Kolekto kun ĝenra bunteco

recenzo de Ljubomir Trifonĉovski

en revuo Literatura Foiro 172/aprilo 1998

Interkona mateno, de Sten Johansson, eld. Al-fab-et-o, Skövde, 1996

Sufiĉas nur mencii la aperintajn lastatempe dramkolektojn (Invento de l' jarcento de Julian Modest, Antaŭ la kulisoj de Bernard Golden, Kvar teatraĵoj de Ruto Culbert, Eduko danĝera kaj aliaj teatraĵoj de Harold Brown) kaj teatraĵojn aperintajn en revuoj, sur scenejo kaj sur vidbendoj (La vorta klaso de Giorgio Silfer, ekzemple) por konstati, ke la intereso al la dialoga formo en nia originala literaturo revenas. Ĉi tio ne estas hazardo: la bezono je dramaturgiaj verkoj renaskiĝas pro la nunmomenta lingvoevoluo, kiu postulas krei novajn modelojn por konfirmiĝo en la praktiko. Do la dialogoj estas plej taŭgaj por parolkomunumo, kia estas la nia. Kune kun la leksikografio, la dramaturgio estas la plej influhava al la esperantistaro.

Konsiderante ĉi tion, mi konstatis, ke la lingvaĵo en la dramkolekto de Johansson estas bona, fajna, interesa, do unuvorte - modela. Kaj la leganto kaj la spektanto ĝuos vere nian lingvon.

La lingvaĵo en teatro estas multo, por la esperanta teatro - eble eĉ pli multo, sed ĝi nek nuras, nek sufiĉas, nek lastas. La dramaturgio estas literaturo, tamen literaturo por teatro. Kaj la teatro estas arto, arto kun siaj, propraj "leĝoj". Sten Johansson ne nur konas, sed ankaŭ strikte aplikas tiujn leĝojn. Tial liajn porteatrajn tekstojn oni povas pritaksi kiel dramaturgion.

La situacio de "Interkona mateno" (doninta la titolon al la tuta dramkolekto) povus okazi ĉie ajn dum ĉiu ajn kongreso en ĉiu momento. Sed sub la plumo de Sten Johansson ĝi estas sprita komedio kun "peplo" el nia "interna" vivo. Interna, do esperanta: kiel hazarde oni povus trovi kongresedzinon. Ja fenomeno de niaj UKoj, konata jam de la tridekaj jaroj kaj registrita per la esperanta kabaredo...

Per la dua teksto "Nepo benita" Sten Johansson pliriĉigas la tradicion de la radio-teatro, fakte tereno tre malfacila eĉ por sperta dramaturgo. Tie la dialogo estas la nura esprimebleco: tial ĝi devas esti pli dinamika kaj stimulanta la pli rapidan disvolviĝon de la intrigo. "Nepo benita" metas antaŭ ni moralajn problemojn venintajn el la sango. Ili trovas sian solvon per la feliĉa fino.

Same moralajn problemojn traktas la teatraĵo "Sonletero". Je la fono de detruo en la socio, ni estas atestantoj ankaŭ de detruo familia, kaj de tie - de (sin)detruo enhoma. Sed kiu unuas?

Alia teatraĵo, "Savboato" metafore interpretas la sopirojn de millionoj da homoj, kiuj depost 1989 ekremis okcidenten. Ŝajnas al mi, ke la aŭtora mesaĝo estas kaŝita en la fina frazo de la teatraĵo: "Remu! Remu okcidenten!"

Laste mi ŝatus laŭde mencii ankaŭ la ĝenran buntecon en ĉi tiu dramkolekto, rezultita de serioza laboro kaj la senduba talento de Sten Johansson.

 

Reen al:

Interkona mateno Sten Johansson Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo