Mauro Nervi: La turoj de l' ĉefurbo

Recenzas Nicolino Rossi (el Literatura Foiro, 57, okt. 1979, p. 17-18)

Surprizo estas la ĝojiga sento, kiu la leganton instigas al avida tralego unue, kaj al medita relegado post ioma konatiĝo kun la aŭtoraj sentoj kaj konceptoj. Surprizo, ke juna, apenaŭ dudekjara poeto tiel majstre regas la lingvon, ke per ĝi li plektas kun mirinda lerto trafe elvokivajn metaforojn, kiuj nin trenas al mondo realaspekta sed videbligita tra la lumnuanca poezilingvo de la poeta volo.

Se la poeto junas, tio ne signifas, ke lia poezilingvo ne maturas. Mauro Nervi plene regas sian metion: li verkas kun altkvalitaj rezultoj, ĉu en la klasika, rimriĉa esperanto, ĉu sur tereno multe pli malfacila, t.e. en la liberversa esprimado de novaj poeziaj valoroj.

Eĉ se la volumon konsistigas ankaŭ prozaj pecoj belstilaj, kiuj plie substrekas la verkistan maturecon de la aŭtoro, la poezia parto ĉefe altiru la atenton de kritikontoj. Sendubas, ke Nervi komforte hejmas kaj en la klasika kaj en la avangarda poeziesprimado. En ĉi lasta, miaopinie, li plene ekspluatas siajn geniajn ecojn de aparte sensiva kaj klera kreanto de sonora poezio, kiu alcentrigas la atenton de la leganto al la unuopa sonvaloro de la vorto kaj de apartaj vortogrupoj, kun malpli akcentita prikonsidero de la rakonta enhavo.

Fakte, kion esprimas liaj poeziaĵoj? Enhave ili transdonas al ni malmulton, sed kvalite, sentelvokive ili peras al la leganto postulema tutan aron da sentoj kaj meditoj, kiuj lin ekkonsciigu pri revoj perditaj: kaj eksas jam miaj revoj / pri nudaj ŝultroj sur pajlkolora strando, / neestonta juneco (Nenaskoto, pĝ 45); pri suferoj delonge korfunde sepultitaj: Mergitaj koŝmaroj silabas obtuze / spasmajn dezirojn; sed en la pugnoj / nur koto amara. (Nur koto amara, pĝ 49); pri sopiroj apenaŭ ekperceptitaj: Navigi plu / tra via larĝa frunto, / laŭ la mildaj huloj / de viaj pensoj. (Trudherbo de espero, pĝ 44). Kaj ofte la versoj sonoras sendepende kaj priritmas mesaĝon, kiu certe malsame kompreniĝas al ĉiu individuo laŭ ties mondkoncepto, kulturdeveno kaj kleriĝo. Kion al vi signifu jeno: Post multaj vintroj tamen / ankoraŭ gongas profunde viaj vortoj, / kaj vundas cerbpavime / ĉi fremdan jarcenton. (Melpomena, pĝ 57).

Per lega alproprigo de la supraj versoj ĉiu leganto povus en si estigi pensnuancon diversan, ĉar la sonelvokivoj vortaj pli impresas lin ol la racia sencenhavo, kiu malpli grave rolas ĉi tie.

Nervi ekpaŝas tre firmapiede ankaŭ sur la scenejo de dramo. Envolumiĝis du liaj verkoj, Klitemnestra kaj Parabole, kie li kompetente manipulas la poezilingvon je la servo de alte kulturita teatro. Kiel la aŭtoro mem klarigas postparole en sia komentario al Parabole, la poezia lingvo ne estas elpensita por la mezkapabla leganto kaj/aŭ aŭskultanto. La sonora vorto, la alcentrigo de la atento pri la elvokiva valoro de la vorto mem, postulas, ke la leganto estu jam perfekta reganto de la lingvo. Do, la leganto estu ja klera kaj profunde greftita en la lingvaĵo mem. Krom la interesegaj komentarioj de la poeto pri moderna poezio, la leganto de ĉi poemaro devus kapti iun mesaĝon, kiun la aŭtoro pli aŭ malpli sukcese peras al li.

Kia estas, ĉi-volume, la mesaĝo de Nervi? Malfacile direblas. Indas substreki la suferkrion pri nenaskotaj infanoj kaj infanoj nenaskite mortigitaj far homa egoismo; pri liberoj homaj, kiuj liberoj ne estas ĉar ili murdas alies liberecojn; pri la alterna parabolo de vivo kaj morto: vivdeziroj antaŭenpuŝigaj kaj desapontoj kalme saĝigaj. Fakte la tuta homviva parabolo.

Kion diri riproĉkritike? Nervi uzas lingvaĵon kleran, neniam banalan, sekve malfacilan. Ne ĉiu leganto lingve mezkapabla sukcesos kapti plene kaj ĝisfunde kompreni la tutan signiforiĉon de metaforoj kaj versfiguroj. Miaopinie, vere genia poeto estas tiu, kiu kapablas verki en lingvo samtempe kulturita kaj malkomplika. La harmonia kunfandiĝo de klereco kaj simpleco akuŝas la veran alpintiĝon de la arto vorta. Genio post mi venonta, kiel antaŭparole alude aŭguras A, de’ Giorgi, devu komprenebliĝi senpere kaj flue al ĉiu leganto, sendepende de la grado de ties kleriĝo. La poezio de Nervi tiujn postulojn ne kontentigas, ĝi elstaras kvalite, sone kaj figurriĉe, sed ĝi streĉas dolore la cerbatenton de la leganto. Tio nepre forigas je pluraj paŝoj la celatingon de la aludita "genio".

Menciindas krome, ke almenaŭ du poemoj En l’ akvo klara kaj Kampara dramo aspektas kiel reinterpreto de du samtemaj kanzonoj de la fama kantisto kaj komponisto Fabrizio De André, eĉ se zorga kontrolado ne evidentigas, ke temas pri rekta traduko el la itala. Ankaŭ la dramon Klitemnestra Nervi tre verŝajne ja verkis sub la influo de la antikvaj helenaj tragediistoj kaj eĉ de Vittorio Alfieri, kiuj pritraktis en siaj tragedioj la saman temon. Mi ne povis kontroli la antikvagrekajn tekstojn, kiujn Nervi certe konas pro siaj verŝajnaj klasikaj liceaj studoj, ĉar mi tiun lingvon ne konas. Zorga retralego de la tragedio de V. Alfieri Agamennone tamen ne malkaŝis al mi rektajn rilatojn versajn kaj stilajn kun la dramo de Nervi, kiu tre aŭtonomie pritraktis tiun klasikaĵon.

La juna aŭtoro pruvis sian talenton, kiu evoluos al pliaj aprecindaj rezultoj.

 

Reen al:

La turoj de l' ĉefurbo Mauro Nervi Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo