NE TRO AMARA

Ĉar kelkaj recenzoj miaj pri skandinava literaturo aperis en diversaj esperantaj revuoj, oni petis min, ke mi recenzu lastan kolekton da noveloj de Sten JOHANSSON. Tamen, krom la fakto, ke tiu aŭtoro estas sveda (do skandinava!), kaj ke la plimulto da roluloj en liaj rakontoj havas svedajn nomojn, malmulto en ĉi tiu libro estas specife skandinava. Unu el la noveloj mencias la ĉiujaran alkoĉason en norda Svedio, sed la intrigo de preskaŭ ĉiuj el la ceteraj povus okazi en iu ajn eŭropa lando aŭ en Nord-Ameriko.

En la momento kiam mi ricevis la libron por recenzi, mi ĵus finlegis kelkajn novelojn en kompleta kolekto de la verkaro de populara angla aŭtoro. Tiu lasta estis masiva volumo enhavanta pli ol mil paĝoj. Mi trovis multajn el tiuj noveloj tre similaj, do iom unutonaj. Tute alia estas la novelaro de Johansson. Kvankam lia kolekto estas multe pli mallonga (ĉirkaŭ 200 paĝoj) ol tiu de la menciita angla verkisto, oni tute ne povas ne priskribi ĝin kiel unutona legaĵo. Male, ĝi estas varia kaj bunta. Ĝi ampleksas rakontojn pri, ekzemple, adoptita filino, kiu serĉas sian familiajn radikojn en Rumanio ; amrilatoj kaj seksaj renkontiĝoj ; urbaj kaj kamparaj scenejoj ; infanaj memoroj pri religia instruado ; legendo pri maljuna maristo ; unu tago en la vivo de surstrata muzikisto ; faligo de amata arbo ; sciencfikcia rakonto ; kongresoj kaj kunvenoj de esperantistoj ; komplikaj familiaj interrilatoj ; efiko de la du cerbaj duonojn sur la verkado (fakte, pli eseeto ol novelo) ; problemoj de heredinto de proprietaĵo ; neologismoj (refoje eseeto, ne novelo) ; imagitaj okazoj dum la knabeco de Zamenhoj ; esperantisto kiu volas reformi la alfabeton ; masaĝisto kiu rigardas sin kiel akuŝisto de verkado ; kaj finfine, tri pseŭdorecenzoj pri la kolekto, evidente mem-moke faritaj de la propra aŭtoro.

Kelkaj el ĉi tiuj noveloj estas ja amaraj, sed ne tutaj. Aliaj estas amuzaj, humuraj kaj tre trovemaj. Malmultaj ne plezurigis min. Kiel maljuna fridpisulo, mi ne ŝatas erotikan (aŭ eĉ milde spican) literaturon, kaj mi devas konfesi, ke mi ne tute malkonsentas (!) kun la neseriozaj pseŭdaj recenzoj je la fino de la libro. Fikcio pri amrilatoj, amoro kaj seksaj aventuroj ne estas mia preferata legaĵo.

Cetere, mi devas aldoni kelkajn aliajn malgravajn kritikojn.

La novelon kiu portas la titolon de la volumo, mi trovis tro longa kaj tro teda, kvankam tio verŝajne ne estos la reago de inaj legantoj. Por mi, literaturo kiu traktas rilatojn inter la seksoj estas ĝisdorme enuiga. Plia kritiketo: La novelo Pluvombrelo estas amuza sed ne originala. Ĝi bazigas sur malnova anekdoto ripetita en pluraj landoj. (Mi unue aŭdis ĝin en Portugalio).

Aliflanke, multaj el la noveloj estas bonegaj, ekzemple: Elemente (kvar simplaj sed elvokivaj vortaj skizoj) ; Kapele (scenejo en preĝejo); Gasteja enigmo (pri maljuna ŝipestro) ; Apudmoskvaj vesperoj (pri kompatinda mizerulo) ; Jurali (kortuŝa rakonto pri knabo kies amata pino estas faligita). Aparte spritaj estas La nevoj nin benos, Familiara Kristnasko, Frata donaco, kaj Subĉapele. Mi ŝatis ankaŭ la sciencfikcian novelon Lunovario.

La lingvaĵo de la tuta teksto estas bona. Glosaro je la fino de la volumo klarigas neologismojn uzataj de la aŭtoro. Komposteraroj konsistas el nur du-tri vortoj en kiuj mankas unu vokalo. La ilustrita kovrilo estas atentokapta.

Resume, oni povas rekomendi ĉi tiun kolekton al iuj ajn (krom fridpisuloj, kompreneble), kiuj serĉas malpezan legaĵon por pasigi la tempon dum vojaĝo aŭ en klinika atendejo.

Garbhan MacAoidh

Sten JOHANSSON

Amaro, novelaro
Fonto, Brazilo, 2005, 222 paĝoj. Havebla ĉe La Gazeto

 

Reen al:

Amaro Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo