Vi povas tieli nur dufoje

Vi povas morti nur dufoje,
de István Nemere.
Eldonis HEA Budapeŝto 1989.

Recenzo de Julian Modest

En ĉiuj naciaj literaturoj ne mankas leĝeraj, nepretendemaj libroj: krimromanoj, detektivromanoj, sciencfikciaj romanoj ktp.

La juna esperanta literaturo same ne faras escepton. Lastatempe niaj eldonejoj aperigis plurajn similajn verkojn kaj certe de tempo al tempo, kiam la ĉiutaga vivo persekutas nin per siaj zorgoj kaj problemoj, estus bone trafoliumi tiajn romanojn kaj pormomente droni en alian mondon, kie ne mankas fortaj viroj, ĉarmaj virinoj, revolverpafoj...

Unu el niaj aŭtoroj, kiu jam delonge specialiĝis en tiu ĉi ĝenro, estas István Nemere. Lia plej nova romano Vi povas vivi nur dufoje, daŭrigo de la ŝtorma Vivi estas danĝere, estas bona modelo de tradicia krimromano.

La ĉefrolulo Daniel Dommel, kiu antaŭe nomiĝis Danny Skagen, kontraŭ signifa monsumo devas forrabi la eksministron pri Internaj Aferoj de Francio, Michel Caudry, kiu kandidatiĝis por esti deputito en la malgranda franca urbeto St. Paul.

Dommel havas du bonajn motivojn por forrabi la eksministron: unue li ricevos grandan monsumon de sinjorino Gerradi, kiu dungis Dommel tiucele, kaj due li venĝos siajn amikojn, kiuj pereis laŭ ordono de la tiama ministro pri Internaj Aferoj.

La ĉefrolulo Dommel estas lerta, saĝa, forta, sed kompreneble li ne povas sola plenumi la respondecan taskon kaj li dungas ankoraŭ tri personojn: Fred, Victor kaj Chris. Por la pli certa plenumo de sia plano Dommel varbas ankaŭ la junan kabared-dancistinon Patricia Tavaux, kiu kompreneble estas alloga, ĉarma kaj eĉ inteligenta. Ŝi estas la kaptilo en kiun devos fali sinjoro Caudry, kiu cetere estas iom naiva homo kaj havas nur etan malvirton, la inklinon kuri post rufharajn junulinojn. Sed la korpogardistoj de la estonta deputito estas pli ruzaj kaj ili sufiĉe komplikas la taskon de Daniel Dommel.

Sekvas pugnobatoj, revolveraj pafoj, teruraj noktaj aŭtopersekutoj, sangoverŝo kaj abundo da kadavroj. Do, nenio mankas el la komponantoj de la veraj krimromanoj, kaj por ke la historio estu iom pli sentimentala en ĝi aktive ekrolas la naiva kaj ĉasta (laŭdifine!) Diana, kiu malgraŭ sia juneco multe helpas al Daniel Dommel. Dommel kompreneble profunde ekamas ŝin kaj pasigas kun Diana pasian nokton neforgeseblan.

Nu, ĉio finiĝas tiamaniere kiel supozis la legantoj. Dommel sukcesas plenumi sian respondecan taskon, restas viva kaj ricevas la grandegan monsumon de sinjorino Gerradi. Vivantaj restas ankaŭ la fidelaj amikoj Fred, Victor kaj Diana, dum kompreneble la perfiduloj kaj monaviduloj Patricia Tavaux kaj Chris mortas.

Verŝajne la legantoj ŝatus ke la karakteroj de la roluloj estu pli bone priskribitaj kaj iliaj agoj pli motivitaj, ke la lingvo estu pli riĉa, pli nuancita, kaj la komparoj ne tiel kliŝaj, sed evidente tiaj estas la verkistaj ebloj de Nemere. Ĝenerale li ne ŝajnis havi ambicion verki seriozan prozon, sed nur amuzi la legantojn, kaj per tiu ĉi libro li bone plenumis sian taskon.

Malgraŭ kelkaj superfluaj paĝoj, kiel ekzemple la promenoj de Dommel tra Romo, dum kiuj la legantoj vidas Koloseon, Forumon ktp, kaj la promenoj en urbeto St. Paul, la romano estas leginda kaj mi rekomendas ĝin al tiuj, kiuj devas longe trajnveturi aŭ havos kelkajn enuajn horojn: legante la intrigon, ili pli rapide pasigos la tempon.

 

Reen al:

La romanoj pri Danny Skagen István Nemere Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo