NIGRA MAGIO

NIGRA MAGIO de Deck Dorval kaj Christian Declerck
eld. FEL - Antverpeno, 1988
recenzas Henriette Beaupaul

125 jun 1990

Laŭ sia kutima linio, Flandra Esperanto-Ligo proponas ankoraŭfoje belaspektan volumon, presitan sur bona papero kun kono pri la reguloj kaj devoj de ortodokse iteknika libro-arkitekturo.

Jen io laŭdinda. Ni ekzamenu do la aliajn apartaĵojn de tiu ĉi originala krimromano, verkita de Deck Dorval kaj reverkita de Chris Declerck, la zorganto - se mi bone komprenis - de la eldonserio Stafeto.

Legantoj certe memoras ke antaŭ multaj jaroj, nome en 1983, Deck Dorval "debutigis" en sia romano Jahto veturas for... kaj veturigas la morton inspektoron Kant, lertan, ageman, devoaman rolulon: la perfekta heroo de tiuspeca kliŝeco. Post kelkaj jaroj, en Kazinski venas tro malfrue, Kant ree prezentiĝas al siaj admirantoj, kun taŭga rangaltiĝo: ĉefinspektoro. Eble pro tiu ĉi promocio, eble por substreki la maturiĝon de la protagonisto, al la aŭtoroj ŝajnis oportune farĉi la romanon per amaso da egologismoj, en la (erara) konvinko, ke tia lingvaĵo altigos la nivelon de romano, platigita de plej banala intrigo.

Supozeble, la pia intenco ne trafis sian celon, ĉar la postan jaron Kant revenas al sia publiko en... "antaŭmilita" versio, nome kiel tute juna detektivo, kaj (konsekvence?) la lingvo revenas al pli-malpli "normala" esperanto: ĉi foje la senutilaj novaĵoj aperas almenaŭ malpli dense (kvankam enestas la romanon multe pli da ili ol indikite en la glosaro). Misteroj de la serioj! Temas ja pri la nun konsiderata libro, Nigra magio, jes la tria laŭ vico, sed en realo la unua de pormomente kvaropa serio.

En la nuna etapo de sia detektiva vivo la estonta inspektoro, eĉ ĉefinspektoro, Kant, estas simpatia junulo, ne terure brila kaj multe pli fervora en sana admiro al ĉarmaj knabinoj ol en sia polica devo. Ne juĝu lin tro severe, tamen: eble la konturigo de lia ankoraŭ naiva figuro kaj de lia freŝa amo estas la plej sukcesa parto de la romano, kvankam evidente la aŭtoroj volis prefere enfokusigi la supernormajn kapablojn de "klarvidantino", pri kiu ĝis la fino oni ne devas scii, ĉu temas pri lerta trompistino aŭ pri escepte dotita bonfarulino.

La intrigo fluas glate kaj plate, neverŝajnaĵoj estas preskaŭ devigaj en ĉi tiu "fervojstila" ĝenro, do ili ne tro ĝenas. Entute, malstreĉiga intrigo, kiun mi legis pli volonte ol la antaŭan "Kazinski", ankaŭ, kiel mi jam aludis, pro la pli taŭga lingvaĵo. Nu, estas interesa tiu ĉi kunlaboro, laŭ kiu unu el la aŭtoroj, s-ro Dorval, verkas la romanon kaj la dua, s-ro Declerck, komplete reverkas ĝin laŭ sia propra lingva sentemo, stilo kaj decido. Modela ekzemplo de modesteco far Deck Dorval! Bedaŭrinde, mi forte dubas ĉu lingva eksperimentado povas taŭgi, kaj do utili, en cetere tute konvenciaj krimromanoj: la intrigo estas farita por luli la cerbon, kaj abruptaj skuoj pro lingvaj strangaĵoj nur ĝenas. Por iom parafrazi la Biblion, ni diru ke ne nur estas tempo, sed ankaŭ estas loko por diversaj, eĉ kontraŭstaraj agoj: miksi la lokojn estas eraro.

Ankaŭ en Nigra magio do estas kelkaj malglataĵoj: ekzemple, jam en la rolula prezento, oni legas ke Berta estas "juna servistino ĉe la Kramers". Tiu ĉi maniero indiki familion estas nacilingva kalkeo ne uzinda en esperanto, tiom pli ke la nomo, ĉi tie, ne permesas kompreni aludon al pluralo. Aliloke, la reverkinto puŝis la deziron esti originala al netaŭgaj formoj, ĉu stilaj: Kant firme decidintis... (kial ne simple "decidis"?) Li deziris sukcesi kaj li sukcesus. (p. 43), ĉu leksikaj: malfrua muŝo, kiu diligente purigis la kapon kaj la pterojn... (p. 19) Temis evidente pri tre klera muŝo, kiu ne povis toleri la vulgaran nomon de "flugiloj" por siaj estimindaj pteroj!

Ŝajnas evidente ke s-ro Declerck deziras levi la nivelon de la libroserio de FEL pli alten, ol ĝi nun estas. Justa kaj aprobinda emo, sed por tion atingi oni devas agi surbaze de pli klara kulturpolitiko. Tiom longe kiom la titoloj en la libroserio estos similaj al la nunaj, liaj klopodoj restos nur nobla aspiro. Estas fakte dolore vidi la tradician simbolon de Stafeto uzata por serio, kie la nura titolo inda je la antaŭa famo estas la numero 4, Beletro, sed ne el katedro (pli frue, Eseoj I) de Waringhien.

 

Reen al:

Nigra magio Deck Dorval Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo