Poezio adresita al ĉiu el ni

recenzo de Venelin Mitev

en Literatura Foiro 174/aŭgusto 1998

El mia sonoraj soloj, de Miguel Fernández, eld. IEM,Vieno, 1996.

"El miaj sonoraj soloj" de Miguel Fernández gajnis la premion La Verko de la Jaro.

Jen libro, kiun mi de longe revis tralegi - mirinda libro, profesie verkita de nialingva poeto, kiu samvaloras kun la plej elstaraj nuntempaj verkoj nacilingvaj. Per sia poemaro "El miaj sonoraj soloj" Miguel Fernandez brile pruvas, ke por li esperanto ne estas hobio, sed lingvo kapabla esprimi eĉ la plej komplikajn intimajn sentojn de poeto ĉe la sojlo de la 21a jarcento.

Fernandez distribuas siajn poemojn en "amajn", "opajn" kaj "omaĝajn", sed la tri cikloj kunvivadas en harmonio, ĉiuj estas tre interesaj kaj laŭenhave, kaj laŭforme. Mi tamen preferus la aman parton, ĉar ĝi plej fidelas al la verkista universo. Legante ĝin kaj relegante la poemojn el "La profil' de miaj spuroj", lia ciklo en "Ibere libere", mi konvinkiĝas, ke Fernandez apartenas al la nombro de la poetoj, kiuj antaŭ ol krei siajn verkojn, jam travivis ilin. Lia poezio estas tuteca, monolita. Li atente apartigas la gravan, la signifoplenan, la daŭran disde la ĉiutaga, momenta evento, kiu lin impresis. Kiel bona majstro, li sindone disigas la grenon disde la pajlo, selektas nur la grandajn grajnojn kaj neniam manifestas krean malavaron kaj nenecesan vortabundon. Kiel granda poeto li respektegas la forton de la poezia parolo, gardas ĝian sanktan flamon.

Vera andaluzo, Fernandez, simile al siaj samregionanoj Lorca, Machado, Becquer ka, plej ofte forte kaj pasie prikantas la vivon kaj la ĝuon vivi. Liaj tipaj temoj estas la amo, la akvo kaj la maro, sonoj kaj muziko. En nia sufoka asfalta epoko tiu ĉi poezio svarmas de muziko kaj kunportas odoron de pluvoj kaj ventoj, de tigiĝinta tritiko kaj de meliloto, de humida humo kaj kampara vastaĵo. La bildoj, kiujn pentras Fernández, estas kvazaŭ lavitaj de printempa pluvo, estas plenaj je vivo kaj junula libereco. La ĉiam rapidanta, laca, nervema nuntempa loĝanto de l' urbo trovos en liaj versoj la jam forgesitan ĝojon pri pura, trankvila kontakto kun la naturo, la senton pri montara freŝeco, la verdan koloron de la vivo, rememorojn pri la pasinteco, al kiu ni ŝuldas la hodiaŬan tagon. Sed denove kiel vera andaluzo, Fernandez foje angoras, kaj tie li ankaŭ tre proksimas al Lorca, al lia t.n. "pena negra" (nigra tristo), kiu havas "nenion komunan kun la melankolio nek kun la nostalgio, nek kun la aflikto aŭ doloro de la animo, ĉar temas pri sento pli ĉiela ol tera: tristo andaluza, kiu estas lukto de amoplena inteligento kontraŭ la nekomprenebla mistero ĝin ĉirkaŭanta".

Do, Fernandez ne estas nur am-poeto. Li vivas kun la maltrankviloj kaj la ĝojoj de nia jarcento, akre reagas al la grandaj eventoj en la mondo kaj pasie defendas ĉion kontribuantan al pli digna homa vivo. Tial lia poezio montras la aŭtoran sintenon pri sociaj temoj. Jen alvoko kontraŭ ranca poezio kaj pledo por renovigo, jen admiro kaj danko al mortintoj pro revolucia idealo, jen krio kontraŭ la falso de la burĝa socio... Liaj temoj estas impresaj, konkretaj, klaraj. Sed li ĉiam kapablas malkovri en ili romantikan potencialon, kiu donas flugimpeton al la pensoj kaj puŝas al konstanta antaŭenmovo, al ŝanĝado de la socia realeco.

Ofte poetoj kun dubinda famo serĉas grandiozajn temojn, por kaŝi per la grandiozeco de la evento aŭ de la konkreta historia persono sian poezikrean senpovecon. Fernandez iras la inversan vojon. Tre ofte en la ordinaraj, en la plej ordinaraj okazintaĵoj, en la ĉiutaga vivolukto, en la ĉiutaga ekzistado li scipovas vidi la grandan kaj elmontras ĝin kiel grandan en siaj versaĵoj mem. La signifon de la arto li vidas en la servado al la vivo, sed ne en la fuĝo el ĝi, kaj pro tio en liaj verkoj la vivo tiel nature transpasas en poezion, kaj la poezio - en vivon, same kiel li fandas sian personecon kun la sorto de aliaj personoj - herooj de la historio, amikoj, samideanoj. Tiasence tute pravas Hektor Alos i Font (en LF 171), ke "Fernandez ne estas poeto de l' mi, sed de l' ni". Verkoj kiel ekzemple "Konĉerto por la Unua de Majo", dediĉita al la Internaciaj Brigadoj, ĉi tion konfirmas.

Ne multaj estas poetoj kaj beletristoj, verkintoj en esperanto, kiuj povus diri: "Mia poezio - tio estas mia vivo!" Sed li povus ĝin diri, kaj simila rekono elĉerpus la veron pri lia verkaro, naskita de la vivo, ligita kun ĝi kaj kondiĉita de ĝiaj bezonoj.

Temoj, ritmoj, rimoj, liberaj versoj - ĉio en la poezio de Fernandez portas la senton pri arta modereco. En liaj verkoj estas nenio hazarda, senenhava, servanta nur kiel poezia farĉo rilate la rimon aŭ la verspiedoj, kio, bedaŭrinde, estas ne malofta aperaĵo en la nuntempa esperanto-poezio. La bildo, la komparo, la metaforo en la poezio de Fernandez ne povas esti facile anstataŭigitaj per aliaj. Ili simple kunkreskis, vivas sian propran poezian vivon.

 

Reen al:

El miaj sonoraj soloj Miguel Fernández Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo