KADRE DE NEMERE-AĴO, IOMETO PRI ESPERANTA LITERATURO KAJ ALIAJ ARTOJ

István NEMERE, La fermita urbo, sciencfikcia romano. IEM Vieno, 2000, 2a eldono, 240p, 11 eŭroj

Aserti, ke romano bonas, povas havi diversajn signifojn depende de la kunteksto: etnolingvio aŭ Esperantujo. En la unua, ĝenerale, teksta bono konsistigas la normon; en la dua, tio konstituas eksterordinaran okazon. E-medie kvante la nombro da romanoj liliputas kaj kvalite la plimulto el la nove aperantaj produktoj hontindas sub la vidpunktoj lingva, enhava kaj teknika, des pli, ke la sola fakto, ke tiaj skribitas en (mis)esperanto ŝprucigas kvazaŭreligian ditirambemon ĉe zelotoj, ajne stultaj, ajne eminentaj.

Ja La ferrnita urbo bonas, en la "laika" - aŭ strikte literatura - senco de la vorto. Kaj tio signifas, simple, ke, se ĝi aperintus en etnolingva kadro, ĝi teniĝus kiel unu plia el la legindaj sciencfikciaĵoj, kiuj gajigas la vivon de certa nombro da entuziasmuloj de tiuspeca literaturo. Punkto. Oni ja ne levus la aŭtoron suraltaren. Esperantuje, tamen, la neofteco de bone varpitaj verkoj igas legemulojn aparte ĝoji pro ilia publikigo. Mi ja aparte ĝojas pro la fakto, ke mi traĝuis interesan intrigon en ia esperanto sufiĉe laŭa al ĝi. Kurioze, ĉi lasta aserto, de mi formulita en neesperantista besedo1 kun hispanaj beletr-amantoj, estigis jenan ĝeneralan sintenon: vere miraklas ne tiom la ankoraŭo - kvankam apenaŭa - de esperanto, kiom la ekzisto de esperanta literaturo. Jes ja. Poetoj "sen popolo", romanistoj, novelistoj, eseistoj, dramaturgoj... "sen popolo" - aŭ preskaŭe - dediĉas sin horojn, monatojn kaj eĉ jarojn al la okupo elalĥemii pensojn, sentojn, vibrojn... por, maksimume, kelkdeko da homoj - tamen divers-etnaj -, aŭtoroj asketaj kaj absolute malavaraj, ĉiam submetitaj al la minaco, ke pluraj el tiel nana nombro da legantoj, nome la recenzantoj, ĝenerale neprofesiaj, nekompetentaj aŭ, simple, membroj de unu el la ridindaj klikoj, kiuj daŭre klaŭnas ĉidezerte, povas elkreteni nemerititan rubon kontraŭ dignan kreaĵon. (Ankoraŭ krevigas la galon flavbekula kako, aperinta en la de tiam por mi malprestiĝa gazeto Monato, kontraŭ majstraĵojn kiel la poemaro Simptomoj, de Gonçalo NEVES, kaj la romano Neniu ajn papilio, de Trevor STEELE. Kia honto!).

1 besedo, "neformala kunveno kun laŭtema konversacio", Karolo PiĈ, La Bermuda Tiiangulo, Artur E. Iltis, Saarbrücken 1989, p. 143.

Niakaze, la aŭtoro, István NEMERE, verkas - eĉ istas - ankaŭ etnolingve, kio, se ne unika, ja raras kaj evidentigas laŭdinde superban amon al la kaŭzo kaj/aŭ al la lingvo zamenhofa, ĉar oni apenaŭ komprenas kiajn motivojn - krom aŭtenta tiuspeca amo - povas havi homo kapabla lukri siajn panon kaj renomon produktante belon hungare por dediĉi sian tempon al esperanto-verkado, tasko, kiu, kiel ĵus vidite ĉi-supre, donas nek monon nek prestiĝon (escepte de tio, se oni rigardas prestiĝa pajlohomi ĉe Esperanta PEN-Centro, privata klubo por amikoj kaj fervoruloj de SILFER kaj de ties komike fantasmagoria Civito). Kaj ĝuste tial mi neniam kredis la iam klaĉe disvastigitan misfamon, ke Nemere ne scipovas esperanton literatumivele, kaj nur alia - alilingve ĵargone nomata "negro" - kaŝesperantigas liajn tekstojn.

Absurde. Same, neniam mi rigardis justa la mistakson pri lia lingvo-uzo. Nia romanisto esperantas simile al la plimulto el la e-aŭtoroj rigardataj bonaj. Kaj eĉ plie. Ĉe li mi rimarkas ion ĝenerale neglektatan de niaj plejlaŭdatoj, nome kongruon inter la naturo de la enhavo kaj la lingvaĵo aplikita por ĝin disvolvi. Ankoraŭ eĥiĝas miakape florvortoj elegante ŝutitaj favore al Durankulak, de Sabira STÅHLBERG, longa novelo aŭ kurta romano semita per belkliŝoj kaj pretendeme magia surbaze de malmagia lingvaĵo. Kontraste, la esperanto en La fermita urbo, kiel dirite, sufiĉe laŭas al la intrigo kaj distie eĉ surprizas per neatenditaj sparkoj de malfacila simplo (pri vido spertita de la protagonisto en flugmaŝino legeblas: la suba pejzaĝo etiĝis je mapo; ulo nomata Gama kaj petita de alia, Alfa, al radiomikrofono, sin prezentas per Gama jenas; kaj post la diraĵo Komprenebla afero! Veturu, kara kolego, far iu, la aŭtoro klarigas: elkoris Pratt tre ĝentile; kaj la uzo de kiele anstataŭ kiel emfazocele: kiele mi bedaŭras, ke mi ne povas iri kun vi! ktp, ktp, ktp). Aliflanke, neologismoj aŭ terminoj nomataj poeziaj aŭ vortoj ĝisostule disdegnataj kiel novismoj malgraŭ ke ili pivas kaj eĉ zamenhofas, kvankam ne troaj, spureblas tie, kie ili necesas aŭ oportunas, kiel endas ĉe senantaŭjuĝa beletristo: joviala; oldulo; fulgozaj; agro; akomodiĝi; demaskos (anstataŭ senmaskigos); kurtondan ktp, ktp, ktp... Sed pleje mi ŝatis renkonti dumlege kelkajn esprimojn aŭ strukturojn, karajn - ĉar ili bele imbrikiĝas en la spiriton de la lingvo - al la homoj miarondaj, kiel, p.e. "en la foro"; "ankoraŭ pli foren"; "la viroj saltis selen"; "ili retrovis sian veran mion"; "Nur la varma luno brilis superkape", "Malcertpaŝe li ekiris al la domoj" k.s.

Sed, ĉu ĉio ĉi signifas, ke La ferntita urbo senas je eraroj, minusoj aŭ strangaĵoj? Tute ne. Tiaj troveblas simil-kvante kaj -tipe kiel en la plimulto el la e-verkoj rigardataj bonaj aŭ elstaraj. La problemo kuŝas en tio, ke esperanto rolas festlingve, nome ĝi uzatas preskaŭ nur en apartaj tre difinitaj okazoj kaj por esprimi tre difinitajn aferojn, ĉefe rilatajn al kongresoj, kongresaĵoj k.s. - nome, al la ĉefa agado, por kiu nun ĝi necesas - kaj al la lingvo, lingvistiko k.s, dum romano povas ampleksi plej diversajn situaciojn kaj animstatojn. Sekvoj de malofta uzo estas, unue, misuzo kaj, due, esprima paŭpero kaj distordo.

Pravis Karolo Piĉ, kiam, rilate al la dua sekvo, li plendis jene:

"A1 Esperanto, antaŭ ĉio, mankas profanaj, ĉiutagaj konversaciaj parol-elementoj, stilo kaj vortaro. La mizera nivelo de la esperantaj konversacioj estas, cetere, notore konata. Tamen sen taŭgaj, trafaj kaj sukaj terminoj, sen kurtaj kaj koncizaj paroltumoj, sen abundaj kliŝoj kaj diversaj mallongaj vortetoj ne eblas vivaj babiloj. Kvankam - oni ne miksu du malsamajn aferojn ĉi tie. Io alia estas konversacio pri novismoj. Kaj io alia disputo inter ebria edzo, ĵus elrampinta hejmen kvarkrure, kaj inter lia furioza edzino, kiu lin vane atendis ĝis la dua nokte. Mi konfesas, ke mi kapablus dum dek horoj, senpaŭze, prediki pri novismoj. Mi konfesas, ke eĉ dum kvin minutoj mi ne kapablus kontinue ŝpini ebriulan disputon." 2

2 Karolo Piĉ, la Litomiŝla Tombejo, Artur E. Iltis, Saarbrücken 1981, p. 230 k. 231.

La lingvaj misoj rimarkitaj en La fermita urbo, mi ripetas, laŭiĝas al la komuna tiparo trovebla en iu ajn el niaj literaturnivelaj produktoj:

a) Pri la fraz-aranĝo: "oni trovis Valentin-on enbruste kun sago", anstataŭ "kun sago enbruste"; "vidiĝas la spuroj de pluraj kuŝintaj apude homkorpoj", anstataŭ "apude kuŝintaj" ktp.;

b) Pri la uzado de verboj kaj verbotensoj (precipe en subpropozicioj enkondukitaj per ke): Ĉi-prie, pleje frapas la konstanto kaj ofteco de "fermi" anstataŭ "enfermi": "Tiuj homoj fermitaj tie, estas nesanigeblaj", "La knaboj fermis lin en la saman ĉambron, kie vi estis fermita", k.m.a., kaj tio venigas min al la konvinko, ke la "fermita" en la titolo estas ankaŭ "enfermita", kio konsiderinde povas ŝanĝi la sencon. Cetere: "tuŝis iun butonon", anstataŭ "premis"; "oni ekfunkciis la ventolilon", anstataŭ "ekfunkciigis"; "Reeĥtis lia anhelo", anstataŭ "reeĥiĝis"; "La princo ridete kvitis la mallaŭtan 'sinjoron ", anstataŭ "kvitigis" ... "Mark ne miris, ke la intendanto jam sciis pri li", anstataŭ "scias"; "Verdire ĉio estis nekonata krom tio, ke li estis nun tie", anstataŭ "estas" k.m.a.;

c) Pri aliaj misuzoj: El ĉiuj ceteraj nefacile tipigeblaj, mi elektos, unue, jenan ekzemplon: "Ĝis la Princo ne ekparolis, la aliaj ne rajtis kaj ne kuraĝis eligi eĉ voĉon." Ĉi tie komentindas, ke, laŭ PIV

"Oni ne uzu ĝis kun negacio en la senco 'tiel longe, kiel...' , ĉar nefaro de ago ĉiam supozigas

daŭron. Oni do diru kun Zamenhof: mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis kaj miaj okuloj ekvidis, sed ne kun Kabe: mi ne kredos al miaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvojn (= dum vi ne donos...; tiel longe, kiel vi ne donos...)."

Due, "kaj restos tie, ĝis kiam mi pendigos lin". Ĉiprie, same laŭ PIV "uzi ĝis kiam anstataŭ la subjunkcia ĝis estas senutila pleonasmo, kiun nenio pravigas". Trie, "ili kostas nur du groŝojn por peco', anstataŭ "po du groŝoj(n) (ĉiupece)". Kvare, jen originala strangaĵo: "Nokto saltis al la kabano, strato", anstataŭ "al la kabano kaj al la strato"; "En ĉiuj stratoj, kortoj kuŝis mortintoj", anstataŭ "stratoj kaj kortoj"...

Rilate al pres-eraroj, gratule agnoskendas, ke La fermita urbo preskaŭ senas je tia jam esenca parto de la esperantaj publikigaĵoj. Ĉiverke, krom, "Doloris ĉiuj liaj korpopartioj", anstataŭ "korpopartoj", apenaŭ rimarkeblas pliaj menciindaj koboldajoj. Kaj tio evidentigas ĉikaze tian nepran korekturan laboron, kia devus sisteme praktikiĝi ĉiuverke, kaj tamen, ve!, ne tielas. Kial oni ne aplikis la saman elpurigan kriterion rilate al gramatika korektado, kia, aliflanke, skipe plenumiĝas ĉe etnolingvaj beletraĵoj? Kial esperantaj aŭtoroj kaj eldon-responsuloj, ĝenerale, tute preteras la Warenghien-an devizon, ke ne endus publikigi esperantan ajnon, pli frue ne reviziitan de pluraj kompetentuloj el laŭeble plej diversaj lingvo-regionoj? Ja tiaj homoj ne mankas en Esperantujo, kaj, cetere, niaj eldon-aferoj ne postulas urĝon, ĉar niaj produktoj staras ekster merkataj premoj, perfekte toleras prokrastojn - la tempo ĉe ni havas alian dimension -, des pli se tiaj servas por la pripledata kaŭzo. Kial do ne elpurigi del niajn verkojn? Amo al la lingvo pruviĝas ne per alt-sonaj deklaroj, kiajn oni ĉe ni kutime faradas, sed per flegado de nia esprimmaniero, kies puron oni ĉe ni kutime neglektas.

La ĉeftemo en La fermita urbo ne tro originalas: kunekzisto de du socioj, unu barbara kaj la alia, humane-teknologie superevoluinta, kadre de sciencfikcia futuro, sed ja tre originalas la Nemere-a disvolv-maniero. La dua socio, kvazaŭperfekta ĝis tioma grado, ke ĝi ne kapablas eĉ koncepti krimon, kaŝe forsendas la tamen neeviteblajn - kvankam sporadajn krimulojn en la duan, nome en subteran teleobservatan urbon - Klaŭstropolis -, kie tiuj, generacion post generacio aranĝas sin en ia ordo, komence, kun ĉiam pli stompita kaj, fine, ĝismite distordita deven-memoro. La konflikto ekas, kiam tri apartaj makbete potenc-avidaj forsenditoj interkonsente kundividas la povon - princan, militistan kaj pastran - super ĝisribele tiranigita popolo, surbaze de mezepokecaj politikaj-sociaj strukturoj. Nu, tia plastika scenejo permesas al Nemere analizi la homan naturon kaj prialegorii nian nuntempan mondon kun kritika rigardo al institucioj - reg-povo, religio, armeo -, al ties fiziko kaj al ties metafiziko kaj mitoj. Sciencfikcio nur fonas ile kaj kiel elemento de kontrasto. Nemere ne celas al elmontro de impreso-faraj futurismaj inventoj, sed al medito pri la homa kondiĉo, kiu, kvankam perfektigebla, aperas ĉiam minacata de atavisma besteco, sendepende de epokoj. Kune kun la protagonisto, Mark Bellor, kvazaŭdanto el la dudekkvara jarcento, ni descendas al la ekstremo de mistera ŝakto, kaptitaj de kresĉenda intereso - jen unu el la ĉefaj, rimarkindaj kaj nenegeblaj bonoj en la verko - al tio, kion ni trovos. Fine ni trovas ion, Klaŭstropolis-on, nome nin mem kun niaj egoismoj, avidoj kaj perfidoj, sed ankaŭ kun nia nebridebla emo-amo al libero. Simple, sed bele.

La fina rezulto de La fermita urbo, kiel ofte ĉe Nemere, evidentigas metiismon, istan lerton pri kunfadenado de subintrigoj, pri manipulado de diverso, komplekso, pluro, kvanto... - situacia, rolula - kaj palpeblan kinematografiecon de multaj el la proponitaj rakontbildoj, nome kvalitojn normalajn ĉe ajna profesie ellaborita romano kaj eksterordinarajn en la nuntempa amatoreska e-romanistiko.

Resume, La fermita urbo bonas, kadre de Esperantujo elstaras, kaj ĝia eventuala elesperantigo ofertus al etnolingvaj legantoj unu plian eblon amuziĝi per interesa teksto, kiu verŝajne ne senmortigus la nomon de la aŭtoro sed ĝin, eble, farus enkapiginda. Bele, ĉu ne?

Miguel Fernández

 

Reen al:

La fermita urbo István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo