La vivo pulsas

recenzo de Julian Modest

Pulsas la viv’,

de Lucija Borčić, eld. IKS,

Zagreb 2001

Pulsas la viv' enhavas poemojn verkitajn inter 1977 kaj 2001. Ĝi estas la unua libro de Lucija Borčić, kiun mi tralegis, kaj mi restis agrable surprizita, ĉar jam de la unuaj paĝoj mi ĝuis verkojn de talenta kaj emocia poetino. Kiel Borčić mem emfazas en la poemo Miaj pensoj simplaj ŝiaj versoj, pensoj kaj stilo estas klaraj kaj kompreneblaj. La poetino ne deziras tordi la vortojn, evitas kompliki la frazojn kaj al ili ne konvenaĵojn alfliki.

Borčić havas klaran komprenon pri poezio. Ŝi verkas poemojn ĉar kredas, ke poezio estas: io inter beno / kaj kuntreno: / supren, alten, / nuben, kanten, / kun leĝero / de sincero, / en intimo / kun senlimo (el Poezio).

Tiel simple ŝi esprimas la ĉefajn celojn de la poezio. La poezio ĉiam devas esti beno kaj levi la legantojn alten. Borčić montras kaj sekvas tion en siaj harmoniaj poemoj. Ŝi ne versas pri la malhelaj flankoj de la vivo, sed pri la vivmomentoj, kiuj portas ĝojon, trankvilon kaj kontenton, ke ni vivas, kreas kaj ĝuas la belecon kaj la miraklon de la mondo.

En siaj poemoj Borčić ofte turnas rigardon malantaŭen al sia sennuba infaneco, al la vilaĝo, kie ŝi naskiĝis, al la gepatra domo, al la gepatroj kaj geavoj. Ĉi tiuj versaĵoj estas tre homaj kaj emociaj. La poetino per kelkaj detaloj aŭ bildoj pentras la atmosferon kaj la ĉarmon de la pasintaj jaroj, de la senzorga infaneco, kiu forflugis kiel birdo. Tre mallonga sed tre impresa estas la poemo La avina domŝlosilo: En mia vilaĝo / oni ne kutimis / ŝlosi la pordojn.

Per ĉi tiu poemo Borčić delikate kontraŭstaras al 1a disigo de la homoj. La pordoj, la homaj koroj, devas esti malŝlositaj por ke la homoj ĉiam trovu vojon unu al aliaj, vivu kune, helpu unu al aliaj, ĉar la ŝlositaj pordoj malproksimigas la homojn.

Nostalgie la poetino rememoras sian naskiĝvilaĝon. Tie floris migdalarboj kaj somere maturiĝis la vinberoj. Iam ĝi estis plena je infanoj, sed nun ĝi senhomas. Pasis la belegaj jaroj de la infaneco kaj la poetino ĉagrene observas la silentan vilaĝon.

Dum la infaneco de la poetino ne estis radio kaj televido, mencias Lucija Borčić en Durn mia infaneco, sed tiam ŝi estis feliĉa. Ĉe petrollampo aŭ vakskandelo ŝi manipulis matematikajn operaciojn. Tiam ŝi estis kontenta kaj libera. Per ĉi tiu poemo ŝi kontraŭstaras al la nuna streĉa vivo, en kiu regas komputiloj, poŝtelefonoj kaj tiel ĝi lacigas, nervozigas la homojn.

La poetino dediĉis plurajn versaĵojn al la beleco de la naturo. Majstre ŝi pentras allogajn kroatajn pejzaĝojn: la maron, la golfon, sed ŝiaj poemoj ne estas nur poeziaj bildoj, en ili mi sentas filozofiajn aludojn. Borčić meditas pri eternaj vivproblemoj. Ekzemple en Klamo la tuta naturo silentas, estas somermeza senventa vespero kaj klama senmovo, tamen marprofunde la fiŝoj ludas kaj tio montras, ke eĉ dum senmovo la vivo pulsas.

Borčić dediĉis poemojn al Lingvo Internacia kaj al esperantistoj. Tre bela estas Tibor-monde al la elstara Tibor Sekelj, en kiu la poetino amike esprimas la interesan vivon de nia fama mondvojaĝanto.

Vere mi ĝojas, ke mi havis eblecon enrigardi en la poezian mondon de Lucija Borčić, tio estas mondo riĉiginta min per emociaj, korprofundaj poemoj kaj ankoraŭfoje montris al mi, ke la vivo pulsas kaj surprizas nin per sia mirinda beleco, kiun en ĉiutaga rapideco ni ne ĉiam rirnarkas.

 

 

Reen al:

Pulsas la viv’ Lucija Borčić Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo