SENTEMO, HOMECO, HONESTO

Trevor STEELE: La fotoalbumo, romano. IEM, Vieno, 2001. 366p.

Lundon, la 2an de julio 2001

Kara Trevor Steele,

fininte verkon 650-paĝan, parte samĝenran, mi situas bone por plene apreci vian Fotoalbumon: la klopodan penon faritan, la kapablon de memoro kaj esploro, la romanverkan talenton pri kiu ĝi atestas... Kaj tiom da interesaj detaloj survoje!

Jen via sesa libro. Aŭ ĉu ses kaj duona ? Kiel vi kalkulas la 'papiliajojn' ? Kaj vi trovis - gratulinde - eldoniston kiu ne ŝovas la riskon de (ne)vendado sur la dorson de la aŭtoro. Tute meritite, kompreneble.

Vi havas la belan talenton diri ion trafan en la ĝusta momento, kondukante vian rakontaĵon al precize tiu klimakso, aŭ al konkludo per ironia aludo: "Ŝajnis esti pli bona etoso inter Kennedy kaj Ĥruŝĉov ol inter la fratoj O' Shea." Ege simplaj, sed profund-signifaj frazetoj formas vian verkmarkon: "Pad, kio okazis ?" (Kial la rilato inter ni, geedzoj, povis veni al tio?). Kaj la vualita kritiko fine de tiu partaĵo: "Diana komprenis: laŭ li la kulpo estas tute ŝia - tio estas tute normala".

Via romano vere mirigas, jam pro la impona amplekso; sed ĝi estas krome tiel bele kronologie verkita - kontraste kun mia mozaike strukturita viv-kroniko ('ĥaosa' tiu). La enhavo estas atentotena pro la biografia realeco, granda 'fragmento' de vero, ne sena je la surprizaj dramoj kaj turnopunktoj de ĉiu homa vivo. Plaĉas al mi la subtila humuro. Kaj tiu aparta sentemo en la priskribo de la vivo de geedzoj kaj iliaj idoj, la homeco de viaj konsideroj, la honesto de via analizo. La karakteroj estas klare kaj konkrete rekreitaj. Foliumi albumon de fotoj - fekunda koncepto!

Vi tiel lerte-alude anoncas venontajn dramojn: per la aŭtoritata belo de Rita, per la perfekta fianĉino por Sean, per la rezistenda manipuleblo de Tommy, kiu estas "mola argilo en la manoj de Vanessa". Vi montras la vivon mem: "'Blufo kontraŭ blufo.' - Kia bela mistero, tiu de la virina korpo. Kaj viro devas multon toleri ĉe la edzino."

Vivokuroj - via, mia - paralelas ofte: plaĉas, ke vi priskribas lernejajn cirkonstancojn; instru-suferojn, kiujn mi ankaŭ konis, sed preferis fuĝi; kaj politikajn rezonaĵojn? Iujn temojn mi simple preterlasis, neglektis, ignoris, ne volis pritrakti en 'mia' romano. Vi, male, priskribas... la tutan vivon. Tia libro helpas kompreni, feliĉi pri la propra vivo. "Nu, eble la vivo, se ni povus vidi ĝin panorame, estas ia rolo en teatraĵo." Jen penso, kiu aliforme, pli filozofie - alifraze kaj aliframe - aperas ankaŭ en mia verko: Tarokoj kaj epokoj.

Sed, dum via produkto estas simpla kaj klara, tuj komprenata, mia produkto estas kompleksa kiel la vivo: tre kaj tro kompleksa por flua kaj ĝua legado; tro heterogena, malkohera, sen rektaj interligoj, kaj sen konkludo. La atento, kiun ĝi postulas, ŝajnas en en proporcio kun ajna fruktodono.

Mian kapon trafulmas nun la komplekseco de mia elŝutaĵo kaj la balastaĵoj en ĝi. Mi pensas pri Febro. Kaj Pigre pasas la nokto. Du romanoj de la grandadebita Nemere. Kaj leviĝas la demando: Kial volis verki 'mi' ?

Kara verkinto, mi legis vian albumon kun granda kontentiĝo; mi jam konetis vin, sed mi agrable pliintimiĝis kun vi, - laŭ Rita "la plej interesa el la gefratoj"; krome, mi konatiĝis kun viaj gefratoj kaj gepatroj pli profunde ol kun multaj vivantoj ĉirkaŭ mi. Sinceran dankon pro tia privilegio. Por kiam la dua volumo?

Ĉu mi iam tiel avide atendis aperon de libro ? Verŝajne ne. Ej! Scii, kiam kaj kiel ekrolis Esperanto en tiu vivo. Kiam rivelis sin la aŭtoro en vi.

Kelkaj vortoj pri la lingvo. Malmultaj preseraroj, ne ĝenaj. Vi ne uzis la PIV vorton "rugbeo", argumentante por "rugbio"; sed ja tamen "ŝereo" (malgraŭ sherry). Mi povas bone vivi sen tiuj du vortoj, sed jam alia afero estas "divorci". Vi plendas, ke la PIVa Suplemento faris ĝin ne transitiva; kaj vi forgesas, ke ĝi estas tia ankaŭ en la franca, same kiel la ekvivalentoj en la germana kaj la nederlanda (ktp?). Nur la angla kutimas uzi netransitivajn verbojn ankaŭ transitive. Ni havas eĉ "repudii".

"Kurvoj" estas preseraro, ĉar unufoja, dum aperas plurfoje "kurbo". Mirigas kelkfoja "Vietnamio" (Vjetnamio). Kaj la eldonejo provu 'solvi' la malagrablajn vortdividojn: he-lpopeto, sensimp-resoj, eksk-ludive, eksp-lodis...

"Tekstlibro" ŝajnas al mi kalkeo de la angla, kiu sin trudas same en la nederlanda (leerboek, lernolibro); "venigi" ofte (taŭge) ricevis la signifon 'iri por preni'. Doloris la okulojn (p200) > dolorigis? Nigrigataj (itaj) ? manoj (p32), rekompenci (p34, kompensi ?).

Christian DECLERCK

 

Reen al:

La fotoalbumo Trevor Steele Ĉefpaĝo originala literaturo