Novspeca, niastila heroeco

Poemo de Utnoa de Abel Montagut
eld. Pro Esperanto Vieno, 1993

recenzo de Christian Declerck

por ke ne retrou homar' pro miism' troa,
sed perforton vetou laŭ voj' pacproa, ja vere heroa (C.D.)

Esperantuje ekdiskuris onidiroj pri iu Montagut, kataluno, verkanta epopeon pri Noa. En Literatura Foiro n-ro 141 (1/93) aperis la epilogo de Poemo de Utnoa, kiun aludas Miklós Feher, plendante en La Gazeto n-ro 50, (1/94) pri la malfacila, nealloga poezispeco en LF. Sed evidente, por kompreni kaj ĝui tian poeziaĵon - 7114-versan poemegon - oni komencu legi ĉe la Unua kanto:

Naŭton mi himnos kaj universe faman arkeon
kiuj elsavis vivon el tutplaneda diluvo.
Multon li suferis dum ĉarpentado de ŝipo
,
hezitojn kaj ĉagrenojn daŭrajn fortbruste li venkis,
ĝis ondoj urbojn kovris kaj tutan teron inunde.

Intertempe aperis la epopeo mem. Kaj laŭdaj recenzoj sekvas. Jen de Giulio Cappa en Esperanto (1/94): "Letero al obstina neesperantisto". Ĝuste pro tiu recenzo en vaste kaj amase ricevata revuo, mi emas ne tro ripeti, kaj jam ellasos rerakonti la enhavon de la poemo.

La nova pozitiva vento, facila vento, tamen disportanta la internan ideon de homaranismo kaj internacia humanismo, blovas plu en nia literaturo. Post Sed nur fragmento kaj Memori kaj forgesi, romano kaj novelaro de Trevor Steele kun klare kontraŭrasisma kaj kontraŭimperiisma starpunkto, jen plia saminspira, vere esperantkultura verko. Tiu sepkanta fabulo estas en si mem interesa; atentokapta rakontaĵo, kies ĉiuj partoj kaj eroj iel kontribuu plenumi la celon de la poemo: konvinki pri la neceso kaj atingeblo de paco, de interhoma harmonio per tolero, respekto, gastigemo kaj amo.

Eĉ se ie-tie plibonigeblus detaleto, la verko estas plursence grandioza, tiel grava, tiel valora pro sia mesaĝo, pro sia signifo, ke ni povas esti nur dankaj antaŭ tia mensa fortostreĉo, tia kolosa labordisciplino, kaj tiom da kuraĝo.

La aŭtoro aŭdace enpaŝas la esperantujan marĉon de propraj nomoj, kaj sukcesas travadi ĝin, ĉu kun apertaj ĉu kun fermitaj okuloj. La problemaro ĉe transskribo de nomoj el tiom da diversaj kulturoj feliĉe ne lamigis la plumtenan manon (klavarfrapajn fingrojn) de la poeto.

Li atestas pri vasta interesiĝo kaj multleginteco, pri grandega erudicio, montrante konon same pri orientaj kiel pri okcidentaj filozofio kaj kulturhistorio. Verke li spanas epokojn, de prahistorio ĝisnune, landojn de la plej variaj kulturoj, kaj etnojn diversreligiajn kaj buntfolklorajn. Eternaj valoroj, kiel saĝo kaj sankteco, estas honorataj, sed ankaŭ la arton, pli pereeman, li ne pretervidas. Krome, li disponas pri la necesaj scioj de diversaj sciencoj por skizi en kredinda maniero morojn kaj kutimojn de pluevoluinta ekstertera socio. Tamen, la altan evolustadion de la gobdoj (Gobanoj) pli konvinke ilustras etikaj, psikaj kaj spiritaj atingoj ol teknologiaj. Unualoke ilia decido pri la homa rajto je pluvivo.

Ho, ĉielanoj, kial popolo pli potenca
nuligu la genion de unu same valora?
Kial, en viva
korpo, piedon mano rifuzas
aŭ ĝi, kun malestimo, fingrojn forhakus, okulojn
ŝirus? Eĉ kiam membro morbas, saĝulo kuraci
celas antaŭ amputi.  
[ol?]

Ja temas pri "fantascienco", sed rilate sciencfikciajn elementojn pli poezie impona impresis al mi la poemegoAniaro de Martinson (en la traduko de Auld-Nilsson) - multe malpli longa tamen. Kvankam neniel karikaturaj, iuj sciencfikciaj priskriboj de la ĉiutaga vivo de Gobanoj pensigas min pri la tro racia konduto de la hinoj en Vojaĝo al Kazohinio, malgraŭ tio ke la raciaj gobdoj, male al la hinoj, havas vere homajn trajtojn. Kvankam la artefarita medio de la gobdoj, malgraŭ arboj kaj fruktoj, randas al la malvarma, sterila etoso de la hina socio, ili restas homecaj en siaj interrilatoj: Montagut intense priskribas ilian civilizon (laboro, ripozo, nutrado, vestoj, ludoj, geedziĝo, edukado).

Versoj kun sekaj faktoj - scenoj el la vivo de la eksterteranoj en iliaj hejmturoj (ŝabioj), precizigoj pri ilia socia strukturo, iliaj arkitekturo kaj agrikulturo - alterniĝas kun belstilaj, poeziecaj komparoj. Mirigos urbanojn, kiel proksime al la naturo staras la aŭtoro: ekzemple, vokitoj kolektiĝis el ĉiuj punktoj disaj de l' kolonio

samkiel muŝoj svarmas al bovinlakta sitelo
dum juna melkistino ne trafas peli forhuŝe,
sed pro l' embaraso la ujon frape renversas
kaj ili ĉiuflanke alzumas suĉe festeni.         
(V,71)

La oftaj scenoj el la besta vivo efikas ekologie, rekondukas nin al la naturo, rekonsciigas nin pri niaj propraj naturo kaj aparteno, pri la unueco de la surtera vivo, de la tuta vivantaro. Tiel la aŭtoro emfazas la naturon origino kaj bazo de la vivo, kaj promocias biocentrismon.

Sen emfazoj pri intimaĵoj de geedza kunesto, tamen ankaŭ tiaj aspektoj de la vivo ne estas evitataj, tiel ke Montagut vortpentras frison de la tuta homa aventuro en tempo kaj spaco, kaj eĉ ekster ili. Samfare, li enkondukas memorindajn novajn nociojn, i.a. anoŭdo (drogo de memkono), emieco (vera homeco), uvaŭmo (paralela eblo-mondo), goono (aŭtosimila flugaparato) holodramo (holografia televidaĵo), kubregistri (konservi per holografia tekniko), holoinformo. La sciencfikciaj elementoj en la libro precipe servas por formi kadron al la rakonto, skeleton kiu subtenu la pramiton pri la diluvo kaj kuntenu ties partotemoj. Se ne, ili estus superfluaj, ĉar ili alportas nenion ne jam konatan el tiaĝenraj romanoj kaj bildrakontoj. Stranga, fantazia aserto legeblas triloke sur p. 138-9: la forpasintaj gepatroj Emme transformiĝis je heliumaj atomoj (heliume gasiĝis / jam heliume brulintaj).

Per batalardaj pasaĵoj la aŭtoro demonstras la absurdecon de militoj kaj amasmurdoj (kiaj ĝuste nun okazas plurloke en nia sang-elverŝa mondo) tiel konvinke, ke lia poemo estas majstra pledo kontraŭ rasismo, sklavigo, torturado,venĝo, perforto, tiraneco kaj despotismo. La multaj priskriboj de kruelaĵoj forte kontrastas kun la novspeca heroeco proponata en la epopeo: senagresa, senperforta, gastiga, homama, naturrespekta, malegoisma (vidu paĝon 73, versojn 647-679).

Okulfrapa estas la kohera fremdeco de la gobaj vortoj kaj nomoj. La Gobanoj havas, tute racie, nur unu lingvon, kontraste kun la Teranoj kun iliaj 3000 malsamaj lingvoj, ĉiu kun ĝia aparta ĉarmo. La Gobanoj admiras la lingvaron de la tero kaj ties kulturdiversecon. La poemo spegulas la diversecon de lingve distingeblaj diferencoj kulturaj per pluformeco de nomoj (Uttu Noa / Utnoa), vortoj (pretervivi/supervivi/transvivi) kaj ortografio (arĥitekto/arkitekturo).

Unu solnura lingvo en nia mondo ĉiamis
ekstreme riĉa, rare bela, duoble mesaĝa
kaj ni evoluigis altgrade telepation,
sed ĉe ni mankas tiu ege varia riĉeco
de l’ teraj lingvoj.       
(VI, 111)

Enestas en la poemo sciofragmentoj kiuj povus ekinici iujn legantojn al por ili esoteraj terenoj de homa scio kaj sperto kaj ĝuste tiaj aludoj ellevas la poemon, kvankam sciencfikcian, super simplan kaj nuran materiismon. Tamen, kiam lia verko suriras kampojn okultajn, kiujn la scienco ĝis nun ne sukcese esploris, la aŭtoro riskas konfuziĝi kaj perdiĝi en ĝangalo de opinioj kaj onidiroj. Kelkaj esprimaĵoj ja perfidas ke li efektive ne havas la koncernajn konojn el propra sperto. Sed eĉ kiuj pro hazarda sperto ekkonis tiajn fenomenojn (elkorpiĝo, aŭdado de voĉoj, telepatio, levitacio, astrakorpa migro, iluminiĝo, tramuriĝo) kaj povas do atesti pri ties realeco, malofte vere komprenas ilin. Iuj aventuroj de Noa okazas sub influo de drogo: Uttu supozas, ke li endormiĝis; tiamaniere la aŭtoro sugestas la halucinan karakteron de la travivaĵo, kvazaŭ temus pri revado, sonĝo aŭ vizio. Sciate, tiaj fenomenoj povas okazi ankaŭ plenkonscie kaj tiam estas por la spertanto nepre realaj kaj objektivaj.

La mito pri Noa estas retrovebla en la kulturaj kreaĵoj de pluraj popoloj, kaj Abel Montagut tial bazas sian poemon sur antikvaj literaturaj tekstoj: Poemo de Gilgameŝ, Ramajano, Genezo, lliado, Odiseado, Eneado. Sed mi aŭdis eĥojn ankaŭ el aliaj legitaĵoj: Bagavadgito, La Dia Komedio de Dante, La tragedio de l’ homo de Madach, La vitrobid-ludo de Hesse.

Sian kleran laboraĵon la aŭtoro arte pliriĉiĝas per elstara stilrimedo: la komparado. Liaj komparoj, kiuj koncernas agojn, eventojn, situaciojn, humorojn kaj animstatojn, formas tiel integran parton de la teksto - kaj fabule, kaj signife, kaj beletre - ke ili estas la kolonoj portantaj la poeziecon de la tuta poemo. Temas pri 49 komparoj kiuj kune ampleksas 545 versojn, po 3 ĝis 24. Probal Daŝgupto, en ege interesa 14-paĝa postparolo, trovas tiujn Homereskajn komparojn "malobjektaj kaj partoprenaj", kaj pro ilia tipeco li nomas ilin abelaj. Jen la unua:

Samkiel blanka urso por tetargio kuŝiĝas
profunde en kaverno aŭ en fendaĵo de roko,
post kiam dum aŭtuno ĝi grasnutriĝis abunde,
por povi pretervivi sub la frostego polusa;
aŭ kiel jakareo dum la Afrika kacimbo
sub koton enteriĝas, monatojn ŝirme tradormi
en viskoglua ŝlimo de sekiĝinta rivero
aŭ de multherba lago, por ne enrampi la silvojn,
simile Uttu svenis sur la herbaro de Bezer,
vidinte fajroĉaron alproksimiĝinta tra nuboj.      (p. 10)

En la dua rolas abeloj! La pliparto el la "abelaj" komparoj komenciĝas per kiel, samkiel, simile al same, kaj priskribas la konduton (agadon/funkciadon) de iu animalo (escepte, ankaŭ de nevivantaĵo: acido, vento, ondoj, spikoj, nuboj, araneaĵo, abelujo): insekto (ĝeroj, papilio, termitoj, formikoj, iksodoj), birdo (pego, cigno, ĉiluando), serpento aŭ reptilio (krokodilo, pitono, kobro, kajmano), besto tera (rinocero, leopardo, simio, zebro, pantero, elefantoj, gazelo, hipopotamo, bando hiena, ĝirafo, sciuro, katoj, bojema hundo), mara (ŝarko, delfenoj, baleno) aŭ prahistoria (diplodoko, pteranodonto, eŭparkerioj, smilodonto) aŭ homo (kampulo, lignaĵisto, paŝtisto, virino, submaristo, mediumo, ŝtelisto).

Ankaŭ aliteracio ĉeestas: la bronza pinto riprompe penetris ĝis en pulmon kaj baldaŭ sange tepidis.

Ĉu paroli pri la ideoj? Oni povus citi senfine. Tra 18 paĝoj daŭras la rakonto de Jubal (frato de Noa) pri la lukto de la nomadaro por la propraj rajtoj; pri ilia batalo kruela, sensenca, senŝanca, memperdiga. Kun terura sceno de senhaŭtiga torturo (p. 149-50) kaj horora epizodo de kontraŭtirana batalo (p. 153-60). Ankaŭ ĉi-teme ne mankas belegaj bildigaj komparoj. Tia kanto de teroro, militado, detruitaj tendaroj, dishakitoj kaj rifuĝintoj elvokas la multajn hororaĵojn en nia nuna mondo,

evidentigante la neceson de nova ordo. Sekvos ankoraŭ defilado de opresaj diktatoroj, fanatikuloj, nazioj, agresantoj genocidaj.

Jen kelkaj citoj, ili parolu per si mem:

Ni ne forgesu nian devon: laŭ juro ĉiela,
ni helpu la teranojn kaj ties morton evitu,
ĉar temas pri raciaj uloj. Ni trovu rimedon
deturni la lrajekton de astro damne raina.      
I, 217

ĉar 2iuj raciuloj estas samrasaj esence       I, 236

ĉar tiu Dilmunida gento sendube superis
etapon de murdemo kaj se sensaĝa kruelo.
Inter popoloj teraj ĝi signas veran avanon.      
I, 495

Jebe en asembleo de la virinoj aflikte
provis persvadi ĉiujn, kun senkonsola plorado,
ke la infano rezultigis de amo sincera
kun vera homo, eĉ se de alirasa deveno,
sed l’ asembleo juĝis nur forrifuzi la frukton
de ŝia ventro ĉar la patro fremdecas aspekte      
II, 69

Parolas nomadestra konsilisto:

- Tubal, vi diris fiajn vortojn, blasfeme parolis,
eĉ se vi spertis perdon de samsanganoj amataj.
Neniam ĉe l’ popolo aŭdiĝis vortoj ofendaj
kiel la viaj, plenaj de venĝsoifa malamo.
Vi rompis sanktan ĵuron de nia gento: neniam
homon malŝati, murdi, ĉar nur ruino rezultas
kaj mortoj seneliraj. Revenĝon
venĝo provokas.       II, 823

Kaj tiel plu. Kiel belaj, kaj trafaj, tiuj komparoj pri senkonsolo, malespero kaj dolorego! Bedaŭrinde tro longaj por citado: IV,684-692, 722-742, 779-793; V,303-316,1136-1146 kaj VI,1000-1015 - precipe la evidentigitaj.

Malmultaj preseraroj, kelkaj licencoj. Mankas spaco post apostrofoj. Ĉu gramatikaj misoj? Eble superflua "ĝi" (ĝi temis pri, ĝi okazis pri): II,307, IV,517, VII,1159. Kaj predikativo kun finaĵo akuzativa: VII,23 (farantan), ĉu por eviti miskomprenon? Kial kulpi teranojn (I,23), se kulpigi tendanojn (IV,86)?

Tia epopeo meritus pli bonan, luksan bindon. La malgranda litertipo kaj densa preso de la postparolo kaŭzas ĝenan kunfandiĝon de r kaj n al m. Kaj kial unu el la supersignitaj literoj - la ĵ - ricevis pli grandan ĉapelon ol la kompanoj? Kun sia kapvesto ĝi aspektas kiel ombrelo. Kiel malbele! Sed: Oni eraras ofte per nur ekstera pritakso (VI,145). La libro havas enkondukon de William Auld kaj kvinpaĝan glosaron.

Ĉu la tergloba genero savindas antaŭ la astro fatrumba? Jes, ĉar la nomada tribo de Utnoa indikas la direkton de l' homa evoluo. La peto al Noa Pri via celo kosma, homido, fide memoru (V,1107) estas intencita por ni ĉiuj. Fakte la tuta poemo estas peto al la homaro, ke oni kunlaboru por paco, justo kaj amo. Koran dankon, Abel.

 

Reen al:

Poemo de Utnoa Abel Montagut Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo