...kaj la sekva, bonvolu...

recenzo de Sabine Trenner

Promeso en obskuro, de Manuel de Seabra, eld IEM, Vieno 1997

Ĉu la plej malnova profesio de la homaro jam havas sian meritan lokon en Esperantujo, pardonu, en la esperanto-literaturo?

Seabra per sia rakontaro Promeso en obskuro metas spegulon antaŭ la socian vizaĝon, por vidigi tiujn, kiuj ofte restas en la ombra flanko de la socia vivo. Jen ni konatiĝas kun putino, kiu antaŭe laboris kiel licea profesoro, sed pro maldungiĝo devas vivteni sin vendante sian korpon; jen la ino, kiu baldaŭ edziniĝos, sed ĝis tiam ankoraŭ pagigas eĉ sian amikon, ĉar negoco estas negoco; aŭ konatiĝu kun la plej stranga popolo de la mondo, kiu oferis siajn virinojn je la prezo de paco. Patrino, fiera pri la kapablo de la filino bonege konstrui sian vivon, ricevas voĉon, same kiel jen aŭdiĝas la helpokrioj kaj senesperaj ploroj de knabinoj, forlogataj de siaj hejmoj per dolĉaĵoj aŭ senvaloraj donacetoj.

Ĉu malmorala aŭ erotika libro? Ne. Ĉu inverse - morala? Eble, verŝajne, jes. Seabra tre bone scias stiri tiun spegulon kaj atentigi ankaŭ pri la alia flanko de la afero. Same kiel al negoco, al prostitueco apartenas almenaŭ du partneroj. Kiuj aliflanke prezentiĝas? Nu, venu observi perversulon, kiu bone pagas; aŭ iru kun la "moralistoj", kiuj senkacigas travestiiton; hastu kun la voluptuloj, kiuj rapidegas al la "freŝe alvenintaj" meretricoj, por enviciĝi ...kvazaŭ oni irus aĉeti sukeron ...Oni aĉetas, pagas, kaj la sekva, bonvolu...

Li disŝiras la maskon de hipokrita socia moralo per simplaj (nepre ne banalaj!), foje simbolaj skizoj. Neniam orgojle rigardante, per tre mallongaj, trafaj eroj li priskribas la karakterojn de la rolantoj. Li prunteprenas foje ties okulojn por ŝanĝi la perspektivon, donas al la neaŭdeblaj vortojn, elbuŝigas tabuajn temojn.

La 23 historietoj per si mem reflektas la problemojn de la "obskura" mondo, en kiu ili ludas, pliheligas la cirkonstancojn. Per klara esprimmaniero, al kiu aldoniĝis bukedo da prunteprenitaj slangvortoj el aliaj lingvoj, la aŭtoro kreas interesan aliron al kompreno pri la homoj el la tuta mondo, kun kiuj oni renkontiĝas en la rakontaro.

Manuel de Seabra ne moraladmone prijuĝas agojn kaj motivojn. Tion li lasas - pro tio dankon - al la legantaro.

 

Reen al:

Promeso en obskuro Manuel de Seabra Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo