Literatura Foiro

  PRETERATENTITA PERLO

W. Auld: La infana raso (4a eld.); du diskoj plus libreto; eld. LF-koop; prezo 30 eŭroj

La vizaĝojn de niaj gravuloj oni kutime konas: fotoj aperas en gazetoj, personoj vidiĝas en kunvenoj. La bildo de William Auld aperas jam fronte en la paĝaro de IEF. Sed la voĉo de forpasintoj plejofte perdiĝas: ne estas sufiĉa publiko por stimuli ĝustagrade nian surbendigan aŭ surdiskigan industri(et)on. Tial pasis preteratentita kaj do verŝajne estas ne multe konata en Italujo la dudiska paketo, aperinta en 2007 ĉe LF-koop, “La infana raso”, kie William Auld deklamas sian ĉefverkon. La adeptoj de recitata poezio trovos en la voĉo de la aŭtoro ion vere ĝuindan; la tono estas nek pompa nek pimpa: temas pri esprimplena lego kun nuancita drameca tono pli ol patosa laŭtvoĉa deklamo. La origina surbendigo, jam profesinivela, estis farita en Skotlando en 1998, sekvis la poluro kaj muzika aranĝo (belega kaj ege adhera al la drameco de la poemo) en meksika studio: la diskojn akompanas libreto kun la teksto de la poemo laŭ la unua eldono (1956) kaj la notoj aldonitaj de la aŭtoro mem en la dua eldono (1968), kiuj male mankas en la tria eldono (1992, kun la traduko en la portugalan); sed plia atuto estas simpatia intervjuo al geedzoj Auld farita en 1998. Temas do pri vera kompleto. La enhavo de la poemo estas (aŭ devus esti) bone konata al ĉiuj: la homa raso okupas ege mallongan tempon de la universa historio, la kruelaĵoj ekde Sargono la Unua ĝis la atombombo traarkas ĝin tute. Sed ni povas esperi, ke tiu infana raso evoluos kaj angoskos, ke ne ekzistas puraj rasoj diversaj kaj malamikaj inter si, tiel ke frateco, ekster la religia idealo, necese iĝos praktika realaĵo: nepras la vojon iri jam, obstine. “Kaj la plej frapa enkorpiĝo de tiu frateca konscio estas nedubeble la kreado de la internacia lingvo, kiu do aperas al nia poeto kiel la plej adekvata esprimilo” (el recenzo de G. Waringhien). La inspiro de Auld varias inter la ciklo “Ebria ekvatoro” de Kalocsay kaj la iela-tiela optimismo de la juna Miĥalski. Se iu maltrafis antaŭajn eldonojn, jen okazo por ŝtopi la truon; se iu jam posedas la tekston, li certe ĝuos la deklamadon. La prezo (30 eŭroj) absolute konkurencas kun produktaĵoj same altkvalitaj, tamen ege pli vastmerkataj.

Carlo Minnaja

 

Reen al:

La infana raso William Auld Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo