Meznokto ne-tro-pola

Krys Ungar MEZNOKTO METROPOLA
eldonis FEL Antverpeno 1991

recenzo de Henriette Beaupaul

- Ha, vi havas la poemaron de Krys Ungar por recenzi! Ankaŭ mi ĝin tralegis.

- Nu, kaj kiel...?

- En trajno, dum veturo norden.

- Ne, karulino, mi intencis: kiel ĝi plaĉis al vi?

- Belan anglismon vi uzas! Ĝuste, io nekonvinka por mi en tiu poldevena aŭtorino estas ŝia strebo al angleco. En la antaŭparolo (spicita per italismoj) de' Giorgi aludas pri ŝia malfacila infanaĝo. Punkto, fino. Tio ne sufiĉas, laŭ mi; por nei siajn radikojn.

- Eble ili embuskas en tiu titolo: metro pola, mi tro pola... Sed fine, se ŝi fartas pli komforte en angla kostumo, kial ne?

- Ĉu nacieco povas esti nur modo?

- Eble. Kutimoj kungluas popolon pli ol ideologio aŭ religio. Kvankam ekzistas interefiko. Ekzemple judoj estus asimilitaj de longe, se ili ne havus propran gastronomion, kiu gardis ilian diversecon tra la jarmiloj. Kaj tiujn manĝoregulojn fiksis la religio, ĝuste tiucele. Sed kio pri la libro?

- Mi ne komprenas. Kial paroli pri la Biblio, nun?

- Ne pri la Libro temas, sed pri la poemaro de Ungar! Mi ŝatus scii la opinion de virino pri verko de virino.

- Ho, ĉio en tiu libreto estas celita por plaĉi. Tuŝo de arkaismo (aŭ SAT-varianto ?) en la elekto de la vorto "meznokto" anstataŭ "noktomezo". Severa papero virte reciklita, sed kun koketa litertipo. La tuto impresas kiel vitrino de verstekniko, katalogo de ĉiuj eblaj metroj kaj skandoj, salato por ĉiuj gustoj.

- Ĉu nur tio?

- Ne, ne tute. Tuŝis min kelkaj personaj poemoj, aparte tiu dediĉita al pli olda amikino, Joyce.

- Salutkarto via frue venis: / nur eta frazo, preskaŭ senpersona, / kvazaŭ vi jam per ultrasent' divenis, / ke restas nur semajno pasiona / dum mi Kristnaskon festos. (...) (p. 62)

- Jes, ĝuste tiu. - Kaj la cetero?

- La cetero... malmulte. Ja brili ne signifas ori.

- Kio mankas, laŭ vi?

- Profundeco. Sincero anstataŭ sinmontro. Sento, ke la mondo estas senlime interesa, kaj ne reduktiĝas al ni mem. Tiom da aferoj restos por ĉiam nekonataj, neesploritaj, malgraŭ ilia netaksebla valoro... Kaj vera komprenemo, kompato al la homoj, anstataŭ vakua trouzo de hiperboloj pri libero, ribelo, amo.

- Ĉu Krys Ungar entute ne spertas tion, kun tiom da versoj pri Salvadoro, la Golfo-milito, kun reagoj kontraŭ novaj fariseoj?

- Abstraktan homaron facilas ami kaj... ĉion pri ĝi scii. Sed kion ni vere scias pri tiuj realoj? Sociribele bombardi fariseojn per vortoj... ili ja ne legos. Kaj belversi pri ekologio... ni ĉiuj loĝus ekster la grandurboj, se ni povus: unuavice la proletoj.

- Ĉu la feminisma krio de Antaŭ la Madono (p. 52) ne tuŝas vin?

- Tio laŭ mi ligiĝas al certa vivsinteno, tro nematura por homo en ŝia aĝo. Stelulino nepre devas havi princon idealan, vizaĝojn ridetantajn ĉirkaŭ si post akuŝo, se ne ŝi sentas sin trompita (Patrineco, p. 79, Akuŝoj, p. 12, k.a.) Ĉu ŝi vere opinias, ke la vivo devas esti tia? Aŭ ŝi estas tre naiva, aŭ temas nur pri la kutima retoriko por plaĉi al (ge)feministoj. Pli da simpla sincero mi sentas en la senpretenda Nataŝa, kie la naiva stilo plene kongruas kun la temo:

...
manon mian ne bezonas,
timojn de l' patrin' oponas,
provas ĉion plej kuraĝe,
frontas sorton plenvizaĝe
filineto mia kara.

(p. 23)
kaj en unu-du ampoemoj nepre ne en la kiĉa Stelitaj horoj (p. 19): se la povra Sapfo ĝin legus, probable ŝi taksus ĝin parodio!

Ankaŭ Subterfervoja incidento (p. ..) plaĉus al mi, malgraŭ la monstra titolo, se ĝin konsistigus nur la tri unuaj partoj. Ja la tristo seniluzia de la verso denove regis laŭregula ordo ekvilibre fermus la ciklon, lasante en la leganto emoci-vibron, kaj ion por pensi. Bedaŭrinde, la poetino ne kapablis bridi sian egocentrismon, kaj aldoniĝas du paĝoj da vakua galimatio...

- Sed Krys Ungar triumfis ĉe Belartaj Konkursoj, ĉe Internaciaj Floraj Ludoj...

- Ne ĉiuj Florludaj Majstroj egalvaloras, tio estu klara. Nia literaturo estas ankoraŭ tiom juna, ke foje sufiĉas versa facilo, bona teknika rego kaj certa kvanto da demagogio por esti aklamata poeto. Ĉe Ungar mankas profundo, kaj nur forma brilo lumas, sed ne varmigas.

- Vere, vi ŝajnas al mi tro severa. Kaj al alia virino!

- Eble vi pravas. Sed ĉesu diri stultaĵojn pri virinoj aŭ viroj. Poeto estas poeto: ne gravas sekso, temo aŭ stilo, gravas la rezulto, la artverko kiu restu por ĉiam, kiel rava konko marborde, inter algoj kaj rubo. Bunte okulfrapa aŭ ame malkovrenda, gravas ke ĝi estu unika kaj universala.

Sed ion mi trovas nepre laŭdinda ĉe Ungar: el la diversaj lecionoj de Kalocsay ŝi asimilis perfekte unu, la parnasisman prozodion. Ŝian poemaron oni povus konsili al diletantaj versuloj kiel manlibron: en la kampo de novparnasismo ĝi sendube utilus.

- Kaj se vi renkontus persone Krys Ungar, kion vi dirus al ŝi?

- Ke ŝi havas la metion en la mano, tempon kaj inteligenton: tial mi atendas plenfide la momenton kiam ŝi fariĝos vera poeto.

 

Reen al:

Meznokto metropola Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo