Snajpere sur la parnaso

recenzo de Poul Thorsen
Kompreni de Gonçalo Neves eld. Bero,
Berkeley, 1993

Novelo povas speguli grandan arton, sed se ĝi degeneras en ekstreman kurtismon - kiel okazis en Inico ĉivolume - ĝi kompareblas al trofrua ejakulo. Spite al lingve supera ĵonglado, ĉe Gonçalo Neves mankas kontinuo kaj kulmino. Tro ofte la leganto perdiĝas en inĝeniaj kalemburoj. Aliflanke, ĉu ne ĝuste obstakloj pli stimulas ol bremsas same amoron kiel literaturon?

En verketo nur 56-paĝa la aŭtoro trovis necese sur 16 paĝoj larĝe komenti ĉiun unuopan el la 9 noveloj, ties knedon, vojojn kaj misvojojn tra la mondo en ĉiuj eblaj konkursoj kaj belartaj revuoj.

Ĝis nun Gonçalo Neves sin distingis pro lavango de poemoj, kadre de pli malpli prave nomita Iberia Skolo. Vidite el flegma posteno en Nordio lia poezio ĝisplue konsiderinde plivaloras ol lia novelivo.

Plej klare sin ĉizas en la memoron Jasono, rakonteto pri 1'Argonaŭtoj, kiuj ignorante la oran felon trafas insulon de amazonoj. Tie la potencon cedis la viroj (gejemaj?) plene al la virinoj. Konsekvence, por liveri freŝakvon al la soifantaj konkistadoroj la pimpulinoj postulas alkuplon. - Vere, ke ĝenetas plenumon de la akto stulta algapado de obstine ĉeestantaj viroj, dum sur la strando Jasono baŭte, rezigne, dediĉas sin al priskribo de la evento en la pacienca log-libro.

Sed ĉu ne tia perleto de kurtisma prozo povus pli bone trovi formon en poemo? Nun ĝi, senteble sensala, pastiĉas samtitolan poemon de Auld cetere honeste represitan por komparo.

Simile funkcias Inter gonoraloj, klara imito de Kvara ĉapitro de La infana raso, en si mem sprita piroteknikaĵo, kiu kun Gorilaĵoj vipe karikaturas la Koweitalan (jes, tiel!) militon inter Georgo (Buĉ) kaj Sodomo (Saddam). Subtila parodio vortigita kiel "internacia" vokal-kaoso.

Ne hazarde prefacas Karolo Piĉ, ŝildisto de la parenca Praga Skolo, kiu simile kiel la Iberia elvaporumadas novismojn. Cetere la enigma titolo Kompreni ŝuldiĝas al simpla miskompreno de Piĉ! Konsolo al ĉiuj nekomprenantoj de Neves.

Malgraŭ pretendo, ke ne pli ol 2 (du) vortoj uzitaj estas eksterpivaj, oni foje ne povas eviti impreson navigi sen kompaso tra vepro de strukturaj akrobataĵoj. Hide bele svarmas surprizaj aglutinaĵoj kaj derivaĵoj. La pinton atingas plenpaĝa dokumento sciencfikcia, trovita sub flugiloj de kolombo pereinta en peĉo: testamento aŭ tomboskribo de plej lastaj homoj, sur kiuj jam brulas la haroj. - Tiu ĉi piĉeska galimatio feliĉe estas tradukita en preskaŭ normalan esperanton (tajperaro p. 51). En sia origina formo la tomboskribaĵo sendube povus triumfi en kiu ajn konkurso pri kiel pereigi la ideon pri unu internacia lingvo.

Vero estas, ke kontraŭregule Zamenhof en Hamleto uzis la apokopan Salut' al vi. Tial turmentas al Neves la fakto, ke necesas nur unu silabo por adiaŭi sed tri por saluti. Tial sal', 'luton inter hejmanoj.

Mire, admire la okuloj ekkonas geili, diskune, maltondra silento, osa loĝanto, la karno tias, ĝi mias. - Onobislo kompreneble (?) estas Lisbono, kaj komputileroro estos frandaĵo kompromisa por ankoraŭ unu generacio en la-la Akademujo!

Tiel la recenzanto ŝteliris kiel snajpisto* tra la nobla kampo kritika en la dumviva skermo inter naturismo/skemismo. Tiel ĉarme eblas mortpeki kontraŭ la 16 reguloj. Nu, sole pri unu tia ekzistas verko 336-paĝa (de Daniel Moirand) kun ĉirkaŭ 100 "reguloj" rilate la akuzativon.

Malgraŭ lingvo pene alirebla kaj iaspeca bagatelemo, Gonçalo Neves meritas atentan atenton, ĝis lia prozo atingos la nivelon de lia freŝblova poezio.

Postnoto

Inter gonoraloj tolereble respektindaj estas menciita la portugala oficiro Saldanha Carreira, samlandano de la aŭtoro. Li estis pli esperantisto ol militisto, kaj laŭ Enciklopedio de Esperanto en la jaro 1917 postenis en Francio.

Li estis la unua Esperantista oficiro, kiu havis la permeson oficiale uzi la Esperantistan distingilon sur sia maniko. Dum la milito en la tranĉejoj li nomis la koridoron paralelan al la unua tranĉeo Zamenhof-Esperanto-Avenuo. Lia komandanto en sia verko: En la centra roto estas du kuriozaj figuroj, du vicleŭtenantoj. Unu, Saldanha Carreira, malgrandeta, maldika, ĉiam modera, montrante ion samtempe malgajan kaj malsanan. Li havas la Esperantan pasion, kiu devigas lin eĉ propagandi al la serĝentoj, kun kiuj li parolas, kaj al la kompatindaj, mallertaj soldatoj, kiuj lin rigardas surprizitaj ktp.

Pro evidentaj kaŭzoj la nomita avenuo ne troveblas en la impona kajero de Hugo Rollinger: Esperanto- kaj Zamenhof objektoj en la kvin kontinentoj, Bad Kissingen, 1990.

* Snajpisto, snajpero: kaŝpafisto.

 

Reen al:

Kompreni Gonçalo Neves Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo