Poemaro el la interna poŝo

recenzo de Marie-France Conde Rey

en revuo Literatura Foiro 174/aŭgusto 1998

Tiu poemareto, sub la ruĝa bildo de sia kovrilpaĝo, estas apenaŭ pli granda ol mia agendaĵ-kajereto kaj eĉ pli maldika. Ĝi entenas dudek du poemojn de juna bulgara virino, kaj mi tuj rekonis virinecan poezion. Mi timas diri virinecan. Ĉu oni bone komprenos kian poezion, sen tuj pensi pri malofta, malklera aŭ frivola?

La temoj estas ĉerpitaj el la plej gravaj kvankam ĉiutagaj eventoj. Ekzemple la uverturo, kiu donas titolon al la verko, bildigas la etoson de la nuna Bulgario, sufiĉe severe, kaj montras de kie alvenas la savaj fortoj. La familio rolas kiel ĉefa fonto; el la dudek du poemoj, ses rekte rilatas al tio. Per fajnaj aludoj la versoj kondukis min el banalaj faktoj sur la ŝtuparon de plej altaj kaj buntaj sentoj. Pro tio, mi diris, ke temas pri originala virineca poezio, kiu sukcesas vidi en la detaloj foje gajaj sed plej ofte ĉagrenaj el la reala vivo, la profundan homan signifon... Tiel floroj fariĝas memoro, kaj de mankoj ŝprucas humuro, filozofio kaj amo. Notinde estas, ke tri poemoj temas pri esperanto, kies praktiko gravas en la vivo de multaj el ni.

Mi trovis la formon iom strikta: entute po du aŭ po tri kvarversaj strofoj poeme, kun egalaj versoj, foje ok, naŭ, dek aŭ dek du silabaj. La ritmoj neniam vundis mian nefakulan orelon. Ĉu ni parolos pri rimoj, abortaj rimoj, rimoidoj aŭ agordoj? Pli bone priskribi la bulgaran rimon, kiu absolute preteratentas la finaĵon - "prudente-dentojn" aŭ duopigas najbarajn sonojn: "spaco-plaĉas". La rezulto neatendite belsonas. La rimaranĝoj ĉiam alternas. Kvankam sensurpriza, tiu prezentado ne lacigas la leganton, ĉu pro la rimretrovoj, ĉu pro la mallongeco de la poemoj, ĉu pro la fortaj sentoj vekiĝantaj.

La paĝigado estas zorge prilaborita, agrabla vertikala ornamaĵo akompanas la legadon. La preskoboldoj preskaŭ ne petolis, krom unu malklara "u" en la vorto "vundo".

Finfine, tiun senbalastan poemaron mi konservos en la interna poŝo de mia jako, ĉe la koro.

 

Reen al:

Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo