Najbaroj kaj boroj

recenzas Catherine Samain
en Literatura Foiro 136 / aprilo 1992

Najbaroj kaj boroj de Stefan MacGill, eld. HEA kaj Edistudio, Budapest 1989

Antitezo estas “stilfiguro per kiu oni kontraŭmetas du malajn ideojn por plireliefigi ilin” (PIV). Kompreneble ju pli la esprimoj estas similaj, laŭ ritmo kaj sonoj, des pli efike sentiĝas la malsimileco laŭ signifoj kaj des pli trafa estas la antitezo. Sur tiu stilfiguro baziĝas la teatraĵo de MacGill, kiu talente kaj humure ĵongladas per vortoj por emfazi la abismon inter du Najbaroj kun malsamaj (se diri la minimumon) karakteroj.

Ambaŭ staras en sia kuirejo kaj monologas paralele kaj antiteze:

– Jes, ja estas loko por ĉio, kaj ĉio en ĝusta loko!

– Ho, ne restas loko por io. Ĉio en katastrofo!

aŭ:

– Mia najbaro, kiel li ĝojos revidi min.

– Ho, najbaro, kiel mi ĝojos likvidi vin.

– Mi petos de li radion!

– Mi ĵetos delire ĉion!

Tia lingva ĵonglado plu funkcias sukcese dum la tuta teatraĵo, interrompata nur de rektaj disputoj inter la du najbaroj. Foje la vortaj piruetoj iĝas vere akrobataj: ekzemple ekaperas subite (pro bezono de la ludo) vortoj, kiuj sonas mislokitaj (prurigo, fortikula, aŭreolo, maleolo...) aŭ la kutima vortordo estas strange tordita (Mi ovojn – du – poĉos diligente). Sed ĉio ĉi nur akcentas la komikan efikon, kaj la impreson, ke la lingvo estas traktata ne kiel komunikilo sed kiel ludmaterialo. La temo fakte estas nur preteksto, je la servo de la ĵonglado, kaj ne inverse. Pro tio la roluloj aspektas stereotipaj, ne veraj: ne gravas kion ili diras (dum la plejparto de la ludo ili parolas al si mem) gravas nur, ke iliaj diroj ĵongladas inter si, por la plezuro de la leganto.