PERFIDE AŬ BONFIDE?

Manuel de Seabra: La tago kiam Jesuo perfidis Judason. Romano, 135 paĝoj. IEM, Vieno, 2001.

Historiaj romanoj estas ĝenro, kiu en la Esperanta literaturo ne havas tre multajn reprezentantojn. Post kelkaj pioniraj verkoj de Vallienne kaj Luyken, ni devis atendi pli-malpli ĝis 1999, kiam aperis La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Kaj jen, nur du jarojn post ĝi, aperas plia verko el alia angulo de la Romia imperio. La titolo, La tago kiam Jesuo perfidis Judason, klare esprimas apartenon al tiuj verkoj, kiuj volas prezenti jam konatan eventon en nova interpreto aŭ el alia perspektivo ol la kutima. Kaj el ĉiuj historiaj aŭ mitaj eventoj, en almenaŭ duono de la mondo, sendube neniu pli konatas ol ĉi vendreda dramo en Jerusalemo ĉirkaŭ la jaro 30.

La temo efektive ŝajnas fekunda humo por novaj interpretoj. La nuntempa sveda verkisto Per Gunnar Evander en romano prezentis Judason kiel iom naivan viron, kiu bonfide plenumis eksplicitan instigon de Jesuo ne komprenante, al kio ĝi kondukos. Manuel de Seabra elektis alian klarigon de la perfido. Tamen la rilato inter Jesuo kaj Judaso, malgraŭ la titola aludo, okupas relative malgrandan parton de la romano.

Ankaŭ historie Judas Iskariota – ĉi-verke Judaso la Sikaro – estis temo de legendoj. Li pendumis sin pro honto. Li maljuniĝis grasiĝante kaj ŝvelis ĝis monstreco. Li aĉetis terpecon per la mono gajnita kaj plu vivis komforte. Sed kial entute konsideri lian agon fia kaj perfida? Ĉu li ne certigis, ke Jesuo plenumu sian destinitan taskon morti pro niaj pekoj? Stulta demando. La mitojn regas ne logiko.

Ligita al la fatala krucumado estas ankaŭ alia rilato – la triangulo Jesuo - Pilato - Kajafas, al kiu aldoniĝas flankaj rolantoj kiel Herodo kaj Barabas. Laŭ la tradicia historio, kiu fontas en la evangelioj, precipe tiu de Johano, la granda fiulo estis la ĉefpastro Kajafas, dum la Romia provincestro Pilato aperas kiel nedecidema molulo, kiu nur lavadis al si la manojn. Tiu roldivido – iom surpriza en teritorio okupita de Romiaj legioj – dum jarcentoj servis perfekte al la Eŭropa antisemitismo. Ankaŭ ĉi rilaton oni en diversaj literaturaj verkoj rekonsideris. Ĉe Bulgakov – en La Majstro kaj Margarita – Pilato estas pli decidema kaj eĉ brutala, sed suferas pro migreno. Ĉe de Seabra la situacio disvolviĝas proksimume kiel en la evangelioj de Luko kaj Johano, krom tio, ke jen Pilato suferas pro astmo. Kompatinda romiano!

Nu, la plej granda parto de la verko temas nek pri Judaso, nek pri Pilato, sed pri la ideoj kaj instruado de Jesuo. En la dua el tiuj temoj, la instruado, de Seabra aldonas malmulte al la evangelioj, ĉefe tiuj de Mateo kaj Luko. Grandparte li nur rerakontas tion, kio jam legeblas plurversie en la Biblio. Kelkfoje tamen li klopodas emfazi kaj klarigi iujn kontraŭdirojn, kiel tiun pri uzo aŭ neuzo de perforto, aŭ pri estimo aŭ malestimo al homoj aligentaj. Per la rakonto, kiel Jesuo kondamnis divorcon (repudion), de Seabra eĉ aŭdacas prezenti lin kiel apostolon de seksa egaleco. Nu, ĉiu leganto devas mem prijuĝi, ĉu tio estas kredinda.

La plej originala parto de la romano estas tiu, kiu traktas la devenon de la ideoj de Jesuo. Ankaŭ tiun temon jam traktis aliaj verkistoj. Eblus imagi relative proksimajn fontojn, kiel juda filozofio samepoka, greka religio kaj filozofio, kaj aliaj religioj kiuj penetris en Palestinon ĉirkaŭ la komenco de nia erao. Sed de Seabra trovis pli foran kaj fantastan klarigon, kiu kondukas nin en egiptan templon kun radikoj pli ol 1 300 jarojn pli frue, en iama kulto de la sundio Aton. Kombinu tion kun iom da panteismo, orienta mistiko kaj kelkaj eroj, kiuj plej similas al la "novepoka" religiemo de nia tempo, kaj jen ni havas la sinkretismon de Jesuo. Nu, kiu kredas, kredu.

Jam sufiĉas pri la temoj. Gravas, ke entute ne necesas trovi la klarigojn kredindaj, por ĝui la romanon. Surbaze de ili de Seabra verkis fluan, atentokaptan rakonton, kiu legiĝas senĝene. La konkretaj detaloj ĝenerale impresas tre kredinde kaj aŭtente. En kelkaj partoj de la verko ni sekvas la eventojn el la perspektivo de anonimaj simplaj samlandanoj de Jesuo. Tiuj eroj estas bonege verkitaj kaj efektive la plej ĝuindaj paĝoj de la libro. Domaĝe nur, ke en pli granda parto la perspektivo estas pli-malpli "de supre", de iu ĉioscia rakontanto, aŭ de Jesuo mem, kiu estas iomete tro bona homo por doni interesan vidpunkton.

Manuel de Seabra, portugalo vivanta en Barcelono, profesie verkas en la lingvoj portugala kaj kataluna, kaj tradukas el pluraj lingvoj. La tago kiam Jesuo perfidis Judason estas lia tria verko Esperanta eldonita de IEM en Vieno. La pli fruaj estas la familia kroniko La armeoj de Paluzie kaj la novelaro Promeso en obskuro. Per La tago kiam Jesuo perfidis Judason IEM daŭrigas gravan kontribuon al la Esperanta literaturo, en kiu de Seabra havas rolon ankoraŭ ne sufiĉe aprezatan.

Kvankam literature sendube pli gravaj, la du pli fruaj Esperantaj verkoj de de Seabra iom suferis de lingvaj malglataĵoj kaj nacilingva influo. Tiu fakto eĉ provokis senteman recenzanton produkti fifaman malfavoran recenzon, eĉ ne leginte la koncernan verkon! Ĉi-foje la lingvaĵo preskaŭ tute glatas. Se tamen grumbleti, troviĝas kelkaj fuŝaj refleksivoj, sed krom tio la lingvo estas plaĉa kaj senerara.

Kvankam la romano ne lokiĝas ene de kristana tradicio, tamen ĝi estas verkita kun tia respektemo al la persono Jehoŝua bar-Jozefo, alie konata kiel Jesuo Kristo, ke ĝi supozeble ofendas neniun, krom eble iun ekstreman fundamentiston. Eble, tamen, ĝi ankaŭ neniun vere flamigas. Efektive la plej provoka afero en la verko estas ĝia titolo.

Sten JOHANSSON

 

Reen al:

La tago kiam Jesuo perfidis Judason Manuel de Seabra Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo