MARĜENE DE "LA BLINDA BIRDO"

La tuta densa kaj atentokapta intrigo de la romaneto de NEMERE, La blinda birdo, disvolviĝas en la "Suda Respubliko", kies rimarkindaj urboj estas Pretville, Yoburg, Ribeto... En "Skandio" ne rolas urboj, okazas tie nur retroscenaj dialogoj. "Suda Respubliko" samkiel "Skandio" estas imagaĵoj, kies modeloj facile rekoneblas. La ĉefpersono, Sven Viborg, estas tridek-naŭ-jara blonda civitano de Skandio, verkisto kaj asidua ĉeestanto de internaciaj beletraj kongresoj. Antaŭ kelkaj jaroj, dum tia kongreso, li amikiĝis kun sud-respublika nigrulo, Govan Dyebo, ankaŭ verkisto, kiun li invitas en sian hejmon. Dyebo rakontas multon, dum siaj restadoj en Skandio, pri la diktaturo rasisma severanta en la Suda Respubliko. Li ofte ekkoleras dum tiuj interparoladoj kaj, almenaŭ tiel sajnis al Viborg, fariĝas eĉ maljusta al bonkoraj, pacemaj, blondaj skandianoj:

"...viaj prauloj estis multe pli batalemaj, ol vi, hodiaŭaj posteuloj. Ili prirabis dekkelkajn landojn, kelkcent urbojn, venkis multajn armeojn, veturigis flotojn al foraj bordoj... Mi legis la historion de Skandio..." (p. 36)
"Do, nun vi, skandianoj povas jam permesi por si la lukson ne aliĝi al aliancoj kaj kvankam vi havas fortan armeon, defore vi nur observas la konfliktojn". (p. 37)
"Kolerigas min tiu via libero. Samtempe almenaŭ tiel multe mi koleras pro tio, ke mi ne scipovas klarigi al vi, kio min dolorigas. Mi ja diras tion, tamen vi, skandianoj, ne komprenas tion. Ĝuste tial vi ne povas kompreni tion, ĉar vivas vi ĉi tie, kaj tiel ĉi. Ofte ŝajnas al mi, ke mi veturis al alia planedo, kie same vivas homoj, sed... En Skandio mi povas iri ĉien, povas renkonti kiun mi volas kaj rajtas-povas diri al li, kion mi volas. Ĉi tie ne estas eterna singardo, antaŭzorgo, timo de certa puno. Alia mondo, mi diras ja, tute alia mondo..." (p. 37)

La konversacioj kun Dyebo hantas la memoron de Viborg, kiam li alvenas en la Suda Respubliko, por informiĝi pri la sorto de sia amiko arestita. Li volus iel helpi, se eblas. Li rapide ekscias, ke en Suda Respubliko blankulo ne rajtas esti amiko de nigrulo kaj, ke helpi Dyebo'n laŭleĝe, respektante la naŭzajn suda-respublikajn leĝojn, tute ne eblas. Li, vole-nevole, estas entrenata en agadon eksterleĝan. Kaj, de aventuro al aventuro, li ekkonscias, ke la diktaturo ne estas ia provizora akcidento en totalisma ŝtato, sed ke ĝi ja estas la esenco mem de la totalismo.

La priskribo de ĉi tiu interna evoluo de Viborg estas la kerna valoro de la rakonto. Ni memoru, ke La blinda birdo estis eldonita en 1983a, en lando ankoraŭ totalisma, kie klami sian malamon al diktaturo, priskribi ties ĉi animmortigajn efikojn, ne estis sendanĝere. Kiam Nemere diras pere de Dyebo, ke:

"Vi ne scias, kio estas diktaturo, Sven. Estu vi feliĉa – kaj vi estas feliĉa, nur vi ne scias pri tio – ĉar en via lando oni pagas neniun por esti via malamiko. Ĉu vi komprenas? Ĉe ni, en la Suda Respubliko, malamiko estas la policisto, la soldato, la oficisto, la estroj. Ĉiu policisto, ĉiu soldato, ĉiu oficisto... Ni rigardu ekzemple la oficistojn. La tuta sistemo estas tiel konstruita, ke ĝi registras ĉiujn vivsignojn de la ŝtatanoj. Neniu povas sin kaŝi, la registaro ĉion scias kaj ekscias pri ni. Oni faris artefaritan, tro grandan burokratismon. Ties celo estas: ke la ŝtatano perdu kiel eble plej multan tempon ĉe la aranĝo de eĉ plej simplaj aferoj. Do, restos por li tre malmulte da tempo kaj energio por pensi, eble ribeli. Estas malmulte da vendejoj, malfacile oni povas akiri manĝaĵojn kaj aliajn varojn. La trafiko estas malrapida, ĉe ĉiu paŝo oni batiĝas al barieroj. Mi ripetas: por tio, ke la homoj jam ne havu forton fari ion ajn pozitivan aŭ kontraŭŝtatan." (p. 67)

tiam li plie pensigas pri la tiama Hungario, ol pri (se vere tiun li celis) apartisma Sud-Afriko kie, en 1983a, ja estis multe da vendejoj kaj oni povis akiri manĝaĵojn kaj varojn multe pli facile ol en iu ajn “popoldemokratio”. Mi jam sciis, ke Nemere estas bona verkisto; mi nun aldonu, ke li estas kuraĝa verkisto... kaj ĉe verkistoj la kuraĝo pli ofte mankas, ol la beletra kapablo. Cetere la ŝvitparfuman verkistan timemon Nemere ekvipas kaj en Skandio, kaj en Suda Respubliko. En Skandio li surscenigas kolegon kiu provadas, ĝis la momento de la forflugo de la avio, deturni Viborg-on de lia savekspedicio:

"...mi timas, ke vi havos multajn klopodojn. Ne forgesu, mi dekomence opiniis, ke vi devus tion ne fari, eble pli rapide ni ekhavos rezultojn, se ni ne tuŝas la aferon". (p. 7)

En Suda Respubliko:

"La blankaj verkistoj timas pro la propra haŭto, ilia organizaĵo pleje strebas por tio, ke la registaro neniam suspektu ilin." (p. 33)

Tiun saman klarvidan analizon de la blanka terorismo ni retrovas en dialogo inter Viborg kaj maljuna advokato sud-respublika:

"– Sed la tribunalo... proceso... verdikto – ĝemis Sven konfuzita.
– Ne ridigu min, kara sinjoro. En iu diktaturo ne estas ebleco por jure ripari la kontraŭleĝajn agojn faritajn de la instancoj de tiu diktaturo – ja ankaŭ la juraj kaj justicaj instancoj estas en la manoj de la sama grupo politika... Ĉi tie ĉiu institucio kaj unuopa homo estas en la nelimigita posedo de la registaro. La ŝtato estas la plej ega teroristo kaj la ŝtatanoj estas ĝiaj ostaĝoj." (p. 59)

Same kiel en ĉiuj ŝtatoj de la mondo, dirus cinikulo. Tamen, en demokratiaj landoj, en kiuj la juropotenco estas, almenaŭ teorie, disigita de la plenumpotenco, la civitanoj rajtas konservi sian iluzion, ke, ĉe ili, ne tiel estas, kaj ili ne povas kredi, ke tiel estas ĉe la aliaj. Ankaŭ Viborg volus trudi siajn iluziojn skandiajn en Suda Respubliko, sed

"...fremduloj ĉiam batiĝas al muroj. Simile al flugema birdo blindigita." (p. 57)

De tie la titolo de la verko, kaj tiel komenciĝas la suspensoplenaj aventuroj rakontitaj en lingvo klara kaj bildoriĉa.

Multaj esperantaj verkistoj opinias, ke ili rajtas transformi la bazalton de nia lingvo en pli facile manipuleblan sapoŝtonon. Nu, poetoj kaj verkistoj, kvankam ili rajtas eluzi ĉiujn kaŝitajn kaj malkaŝajn eblojn de la lingvo, ne rajtas profani ties esencon. Tion ĉi Nemere scias pli bone ol iu ajn. Li utiligas nur la ekzistantan norman esperanton. En lia lingvaĵo ne ekzistas “fakultativa akuzativo”. Li tiel timas ĝin, ke foje li plifortigas la akuzativigon de fremdaj nomoj. Li skribas, ekzemple:

"...oni malliberigis Govan-on Dyebo-n." (p. 42)

Li ne trouzas la '15-an regulon'. Anstataŭ eblaj neologismoj li kreas novajn formojn, ofte surprize belajn, el la ŝtofo mem de la lingvo. Relegante La blinda birdo-on, min ravis, pli ol je la unua trovora ellego, la oftaj kunordigaj kunmetaĵoj de Nemere. Mi pasigis horojn serĉante iliajn precizajn referentojn, konceptojn ofte ne facile eldireblajn en la franca kaj en la angla. Ili certe estas kaprompiloj por tradukistoj, kio provus, se tio endus, ilian esperantecon. Jen kelkaj ekzemploj:

"...poste per movo *enua-senvola li stampis la pasporton..." (p. 23)
"...sed eble ankoraŭ pli frue mi sukcesos ion savi el mi, skribi sur paperon, *porti-enŝteli en la cerbojn de aliuloj..." (p. 73)
"En Skandio mi povas iri ĉien, povas renkonti kiun mi volas kaj *rajtas-povas diri al li, kion mi volas". (p. 37)
"Jen, ĉi tie mi *veturas-iras, *puŝanta-portanta surdorse la kloŝon de la ekzisto". (p. 37)
"...Ja ĉiuj nigruloj *havas-havis iun familianon aŭ amikon sian, kies morton ili devos venĝi". (p. 75)
"Kvazaŭ eĉ la voĉo de Govan estis nigra, ĝi krozis en malhelaj ĉambroj, *ĉirkaŭis-katenis Anne-on kaj Sven-on, ili ne povis jam liberiĝi." (p. 17)
"...centmil radhavaj ladkestoj *bruas-fetoras tien-reen..." (p. 37)
"... *malantaŭe-apude du *botaj-armilaj uniformuloj paŝantaj samtempe..." (p. 54)

Ankaŭ la kunmetaĵoj de Nemere ofte malbanalas. Jen, ekzemple:

"Poste li akiros la specialan *famo-sojlon, malantaŭ kiu li jam ne devos veturadi al kongresoj." (p. 10)
"...li *kridiris la veron..." (p. 12)
"...fiera kiel pavo, atendante gratulojn de farbitaj inaĉoj, blankharaj *kvazaŭ-liberaluloj" (p. 12)
"Pli malproksime estis tavolo violblua, kaj du maldikaj *nubĉifonaĵoj." (p. 23)
"...koncentrejoj kovras la surfacon de la planedo, nigraj markoj de la *perfortvariolo". (p. 15)
"De tempo al tempo iu aŭto *lumtriangulon ŝovis antaŭ si." (p. 24)
"Plenverda *vivmilionaro etendiĝis de asfaltvojo ĝis asfaltvojo." (p. 32)
"...la vorto estis *kruelharda diamanto vitron fendanta". (p. 34)
"...la rideto estas *glacimasko alfrostiĝinta al lia vizaĝo...." (p. 42)
"...la aŭtomata malfid-centro en la cerbo tuj alarmas nian konscion, demandante: kio kaŝiĝas malantaŭ tio, kio povas esti la vera celo...?" (p. 61).

Mirinde estas kiom da novaĵoj oni trovas, kiam oni relegas libron! Mi emus aserti, ke la vera ellegado de iu verkaĵo estas la dua. Malfacilas ne konsenti kun Nemere, kiam li diras:

"...bonan libron oni devas legi tiel, kiel oni... banas sin. Ni ne povas diri: 'unufoje mi jam banis min, do pli multe mi ne faros tion...' Ja bonan romanon oni devus legi ofte, enmergi sin en ĝin kiel en varmegan akvon, preni en la cerbon ĉiujn temojn, kiujn la aŭtoro provis planti el la sia – en nian cerbon..." (p. 53)

La blinda birdo ja meritas tian tempoferon!

Eugène de Zilah

LA GAZETO – n-ro 132 – 31okt07

 

Reen al:

La blinda birdo István Nemere Listo de recenzoj en La Gazeto Ĉefpaĝo originala literaturo