La svisa debitisto

Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti
represis Edistudio Pizo, 1990

Recenzo de Chris Declerck

En romano, kiun li titolis Senblage, Cezaro Rossetti, frato de la art-instruisto Reto Rossetti, priskribis sian vivon de bazarulo. Talenta verkisto, skoto el svisaj gepatroj, plejaĝa ido el kvininfana familio, li vivis de 1901 al 1950. Lia libro estis preta fine de 1949 kaj eldoniĝis en 1950 ĉe [la tiama] Heroldo de Esperanto, Nederlando, sub la titolo Kredu min, Sinjorino! Dua eldono aperis en 1974 per SAT, Britio. Kaj jen nun tria represo de tiu klasikaĵo: bela, honora volumo, bindita: 280 paĝoj en malmola kovrilo.

Ĝuinte antaŭ 25 jaroj la legadon de la unua eldono (pruntita el la urba biblioteko), kaj jarojn poste aĉetinte la duan, mi nun fine relegis la libron. Kun plezuro. Ĝi tenas la atenton. Jam tri eldonoj do. Kiom da ekzempleroj, entute kaj fakte? Nenie indiko pri tio.

La romano estas aŭtobiografia; sprite amuza kaj instrua; dividita en relative mallongaj ĉapitroj - kun rekordo por la 37a - kiujn distingas ĉekape ĉiufoje proverbo, aŭ niakultura aludaĵo: cito el La Espero aŭ iu librotitolo. Ĝi estas interesa rakonto pri (kaj de) kuiristo, eksponisto, vendisto, butikisto... en bona, trafa, simpla kaj ĝusta lingvaĵo. Plaĉe humura libro, malteda kaj informa, plena de utilaj parolturnoj, de proverbecaj kaj literaturaj frazoj, kiuj elvokas longan tradicion kaj valoran kulturriĉon.

Feliĉe la aŭtoro povis ĝustatempe fini ĝin (malkiel Ribillard). Lia libro povus esti - kompare kun la nuntempe furoraj studoj kaj esploroj pri merkatado - ia tiukampe pionira traktaĵo. Por nederlandlingvano ĝi neeviteble elvokas la majstran samteman novelon "Fromaĝo" de W. Elsschot. De tiu bedaŭrinde ne ekzistas traduko per kiu eblus serioza komparado. Pri kio parolas Cezaro? Pri ĉio vendebla: pri ovoj kaj bovoj, sed precipe pri kuiriloj: senakvaj marmitoj. Li ebligas al ni rigardon malantaŭ la kulisoj de la komercista scenejo, de la negoca teatro.

En la unua ĉapitro li klarigas la ekeston de sia romano kaj la diferencon inter eksponisto kaj bazarulo. Kaj jen ni jam estas en la bano. Tra la tuta verko ne mankas disdetaligo de vendista psikologio kaj de klienta konduto. Jen la historio de kolportista spertiĝo, jen priskribo de la sinteno kaj reagoj de aĉetontoj. Li divenas la guston de aĉetonto per ĉirkaŭrigardo en ties loĝejo, rapide deduktante el la vidaĵo taŭgajn vendargumentojn.

Mi kuris en la ĉambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. "Mi boŭnvenigas ven. Ĉi tiej estas bona-r esperantistoŭ, kiju faros paroŭladon. Mi studis la lengvon dum kva'dek jaroj. Sidiĝu enter ni "

Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉeestis deko da personoj sur seĝoj. Ili interparolis angle. Preskaŭ ĉiuj estis maljunaj. Ĉe unu flanko sur alte starigita benko sidis dek-du viroj.

"Kiuj ili estas?"

"Ele estas la juĝantoj. kijuŭj prizo'gas, ke neniju estas kontraŭ nia kara lengvoŭ"

Mi prezentis min.

"Via noŭmoŭ soŭnas itale. Ĉu vi paroŭlas itale?" Mi kapjesis. Miaj gepatroj estis ja itallingvaj svisoj el kantono Tiĉino. La viro komencis aĉe paroli itale. La juĝantaro ekstariĝis kaj diris angle per unu voĉo: "Parolu esperante!"

La parolanto stariĝis antaŭ ni kaj komencis:

"Ĉi tijun vesperon mi voŭlas paroŭli pri la stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli grandiĝas la urboŭ, des pli da stratoj estas. Laboristoj..."

La juĝantaro stariĝis kaj diris angle: "Ne estas permesite paroli pri politiko."

"Pa'doŭnu men... Viroj konstruas la stratojn. En la stratoj estas doŭmoj, le'nejoj, preĝejoj..."

La juĝantaro leviĝis kaj diris: "Ne estas permesite paroli pri religio:'

"Pa'doŭnu men... Estas doŭmoj, le'nejoj, sed ne preĝejoj..."

"Bonege," diris la juĝantaro.

"Kaj en la stratoj estas lumfostoj, kaj ĉijuvespere venas lante-"

La juĝantaro subite stariĝis kaj kun ŝokita mieno kriis angle: "Ve, fi - vi diraĉis neologismon! Lante ne estas permesita."

"Sed mi celis diri: ...venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn", defendis la parolanto.

La ĉeestantaro leviĝis kaj, fingromontrante al la juĝantaro, akuzis: "Vi faris nepa'doneblan pekon, vi diris neologismon."

Ĉiu juĝanto konsterniĝis, sidiĝis kaj longigis la kolon ĝis unu metro. Sen moviĝi de Ia benko ili fleksis la kolon kaj kaŝis la kapon sub la benkoj pro hontego.

La parolanto daŭrigis: "Nu ĉiju doŭmoŭ estas farita el... el... el CEMENT kaj el... el... BRIKS kaj la... la... la... e... Mi vidas, ke ĉejestas unu knaboŭ, kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doŭ kun la pe'mesoŭ de ĉiju mi daŭrigos angle."

La knabeto protestis: "Mi bone komprenas."

La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris: "Jes, vi pensas, ke vi bone komprenas, sed vi nej komprejnas pri la interna-r-ideo de nia kara lengvoŭ"

Sekvas: interkolportistaj rilatoj, bazaroj kaj industriaj foiroj, rilatoj kun helpantoj kaj publiko, vendotaktiko: stiloj, teknikoj kaj strategioj, spertigo de kunlaborantoj, taskodivido, sukcesa instruado kaj malpli sukcesa lernado, praktikaj problemoj, sakrado. Li rakontas pri afiŝado kaj reklamfolioj, pri logado kaj logiloj, pri rabatoj, kompensoj kaj rekompencoj, pri specimenoj, pri kurtaĝoj kaj gratifikoj, pri negocista ruzado, pri vendistaj oportunismo kaj ŝajnkomplezo, pri vendocelaj prezentadoj kaj paradoj, pri konkurenco, pri la rolo de belaj virinoj en reklamado kaj vendado, pri homkono kaj pri amaspsikologio, pri ĝenerala manko de juĝkapablo, pri laborantoj kaj parazitoj, pri antaŭjuĝoj, pri iniciatemo, pri revoj kaj ekeviĝoj, pri ekspluatado de propraj sortobatoj tiel ke eĉ ili iĝu profitigaj, kaj memkompreneble ankaŭ pri amo inter negoc-partneroj.

Iam kaj tiam la aŭtoro faras ne tre skrupulajn konsiderojn pri honesteco: falsado de atestiloj, fanfaronado, mensogaj troigoj, porvenda ruzado, ŝajnigo, bombasta reklamo, malhonesta aŭdaco, trukoj, eĉ misuzo de pseŭdaj horoskopoj kaj pseŭdotelepatio. Li tramas ne paginte kaj ne pagonte, moktrompas stultan virinon, ĝenas per altrudo de nenecesaj artikoloj, selas gapantojn per relative kosta sed senvalora varo. Tamen, malgraŭ komediado, mistifiko, trompo, subaĉeto, embuskumo, friponado, ŝaftondado, falĉado de viktimoj kaj ŝtelado, la libro alportas utilan elmontron de realaĵoj kaj ankaŭ porcion da sincereco, da neprofitemo, da idealisma entuziasmo, da zorgemo pri kunhomoj kaj da socikritiko. Finfine ĝi instruas al ni atentemon kontraŭ facila trompiĝo: post tralego oni promenas tra bazaro kun novaj okuloj kaj monujevitaj manoj. Krome, la verkinto faras al ni donacon de forta optimismo. Entute, lia libro ne estas sen (agrablaj) surprizoj. Ĝi tuŝas eĉ movadajn situaciojn. En paĝo 87 li efektive mokas la timantojn de neologismoj (vidu la fenestron).

Jen aŭtoro kiu havis ion por diri. Lia teksto ne estas artfajraĵo el belstilaj artifikoj. Lia sincera, honesta verkaĵo estas sen arogo, sen blufa-pufa literatureco; ĝi estas skribaĵo humila sed eldiriva. Jen granda merito.

Se la verko enhave portas kelkajn trajtojn de sia tempo, ĝi tamen ne iĝis eksmoda: parte ĝi memorigas nin pri pasintaĵoj, sed ĝi faras tion per ĉiam freŝa humuro. Ĝuste en tio sidas la sukceso de la varo kiun ŝovas al ni tiu verkisto, kiu tiel fervore vendadis kuirilojn - daŭre bonhumore kaj verŝajne samhumure.

Lia humuro kuŝas en situacioj, cirkonstancoj kaj temoj (kaj mi rigardis al la pojnhorloĝo kiun mi ne posedis, p. 40; Post jarcento mi atingis mian ĉambron, p. 40); lia sprito sidas en trafaj, amuzaj vortumoj (Vi ne povas eĉ vendi kojonojn al eŭnuko, p. 28); la valoro de lia rakonto elstaras per la vereco de la konstantoj kaj la valideco de la priskriboj (Mi komencis per neurĝa tono: "Do, finfine mi venis," kaj ridetis aplombe, p. 41; Post rutina vortskermo inter Margy kaj mi, Margy nevolonte cedas pri la te-tasa legado. Nature, estonteco de la sinjorino enhavas ĉion bonan, kaj tiom simple la vojo al la vendo estas pretigata, p. 49).

La kvalito de liaj blagoj estas ilia realeco: li ŝercas serioze. Jen ekzemplo el paĝo 44; temas pri art-fotografa pligrandiga servo: Ho jes, ni beligas la fotojn. Ni forviŝas la sulkojn, glatigas la vestojn, eĉ deprenas la ĉapon kaj anstataŭigas ĝin per laŭmoda ĉapelo. Iu virino volis, ke ni deprenu la ĉapaĉon de la kapo de ŝia mortinta edzo, sed kiam ni petis ŝin priskribi la harojn por povi artpentri ilin laŭnature, ŝi respondis, ke ni povos vidi la harojn kiam ni deprenos la ĉapon. Ne, ŝi ne ŝercis.

La 33a ĉapitro, "Plej bone ridas, kiu laste ridas", estas krestomatie kaj antologie konata (Baza Krestomatio, Trezoro) kaj la 37a, kvankam nur kvarvorta, estas tre kompleta kaj elokventa. Aliflanke, ekstertema historieto (p. 63-66), cele demonstri la vortŝutan fantazieman parolimpetecon de bazaruloj, iom longas.

Kaj jen ekzemplo de optimismo: "Nu?" ŝi diris, "Tia estas la vivo. Estas rava vivo, se oni ne perdas esperon. Se jes, oni povas ĵeti la ĉapelon de alta ponto, forgesinte depreni ĝin de la kapo... aŭ oni povas eĉ edziniĝi".

Cezaro Rossetti estas aŭtoro kiu scias diri multon, sen diri ĝin: li lerte aludas, sugestas (amo ne dependas de geedzeco, p. 95). Vere, li vorton en la poŝo ne serĉas: Eĉ por kuiri supon, akvo ne necesas. Li liveras al la leganto siajn vivospertojn. Li jam frue komprenis, kion ĉiu generacio devas denove malkovri (kaj eĉ plurfoje reforgesas en unu vivodaŭro): la vivo estas lukto. Tia la mondo prezentas ĝin al ni. Tia ni prezentas ĝin al ni mem, plej ofte. Sed ĉu ĝi estu tia? Ĉu ni plu faros ĝin tia, se ni komprenas ĝian mekanismon? Kial batali vanan batalon?

Sed eĉ li luktis, "inter lupoj kriis lupe", kvankam li sciis ke la batalo... Jen sur paĝo 82: Ĉiu leganta en la gazetoj, ke plej alta devo estas [krei merkaton kaj] vendi kaj vendi senĉese por tiel krei negocon kaj prosperon, kaj ĉiu el ni evitanta artikolojn en apudaj gazetkolonoj, kiuj proklamas ke la nepra vojo al la prospero estas per minimuma aĉeto kaj maksimuma ŝparo. Ĉu la homoj do ne vidas aŭ ne volas vidi la kontraŭdiron? Tiusence la enhavo de la libro estas ankoraŭ tute aktuala. Nun la demando estas: kien kondukos la merkatado, la informadiko, la nova (ekonomia) mondordo? Kian prosperon alportos la neinformanta troinformado de televid- kaj video-kulturo sen kultura bazo? Nu, la nuntempa insisto pri senpapera mondo (per komputoroj) provizore kondukas nur al pli da papero. La progreso kondukas al katastrofo, certigas ekologio. Kredu min, Sinjorino!

Jes, kredu min, sinjoroj. Sed kie, gesinjoroj, troviĝas la pravo? Kie troviĝu la vero? Tamen Cezaro vivis vere kaj sincere: li estis li mem, agis laŭ si mem. Li montris sin tia kia li estas: vendisto.

Li vendas ankaŭ Esperanton, li vendas lingvokulturon. Kiel ĉarmas la ĉapitrotitoloj: Kiu sin enjungis devas tiri. Ne gutas mielo el la ĉielo. Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. Sonĝo terurris, sonĝo forkuris. Sorto flatas, sorto batas. EI sub la tero aperas la vero. Ricevis bandito laŭ sia merito. Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'. Aliajn gvidas kaj mem ne vidas. Kaj tiaspecaj gemoj svarmas ankaŭ tra lia teksto.

Granda parolisto estas duba faristo. Tamen Cezaro estis escepto: li multe parolis, sed li ankaŭ agis.

Sur paĝo 278 presiĝis: dura faristo. Cu aliaj preseraroj makulas la libron? Ne multaj, kvankam ankaŭ kelkaj nekonsekvencaĵoj ne estis elsarkitaj.

Do entute apenaŭ io kritikinda. Nur tio: mi miris pri la kovrildesegno. Kaj iu vizitanto, vidante la libron sur mia tableto, rimarkigis: "Kiel malmoderna kovrilo!" Kial do tiu eksmodaĵo? Se tiu antikva kovrilbildo estas tiel grava ke oni reproduktas ĝin, mi ŝatus trovi noton pri ĝi. Cu ĝin desegnis Cezaro aŭ Reto? Ĝi iel kaj ial ripetas tiujn de la antaŭaj eldonoj, sed kial ĝi nur similas, ne samas? Ĉu "mistera logilo" responde al la enhavo de la libro? Mi kaŝis sinsekve ĝiajn duonojn, metante folion laŭ la akslinio. Kaj tiel ekkomprenis almenaŭ la bildon.

 

Reen al:

Kredu min, sinjorino! Cezaro Rossetti Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo