludoj kun ŝiaj tri grandaj stimulantoj daŭre revenas. Ŝtefo, la edzo kun la ekstremaj agoj; Jan Zemek kun la perfektaj manoj; Ernesto, la ne-esperantisto dediĉanta al ŝi sian junecon. Belajn portretojn Eli ellaboris. Plej kortuŝas la lasta, ĉar ĝi montras unu bravan batalinton kontraŭ naziismo. Kaj kial ne karesi tian cikatrulon?

Kvankam Eli prenis neniun sub la dentojn, pluraj el la verdularo certe ne ĝojas pri sia ĉeesto en la vivhistorio. Oni flustras pri provoj malebligi la publikigon. Ili emas vidi en la historio de Eli "kronikon skandalan". Tio ŝajnas al mi troa simpligo. Ĝi donas multe pli.

La esenco de la biografio kuŝas aliloke. La rakonto estas demonstro de la neeblo de viroj kaj inoj koni kaj regi la vivon. Embuske de ĉiuj flankoj alglitas ree kaj ree la vipuroj, mordontaj en la efemera harmonio. Tiel la ricevitaj batoj al Eli staras en la kadro de ŝia edukformiĝo (noto 3). La eksedziniĝo "...estas tranĉo en vivan karnon, vundo, kiu longe pusas", konekse kun tio la sinteno de la konatoj, la subita morto de Jan Zemek, la trista sorto de ŝia paĉjo, la senespera serĉado de loĝejo. Horora vico. La protagonistino vagis kiel Percevalo dum jardekoj tra la mondo, ricevante mem ofendojn, mokojn, insultojn, antipation kaj fridon de la ĉirkaŭantoj ŝin, sed ankaŭ vidante doloron, forlasitecon kaj suferojn de mizeruloj en la kloakoj de nia socio.

Tiaj spertoj maturigis ŝin kaj ebligis laste la atingon de la Gralo, por esperantistoj la plena absorbo de la homarana ideo. En manifesta proklamo Eli difinas sian kredon en tiu ismo, adaptante ĝin al la modernaj sociaj problemoj:

"...tiu, kiu agnoskas la loĝantojn de nia planedo sen diferenco de raso, nacieco, socia tavolo, politika konvinko, religio kaj simile. Se tiu ĉi unuopulo sentas kun ĉio viva, kion mi supozas, kaj ŝirmas valorojn kreitajn de la naturo kaj de la homo, li staras laŭ mia teorio de laiko entute plej alte..."

Se konsideri tiun aspekton, "Hetajro dancas" estas la plej zamenhofeca verko en la Internacia Lingvo, kiun mi konas.

La lingvistoj inter ni ricevas ankaŭ bonan varon por sia mono. La praversio de la manuskripto estis surpaperigita en la eksperimenta lingvaĵo de Piĉ, ĉar ŝi kiel sia eminenta kolego suriris la saman vojon. Komence ŝi tenis sin ĉe la plej klasika esperanto, ankaŭ sub la influo de Baghy, sed post intensa okupado pri la lingva materialo ŝi sentis, ke esperanto bezonas aldonojn, por fariĝi vere fajna instrumento. La tria fazo estis la mikso de Piĉ-aj elementoj en ŝian normalan esperanton. Tiu koktelo tre bongustas. Kristaliĝis iu bunta barokaĵo.

Ĝenerale ŝia lingvaĵo estas malkliŝa, iom aparta, krea. Jam la komenca frazo de la libro tiklas: "De ĉiam mi estas plie solulino". Frapas la ĝusta, sed ne ofta apudmeto de "ĉiam", kaj la almenaŭ ne kutima uzo de "plie". En la normala lingvo ĝi signifas "krom tio"... Cetere mi ne konsentas pri unu novaĵo. La apliko de mal- ne trovas favoron en la okuloj de Eli. Sekve ŝi preskaŭ konsekvence utiligas "aperti" por "malfermi". Por mi tamen "aperti" havas la signifon de "tute, komplete malfermi". (noto 4)

Alia karakterizo de ŝia lingvaĵo estas la frazfragmentado. La pensoj ne ĉiam iras laŭ precize konstruitaj propozicioj. Vidiĝas abruptaj finoj, elĵeto de frazpartoj, kaj punktoj. Viva lingvaĵo, sed al mi foje ne bone komprenebla. Ekzemple: "Kie sin en Ŝi prenis tiu memcerteco" (p. 168) aŭ "Tatroj [la montaro] estas belega, sed tamen ol tiel ĉi enui..." (p. 62). (noto 5)

Unu punkton mi ankoraŭ deziras eternigi. Eli Urbanova, kiu naskiĝis la okan de februaro 1922, kreis sian biografion ĉirkaŭ 1990. Ne nur en respektinda aĝo, sed ankaŭ en siaj liberaj vesperoj, ĉar ŝi panlaboris ĝis la unua de januaro 1995. Tiuj 231 paĝoj - kia fortostreĉo. Sob mian ĉapelon!

Notoj:

1 - Ni ne forgesu tamen la belegan aŭtobiografian romanon de Clelia Conterno. "Unu tagon post la alia", verkita itale en 1978, estis poste esperantigita de Roger Bernard.

2 - La koncepto ne estas tiom simpla: eble ni povas pensi ankaŭ pri "gejŝo", nuntempe pli konata ol Aspasia...

3 - Tradukprovo de la germana "Bildung" (EB).

4 - Laŭ PIV, "aperta" signifas "ne fermita" kaj la vortaro proponas "ovri" kiel sinonimon de "malfermi". Fakte la Akademio devus decidi pri "aperti", unuavice ĉu ĝi estas transitiva aŭ ne. Ĉar ĝi venas el la adjektivo aperta, pli logike ĝi estu netransitiva, kiel ekzemple uzis ĝin Nicolino Rossi en sia belega "Kaj ĉi vespere apertis sunsubiro..."

5 - Alia kuriozaĵo estas la sistema ignorado de la verbo "meti", ĉiam anstataŭata de "doni": probable evitinda ĉeĥismo. Ekzemple: "Mi donis retro al la mansako", anstataŭ la simpla "Mi remetis en la mansakon".

 

Reen al:

Hetajro dancas Eli Urbanová Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo