Literatura Foiro

  Clelia Conterno Guglielminetti

Ho, tomboj de l’ prapatroj

Iltis, 2015

Jen romano verkita antaŭ kvindeko da jaroj, de aŭtorino kiu mortis antaŭ trideko. Sed la eventoj rakontas pri unu, du, eĉ tri generacioj antaŭaj, kiam la itala “renaskiĝo” al la rango de plenteritoria potenco en Eŭropo estis ankoraŭ skribota en la analoj de la historio, kiam la liberdefendanto (kaj diverskontinente batalinta aventurulo) Giuseppe Garibaldi plenigis ne jam la lernejajn tekstojn, sed la revojn de la edzoserĉaj knabinoj, kaj vekis la suspektojn kaj ondumantajn entuziasmojn de la samtempaj maturaj dommastrinoj. Kion interesan do ni povas trovi en socio jam preterpasita de la tempo, kiam gepatroj bone studis ĉiuflanke la junulojn de la urbeto, cele al juĝo, ĉu tiu aŭ tiu alia taŭgas por ilia filino? Ne decas kompari la amajn sentojn de la tiamaj virgulinoj kun la “sekseksplodoj”, pri kiuj la aŭtorino mem avertas antaŭparole, ke tiaĵoj ne troviĝas en la libro.

La leganto kutimis koni en Clelia Conterno Guglielminetti la rafinitan poetinon kaj la humuran novelistinon kaj, en ŝiaj fruaj esperanto-tempoj, kiam ŝi ankoraŭ subskribis per sia fraŭlina nomo, C. Guglielminetti, la desegnistinon, kies naivaj, preskaŭ infanaj, signoj aperis en la lastaj numeroj de La Pirato en 1935. Kiam dum ordinara konversacio oni menciis tiun revuon, ŝi diris fiere: mi deĵoris sur tiu ferdeko!

Jes, rafinita poetino. Unuan fojon en 1957 ŝia Vivo perdita gajnis honoran mencion en la Belartaj Konkursoj: temis pri la perdo de akuŝota infano, refoja kraŝo dum longa sensukcesa strebo al patriniĝo; la postan jaron ŝia Kantiko por mia kreitaĵo jubilis pro la finfine atingita patrineco kiam 41-jara (kaj gajnis la unuan premion). La beletra kajero de Stafeto Eta vivo (1969) kolektos ĉiujn ŝian poemojn: efektive temis pri eta vivo, kvazaŭ ordinara, tamen kun grandaj suferoj kaj grandaj ĝojoj.

Jes, humura novelistino, kiu gajnis per Vivo kaj morto de Wiederboren unuan premion en BKoj en 1959; jam rido, ŝercemo, spritaĵoj de feliĉa patrino. Post kromaj premioj (lasta en 1963 per rakonto Dometoj) ŝi ne plu konkursas: ŝi iĝos juĝantino, kaj venos la periodo de novaj poetoj, de Vesna Skaljer-Race al Carmel Mallia, al Nicolino Rossi, kaj de novaj prozistoj, de Claude Piron al Sen Rodin, al Bernard Golden. Tiam ŝi sin dediĉos pli multe al literatura eseado kaj recenzado, kaj ŝiaj tre subtilaj analizoj riĉigis konstante Literaturan Foiron dum pluraj jaroj, same kiel aliajn prestiĝajn revuojn. Pri ŝia kultura kaj ama partopreno en La Patrolo kaj pri multaj ŝiaj aliaj agadoj nia revuo jam parolis plurfoje. (1)

La nuna libro pruvas, ke Clelia Conterno naĝas komforte ankaŭ en la dimensio de romano, parte amuze fikcia, parte reale historia. Tri gekuzoj trovas en subtegmenta kofro malnovajn leterojn, kiuj rakontas pri la kruciĝoj de tri familioj tra kvar generacioj (enmetita genealogia arbo helpas al la kompreno). Multo okazas dum preskaŭ jarcento: translokiĝo de la piemonta urbeto Novara al Torino igas konstati ke nobeleco, familia elstaro, persona prestiĝo en la provinco apenaŭ percepteblas en ŝtata ĉefurbo, kie la sociaj rangoj estas jam establitaj. Kaj tiuj rangoj devigas al kaŝa geedziĝo inter mezalianculoj, kun la aldono de financa duonkatastrofo, apenaŭ dampita tra la indulga protekto de parenca kanoniko. Kompreneble intermetiĝas ankaŭ heredaĵo, se ne jam konkreta, almenaŭ esperata, ĉar la kadukulino sen heredantoj havas jam unu piedon en la tombo (sed, spite al la akcipitraj parencoj, ŝi vivos ankoraŭ longe).

Gepatroj severaj, filinoj prudaj (aŭ bone simulantaj prudecon…), ekleziuloj kiuj tiras de postkulise la fadenojn pri multo; mortoj pro difterito, malvarmo pro nehejtado (ja petrolo kostas), gladiloj kun la braĝo interne, disvastiĝo de elektro en la domoj, diskutoj pri la rapide ŝanĝiĝanta politika situacio, kun la itala ĉefurbo kiu migras de Torino al Florenco kaj baldaŭ poste al Romo. La leteroj rakontas, la aŭtorino integras laŭ posta kono de la historiaj eventoj; la leteroj rakontas, la aŭtorino aranĝas ilian enhavon laŭ aro da dialogoj, tiel ke la leganto havas la impreson spekti teatraĵon antaŭ scenejo; la leteroj rakontas, la eltrovintoj sin rigardas reciproke, kvazaŭ kun la komentoj: “ha, do, ĉu tial?”, “ĉu vere tio dependis de…?”, “sen tia hazardo ni ne estus kiaj ni estas”, “hu! Nekredeble!”.

La stilo estas kompreneble manka je la neologismoj de la lasta duonjarcento, sed la romano fluas tute bone kaj tute freŝe sen ili: al la aŭtorino neniam mankas la vorto, la esprimo, la rideto, la kompato por la malfeliĉuloj. Spirito profunde kristana, sed ne bigota, komprenema pri la vivmalfacilaĵoj ĉar mem spertinta plurajn (la edzo estis milita internigito en germana kampo), la aŭtorino lasas al ni ĉi tiun romanon kiel heredaĵon pere de la filo, inĝ. Renato Conterno, kiu gardis longe la manuskripton ĝis fine germana eldonejo rekonis la valoron de la verko kaj disponigis ĝin al la publiko.


________________________________
(1) Laste en LF, 273, p. 39-41.

Carlo Minnaja

 

Reen al:

Ho, tomboj de l’ prapatroj Clelia Conterno Guglielminetti Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo