Komenco esperiga kaj sukcesa

recenzo de Julian Modest

en revuo Literatura Foiro 178/aprilo 1999

Moskvaro, originalaj poemoj, eld. Impeto, Moskvo 1998

La poezio esprimas la plej delikatajn tremojn de la animo. Ĝi persekutas la rapidan kuron de la penso kaj esploras la kaprican ludon de la vortoj. La poezio estas magio kaj multaj el ni ne povas eskapi el ĝi. La poezio akompanas niajn tagojn kaj verŝajne, kiam ĝi estas apud ni, nia vivo aspektas pli kolora aŭ pli alloga. Jam mi komencas kredi, ke esperanto mem estas poezio. Ne ĉesas aperi esperanto-poemoj kaj ĉiam venas novaj kaj novaj poetoj. Estas malfacile diri kio igas ilin verki poemojn.

La nova libro "Moskvaro" enhavas la originalajn esperanto-poemojn de kvar moskvaj poetoj - Valentin Melnikov, Klara Ilutoviĉ, Solomon Vysokovskij kaj Oĉjo Dadaev. La libro tuj provokas plurajn meditojn, ĉar ĝi aperas en lando, kie antaŭ dek jaroj oni ne povis multe aŭdi pri esperanto. En la iama Sovetio preskaŭ ne aperis esperanto-libroj, revuoj kaj ne estis multaj esperantistoj, kiuj verkis originale. Tie lerni kaj uzi esperanton ne estis tre facile. La sovetiaj esperantistoj ne povis libere vojaĝi, ne povis ricevi eksterlandajn revuojn kaj preskaŭ ne havis informojn pri la esperanto-komunumo. Nun la situacio tie ankaŭ ne estas facila. La ekonomia krizo denove malhelpas la rusiajn esperantistojn, tamen ili havas la kuraĝon kaj forton ne nur verki en esperanto, sed ankaŭ eldoni librojn.

Jen "Moskvaro" montras talentulojn, kiuj bonege posedas la Internacian Lingvon kaj konas la regulojn de la esperanto-poezio.

Valentin Melnikov estas poeto, kiu strebas en esperanto esprimi siajn intimajn sentojn kaj animajn temojn. Liaj poemoj estas ligitaj ĉefe al rememoroj kaj travivaĵoj kun la amata virino. Por li la poezio estas agrabla okupo kaj Melnikov ne kaŝas, ke ĝi helpas lin "por fuĝi el la marĉo de banal'".

Melnikov bonege regas nian lingvon. Liaj esprimoj estas klaraj, la rimoj riĉaj kaj variaj, la ritmo senriproĉa, tamen en liaj poemoj mankas filozofia profundeco. Legante ilin oni havas la senton, ke la poeto restas sur la surfaco de la problemoj kaj li ne sukcesas atingi pli profundajn tavolojn de la penso kaj sentoj.

Klara Ilutoviĉ estas la poetino, kiu ŝajne plej forte impresas la legantojn. Ŝi trovis ne nur sian propran espimmanieron, sed ŝi serĉas respondon al demandoj, kiuj ĉiam okupos la homan konscion. Ilutoviĉ deziras penetri en la imagon de la arto kaj la poetino maltrankvile demandas:

"Kio estas pentrita sekreto?
Kial spiras la bilda mesag'?
Jen sen tiu ĉelipa falteto
Malaperas vivec' de l' vizaĝ'?"

Tre allogaj estas la poemoj de Ilutoviĉ, dediĉitaj al la sezonoj. Ili rememoras pri la lirikeco kaj tenero de Hilda Dresen, tamen en la poemoj de Ilutoviĉ ne estas imitado. La poetino per siaj propraj okuloj observas la naturon kaj malkovras karakterajn detalojn, kiuj kreas poezian atmosferon kaj humoron:

"La folioj turniĝas angore
En serena kaj friska ĉiel'.
La naturo sin vestis fervore
Per la luksa flavruĝa mantel'."

Solomon Vysokovskij estas poeto, kiu okupiĝas ĉefe pri religiaj problemoj, tamen li ne sukcesis trapasi la limon de versado al poezio. Li rakontas religiajn motivojn en versa formo. Pli rimarkindaj estas liaj duliniaj miniaturoj, en kiuj senteblas originala pensmaniero kaj inklino al humuro kaj satiro.

"Se estas vi - sen glavo,
Vi povos iĝi - sklavo.
Se vi ne havas celon,
Vi ne bezonas velon."

En siaj poemoj Oĉjo Dadaev esprimas la eternan strebon de la homo al libero. La poeto sentas sin katenita kaj li deziras ekflugi, liberiĝi de la ankroj, kiuj fiksas lin al la grundo. Dadaev sukcese, poezie esprimas sian fortan impeton al novaj nekonataj horizontoj.

"Supren al steloj - brilu la lumoj!
Venu, la ĝojo! Venu, liber'!"

La poeto sentas sin loĝanto de la mondo kaj ĝuste pro tio li deziras esti libera kaj sendependa. Malgraŭ ke liaj poemoj sonas iom patose, ili estas sinceraj kaj emocie esprimas la soifon de la homo al vojaĝoj, al novaj mondoj. Dadaev realisme montras la sentojn de la homo, kiu sufiĉe longe loĝis en fermita kaj diktature premita lando.

La poemaron kompilis Nikolaj Gudskov, serioza, kompetenta esperantisto, kiun mi havas la feliĉon persone koni. Laŭ mi, Gudskov faris pioniran laboron. Li ne nur elektis la poemojn kaj kompilis la libron, sed li verkis tre detalan postparolon. Kronologie Gudskov rakontis pri la literaturaj paŝoj de la moskvaj esperantistoj kaj menciis gravajn momentojn el la evoluo de la esperanta literaturo en Moskvo.

Mi ne povas konsenti kun li, ke en Moskvo jam aperis poezia skolo, ĉar la kvar elektitaj poetoj per siaj verkoj ankoraŭ ne prezentas ion sufiĉe novan kaj originalan en la esperanto-poezio. Tamen ni povas kredi, ke simila skolo iam aperus, ĉar la komenco estas esperiga kaj sukcesa.

 

Reen al:

Moskvaro Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo