Legi ĝardene

recenzo de Julian Modest

István Nemere estas unu el la diskutataj nuntempaj esperanto-verkistoj . Pri liaj verkoj aperis kaj pozitivaj kaj negativaj recenzoj. Ekzemple en la ĉijara junia numero de Esperanto Adrian Hall el Aŭstralio serioze kritikas la romanon de Nemere Vi povas morti nur dufoje. La recenzinto direktas sian atenton ne nur al la enhavo de la romano, sed same al la stilo, emfazante, ke: ialoke, la stilo estas lemejane seka, senimaga kaj ebena.'

Kompreneble tio ĉi estas la opinio de Adrian Hall, sed verŝajne la legantoj scivolus konstati ĉu la pritakso estas objektiva aŭ subjektiva kaj la plej nova libro de István Nemere, Krokize de mia ĝardeno eble pravigus aŭ rebatus la asertojn de Hall.

La bela kaj profesie presita novelaro eldonita de LF-koop sendube vekus la atenton de la legantoj kaj ilian deziron tuj eklegi ĝin.

Laŭ PIV, krokizo estas: rapida desegno aŭ pentraĵo, en kiu oni celas kapti nur la esencan sirnilecon, kaj se la legantoj ne scias la signifon de tiu ĉi vorto, ili ne povus bone kompreni la novelojn en la libro. Sur la lasta paĝo, en la postparolo, ni legas, ke en siaj krokizoj Nemere kombinas la mezeŭropan guston por la mikronovelo, tipan de István Örkény (se citi unu nomon), kun la observoj el la propra hejma realo, kie simplaj agoj, objektoj, vortoj trovas novan dimension.

Laŭ mi tiu ĉi konstato estas nur parte vera kaj ĝi iom misgvidas la legantojn, ĉar tiu, kiu konas la mikronovelojn aŭ pli ĝuste la unuminutajn novelojn de Istvan Örkény bone scias, ke ili ege diferencas de la mikronoveloj de Nemere en Krokize de mia ĝardeno. La ĉefa trajto de la mikronoveloj de Örkény estas ilia grotesko kaj satireco. Tre gravas la neordinara, eĉ la fantazia situacio en la mikronoveloj de Örkény. La krokizoj de Nemere tamen havas alian karakteron. Nemere ne strebas ŝoki la legantojn per neordinaraj situacioj, Filozofiaj konstatoj aŭ groteskecaj aludoj. Li estas aŭtoro, kiu "promenas en sia ĝardeno" kaj skizas ordinarajn homojn, ĉiutagajn okazintaĵojn, konatajn pejzaĝojn kaj pere de ili vekas en la legantoj sentojn, meditojn pri la ĉiutaga kaj banala kaj alloga vivo.

La novelo, la rakonto kiel literatura ĝenro estas unu el la plej malfacilaj. En sia Enkonduko al literatura kritiko - dua eldono, 1983, Giorgio Silfer emfazas, ke: la historio estas la plej grava formo de la rakonta ĝenro. Laŭ mi eĉ en la mikronoveloj devas esti historio, intrigo, surprizo. En la rakontoj de Nemere tamen mankas historio, surprizo eĉ ago. La temoj estas konataj - la maljuniĝo en la rakontoj La subtegmentejo kaj Aŭgusto - la kokro en la rakontoj La fatala amanto kaj La surdmutulo - la kompato en la rakontoj Febro, Frumatena historio, La helpisto ktp.

Kelkaj rakontoj tamen agrable surprizas la legantojn kaj pro ili oni devas tralegi la libron. Unu el ili estas La sanktulo, kiu vere tenas la atenton kaj pruvas, ke Nemere estas bona rakontisto. En tiu ĉi rakonto logas nin la originala situacio kaj ĝia trafa literatura esprimo.

La atenta leganto rimarkus, ke Nemere ne bone regas nian lingvon kaj la libro bezonis redaktoron. Ekzemple la frazo el la novelo La ĝardeno sur paĝo 17 ne estas tre klara, kvankam de la kunteksto oni povas konjekti la penson de la aŭtoro: La somerpromeson de la naturo, ŝvebantan super tero kaj arboj; ktp.

Krokize de mia ĝardeno estas bona libro, kiun oni povas legi, ripozante en la ĝardeno aŭ veturante. Ĝi ne pretendas esti klasika verko, tamen ĝi enhavas meditojn, pensojn, konstatojn pri la vivo, kiuj por multaj legantoj estos interesaj.

 

Reen al:

Krokize de mia ĝardeno István Nemere Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo