MURDO EN ESPERANTUJO

MURDO EN ESPERANTUJO de Daniel Moirand
eld. FEL
- Antverpeno, 1987
recenzas Pascal Dubourg

La mildaj esperantistoj de vilaĝeto Rumshein kunvenas ĉe riĉa klubano, posedanto de impona farmbieno. Evidente ili (pra)celas lingvoperfektiĝon kaj informiĝon pri la plej freŝaj movadaj klaĉoj. Sed tiuj afablaj verdlingvanoj tiun tagon inaŭguras novan klubagadon: ili gaje intermortigas sin en la plej sensaciaj cirkonstancoj (aĥ, kiom ekscitige!): jen amuza okupo por loka klubo en tia vilaĝo agrabla el la vidpunklo de la kvieto, teda el la vidpunkto de la distroj. Ni krome renkontas lokan policleŭtenanton (jes bedaŭrinde ne plu eblas trankvile krimi sen enmiksiĝo de la polico) kiu, kiam tempon liberan li trovetas, leĝere plenumas sovaĝajn, memorindajn mensanalizojn de la envolvitoj, kio entute meritigus al li senpagan kurson ĉe la sukoza Ĝoja Karal. Hazarde la tiom mava policisto (sed terure seksaktiva: duonhoro ĉiun duan semajnon, por la sano) solvos la enigmon nur ĉe la fino kvankam ne sole la legantoj sed ankaŭ la aliaj rolantoj jam delonge ĉion komprenis. Aldone li varbiĝos al la esperanta popolo ĉar tio povas esti pli pasia tempopasigilo ol televidspektado. Certe oni plaĉe vagadas en la distraj aventuroj de niaj averaĝaj ekskrokodiloj kiuj tiom lerte pretigas frandindajn fragojn kun bordoza vino kaj kirlita kremo. Jam vaste konata estis la varma ŝato de la universitatuloj por la krimromanoj (Daniel Moirand estas esperanto-profesoro en la universitato Aix-en-Provence), sed nun malkovriĝas ilia rivelinda emo al nigra verkado. Laste ĉiu klubestro memoru la motomesaĝon de la verko: ĉiam jus murditan esperantiston oni tuj anstataŭigu per nove varbito.

 

Reen al:

Murdo en Esperantujo Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo