272, decembro 2014

Ne nur ŝercaj...

recenzo de Valentin Melnikov

Vladimír Váňa: Rakontoj ne nur ŝercaj, eld. Kava-Pech, Dobřichovice 2002

Vladimír Váňa (1932-2000) estis delonge konata kiel tradukisto de ĉeĥa beletro, i.a. de la plej fama klasikaĵo – Aventuroj de brava soldato Ŝvejk, delonge multloke senpage elŝutebla kiel pdf, sed eldonita surpapere nur en 2004, de Kava-Pech, kiel n-ro 38 en la fama serio “Oriento-Okcidento” kaj daŭre sur la merkato.

Liaj originalaj rakontoj estas malpli konataj. Du el ili estis premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA en 1961, unu el tiuj – Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo aperis en Paŝoj al plena posedo kaj legeblas en la reto*. Aliajn rakontojn de Váňa la publiko ne konis. Plejparton de ili jam post lia morto trovis lia filino, kaj en 2002 KAVA-PECH eldonis la libreton Rakontoj ne nur ŝercaj.

En la libro estas dudek kelkpaĝaj rakontoj (unu el tiuj estas en formo de radio-teatraĵeto). Ĉiun oni povas legi tuj komplete, ne necesas poste memori detalojn por daŭrigo, kiel ĉe romanoj. Ĉiu rakonto estas ilustrita per desegnaĵo de – vi eble jam konjektis – Pavel Rak, en ties tuj rekonebla stilo, tute konvena ĉi-libre.

Efektive, la rakontoj estas ne nur ŝercaj. Jen en Ili ne volas pacon estas amara ironio pri indianoj, kiuj cedis al forto de blankuloj, sed ne humiliĝis. Jen du kvazaŭ popolaj legendoj pri bravaj militistoj de pasintaj jarcentoj... iom tro naive por nuna leganto. Pluraj humuraĵoj konvenus por tiucelaj revuoj de la 1960-aj jaroj (ĉiu socialisma lando havis tian: rusa Krokodil, pola Szpilki, germana Eulenspiegel k.m.a.), kun tiame popularaj temoj kaj sen pretendo pri literatura nivelo. Nefermita letero al tiam fama pola humuristino Stefania Grodzieńska (la familinomo estas tute kripligita... nu, ŝi certe ne legis tiun leteron)... Pluraj rakontoj estas gaje absurdaj, kiel ekzemple Komplikita parencaro: la vidva patro kaj ties filo samtempe edziĝas al fratinoj kaj post kelka tempo interŝanĝas la edzinojn... Kelkloke estas tamen tro da absurdo, kaj rezulte malpli da spriteco... Sed taŭgas por iom distriĝi.

Ve, ie-tie la spriteco eĉ tute perdiĝas, cedante lokon al mallerta plumpa politikumado. Malgaja fabelo kaj Kiel grava estas la plano enhavas fakte nenion krom malamo al socialismo kaj speciale al Sovetunio. Nu jes, socialismo havis plurajn mankojn, kaj multaj imagis sin tre kuraĝaj, ridante pri ili kaj revante pri luksa vivo okcidente. Sed poste oni ricevis eblecon kompari. Negativaj trajtoj de socialismo estis ridindaj, sed tiuj de kapitalismo – rekte vivdanĝeraj. Kaj la lasta frazo de la rakonto: Kaj ĉi tie la malgaja fabelo finiĝas. Ĝian veran, espereble pli gajan finon verkos mem la vivo. – iĝas tute amara. La aŭtoro eble eĉ ne atendis, kiom terura kaj senesperiga reale estos tiu supozite gaja fino...

Strange kaj bedaŭrinde, sed ial la libro komenciĝas de la plej malsukcesaj pecoj. Sed ne forĵetu ĝin post dudeko da paĝoj, legu plu.

Mi diru, proksimume duono el la rakontoj estas vere legindaj. Kelkaj eĉ brilaj, tiu menciita pri kristnaska leporo memorigas verkojn de la angla klasikulo Jerome. Kelkaj konsiloj kiel facile kaj rapide fariĝi verkisto kaj Kiel mi eniris Parnason – la temo estas jam multfoje traktita de diversaj aŭtoroj sed ŝajnas neelĉerpebla, ĉar tro multas dezirantoj fariĝi famaj verkistoj... La aŭtoro, ekzemple, tre populare klarigas, kio estas metaforo, kaj aldonas: Metaforon aŭ mallongigitan komparon ni konas jam de nia infanaĝo, kiam ni komparis – per kreto sur pordoj kaj muroj – niajn samaĝulojn al diversaj animaloj... (p. 50)

Pluraj homoj volas famiĝi ankaŭ kiel pentristoj, tio eĉ pli facilas (poeto devas minimume scipovi legi-skribi, sed avangarda pentristo tute ne bezonas scipovi pentri!), kaj diversaj “ankaŭkritikistoj” nepre trovos en la bildo profundan sencon, kiun la aŭtoro mem neniel supozis – tiun temon traktas Maljuna koro. La fino ĉi-kaze, tamen, rezultiĝas tute neatendita, tragika kaj komika samtempe.

Alian malvirton de multaj homoj (mi ne diru, kiun...) ridige kaj instrue traktas Kisteho (ne serĉu tiun vorton en vortaroj!).

La metamorfozo kaj La milita danco rakontas pri klopodoj de instruisto trovi interkomprenon kun lernejanoj, obseditaj de “romantiko” pri vakeroj kaj indianoj... fine li eĉ sukcesas, spite ĉiujn normojn de pedagogio.

Mi ĉiam atentas freŝajn esprimojn kaj vortkunmetojn – Esperanto ja donas senlimajn eblojn por tio. Ĉi-foje jen: “(ŝi neniam) brunsenvalorigis manĝaĵon” (p. 46), “displaĉaj klopodoj” (t.e. la klopodoj plaĉi al vasta publiko, p. 46, 65), “(liaj okuloj) bovrigardis” (p. 65), “leporo starsidis” (p. 87).

Du rakontoj ne estas tradukeblaj alilingven pro uzitaj vortludoj. Tamen ĉeestas ankaŭ lingvaj misaĵoj kiel “kromordinara” (=eksterordinara), “trenbesto” (supozeble jung-besto), ankaŭ diversloke gramatikaj fuŝoj naci-influitaj.

Tiel aŭ aliel, post Lorjak, Raymond Schwartz, Sándor Szathmári, Ferenc Szilágyi, sian lokon en Esperanta rakont-arto okupis ankaŭ Vladimír Váňa.


* http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/mortigadis_leporon.html

Valentin Melnikov

 

 

Reen al:

Rakontoj ne nur ŝercaj Vladimír Váňa Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo