ŜIA LASTA POŜTKARTO

ŜIA LASTA POŜTKARTO de Serĝo Elgo
eld. LF-koop - Svislando, 1988
recenzas Aleksander Korĵenkov

114 aug 1988

La ĝenro, kiun oni iom neglekte nomas "amuza" aŭ "amasa", apenaŭ eltenas la tradician literaturan kriteriaron, ellaboritan de la kritika scienco. Ĉu la akuzoj pri nekonsekvenco, senideeco, kohero-manko kaj kiĉo konvenas por analizi distraĵon verkitan ne por edifi, revelacii aŭ estetike ĝuigi, sed por amuzi kaj plenigi la burson? Tamen tiuj verkoj aperas kaj estas aprecataj. Aprecu ankaŭ ni, konsiderante la amuzan intencon, kaj la financan lasu flanke - ĉu tiel eblas tra la verda merkato?

Do (ridu oponanto) mi decidis legi Ŝian lastan poŝtkarton tute klasike. En trajna vagono, multhore veturanta al kaj revenanta el Komencanto-88 en Niĵnij Tagil. Vere - en la epoko de oficiala abstinenco, garnata de jam centfoje vidita postfenestra pitoresko bonega vagona okupo estas legi. Legi pri la humuraj kaj teruraj aventuroj de Bela Iza. Des pli, la enhavo, formo kaj lingvo de l’ romano harmonias kaj reciproke komplementas unu la alian.

Kial oni ne utiligu liberan horon por ridegi kune kun inspektoro Kramer pri la ironia prezento de la intima "tagalo" kun notoj lernejaj pri la kvalito de la sekspartneroj? Multajn distrus la naivaj ruzoj de la timida Marĉelo sukcese mistifikanta la seriozan policon, la priskribo de iu "tipa" lifto (ho, tiom konata)... Aliaj belaj epizodoj nerare plektitas en la primitivan kanvason de la verko.

Ĉiam mirigas, ke la fervoja esperanta literaturo - malkiel ties naciaj modeloj - ofte kontribuas a1 evoluigo kaj riĉigo de la literatura lingvo. Elgo sukcesas rivali al Valano kaj Lorjak, cetere, ne nur pro la artifikoj pri la -aŭ - la familiareco kaj lektiĝo pli gravas. Kiu malĝuus legi la hiper-piĉisman obparolon far F-ino Sommer koram la enketo. Natura aperas la ŝofora slango kiu efikas ne malpli sukcese ol la bazarula lingvo de Cezaro Rossetti.

Sed ni haltu. La trajno jam revenis, kaj la Poŝtkarto tralegitas. La kutima gigantomanio de la esperantaj eldonejoj etikedas "romano" eĉ 60-paĝan verketon. La 225-paĝa kreaĵo de Elgo pli rajte meritas la honoran titolon, almenaŭ en la tria signifo en la "Ilustralo" de Kamarado Waringhien. Do, romano... Sed tuj okulfrapas, ke la romanego komplete paŭsas la spritan parodion Sveda alumeto de Anton Ĉeĥov ( 1884), kun kiu la atenta leganto povis konatiĝi tra la numeroj 87-90 de LF. Identa intrigo, same ironia tono, la sama fino - viva "murdito", longe serĉita. Nur malpli artisma, pli vulgara kaj... dudekoble pli dika. Cetere, la aŭtoro de la Sveda alumeto foje diris: Kurteco estas frato de l' talento...

Ne. Mi foras de akuzoj pri tia plago (plagiato) - la ideoj ŝvebas en la aero. Sed kial oni ne elpafu la sagon alien? Periferiaj verkoj situas en ĉiu literaturo, kaj ili akcepteblas ja fone de la kernaj, kiuj konsistigas la ĉefan literaturan proceson. Sed niaj romanistoj produktas jare ne cent volumojn, eĉ se Isai Sumber en iu Oficiala Organo aklame markas la 27 originalajn romanojn, verkitajn en 1981-87, disde 50 verkitaj en la jaroj 1908-80. La lingvoevoluiga strebo (nobla kiel la Korano) kaj la deziro amuzi ne pravigas onin gravigi la jaman misekvilibron inter la por-amasaj kaj intelektaj verkoj - ja ni volas legi ne nur en trajno. Ne nur pri sonĝinterpretado, arkeologiaj anekdotoj, filmstelulino en amatora koruso, eĉ ne pri la bojado de l' pudelineto Tinja...

Sur la bretaro en mia ĉambro staras ankaŭ aliaj libroj. La amiko el Alasko sendis Vojaĝon al Kazohinio, en la urba librovendejo mi aĉetis La blindan birdon; ilin najbaras la dediega traduko de la Inĝenia hidalgo..., kiun la edzino venigis el Varsovio. Ili ne lasas min komplete despera post la poŝtkarte mizera spirito de Ŝia lasta poŝtkarto.

 

Reen al:

Ŝia lasta poŝtkarto Serĝo Elgo Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo