RANDE KAJ LIME DE FILOZOFIA ROMANO

Dum la komencaj jardekoj de la 20a jarcento, aperis en Hispanio rimarkinda serio da filozofiaj romanoj. Elstaras tiuĝenre la nomoj de Pio BAROTA (kies La arbo de sciado ekzistas en taŭga E-traduko de DIEGO), Miguel de UNAMUNO kaj AZORIN. En tiuj romanoj la elirpunkto estas la filozofia - ĉu ekzistalisma, ĉu de NIETZSCHE aŭ de SCHOPENHAUER - dum la ofte konfuza (eĉ nebula) agadkampo estas la vivo mem. En la ekzistalisma romano Niebla (Nebulo) de Unamuno, Esperanto ankaŭ filozofie rolas. Kaj kiu pravas estas "memorspertoj", ne romano; tamen ĝi multe memorigis min pri tiuj romanoj. La etoso, nacieco(j) kaj epoko ja distas, sed ne la esenca transmigro. Dialektiko inter la filozofio kaj la karnalo donas al la libro de de Zilali viglan strukturan bazon.

Somere de 2003 mi flankenmetis aliajn legindaĵojn - kaj eĉ gravajn taskojn - por min mergi en ĉi verkon. Ne de la lego de Ekstremoj, de la "ibera skolo", tiom multe mi trovis ekscita esperantaĵon. Mi ankaŭ komparus la verkon kun la romanoj de famekonata ĉeĥo de la nuntempo, Milan KUNDERA. En ambaŭ funkcias ade kaj vigle la kontraŭmeto de seksa liberiĝo kun la kruelecoj, grizoj kaj puritaneco de la stalinisma submondo. Tamen ne ĉio en Kaj kiu pravas nekredeble leĝeras: la prikatedrala diskutado iom post libromezo fakte min tedis. Sed, dank' al Dio - aŭ al la aŭtoro mem, oni ne stumblas sur multaj tiaj kozoj - persone mi eĉ tre ŝatas la citaĵojn en la latina... eĉ pli ol la erotikaĵojn.

Kiu deziras legi tradician aŭtobiografion eble desapontiĝos. Ekzemple, en ĉi librego ni neniam malkovras la kialon de la aŭtora esperantisteco - io tamen refreŝiga, konsidere la umbilikismon de nia verda kulturo. Aliflanke, allogo al Francio kaj ties lumoj tiom intense rolas kiom la filozofio kaj la seksalo mem. Per la libro de de Zilah mi konstatis kiom eŭropa, kaj precipe franca, estas mia denaska usona kulturo. Ja SARTRE kaj BEAUVOIR estas ĉefsteloj en nia jankia firmamento. Kiam mi aĝis nur dekdu jarojn, mi jam legis libron de TEILARD DE CHARDIN (ĉu pri la homevoluo?).

Grava demando: kianivele staras la libro? Oni dezirus vidi la aperon de veraj profesiaĵoj en nia juna lingvo. Mi kredas ke Kaj kiu pravas estas tia. Ni liavas bonajn verkistojn en Esperanto, eĉ se ili konteblas per la fingroj de nur du manoj. Bonaj, laŭ vere universalaj kriterioj. Sed inter ili de Zilah estas unika: li elĉerpas novajn rigoron kaj elanon el la granda aventuro de la menso nomita filozofio. pro tio, interalie, li sukcesas injekcii vastan viglon en nian prozon.

Difektoj? Eraroj? Mi ne scias. Persone, mi ne kredas ke seks-sperto kun putinoj povus tiom influi en ies viv-direkton. Ĉu sperto kun krudaj ĉiesulinoj de hungara kamparo vere kondukis la aŭtoron al la brila pensomondo franca? Nu, ĉiu homo estas aparta mondo. Eble mi estas viktorianisma; miaj soci-medioj ja estas tiaj. Laŭdindas la kapablo de de Zilah verki pri kozoj pri kiuj mia supermio ne permesus al mi direkte bildigi, aŭ eĉ apenaŭ aludi. Tamen oni povas sperti la samon rigardante la bild-serion de La KancerKliniKo. Kaj por viro miaaĝa nenio novas sub la suno. Carlos FUENTES iam diris ke la pornografio estas nepre enua, ĉar esence temas ĝiseterne pri la samaj mamoj, kacoj kaj vulvoj. En Kaj kiu pravas la seksalo ne estas interesa per si mem, sed per la apudmeto, almenaŭ implica, kun diversaj alioj. Krom tio la aŭtoro/ĉefrolulo jam de tre juna aĝo tutvolonte elektis por si tre tradician seks-vivon - tiun de la paro -, kiu viktoriano skandaliĝus pro tio? Laŭ Susan SONTAG, la vera pornografio postulas daŭran rompadon de la normo. Ergo, laŭ mi, Kaj kiu pravas ne estas pornografia verko.

Tekste estas kelkaj malgravaj mankoj (ekzemple, mencii la "snarkon" paĝojn antaŭ ol difini ĝin - io plibonigebla en dua eldono).

Mi ŝatas de Zilah-on ĉar kiel verkisto li estas edukanto. Per Kaj kiu pravas mi elsciis pli pri Sartre kaj lia La Esto kaj la Malesto ol siatempe per miaj kursoj pri franca literaturo. Ja la verkon de nia marhundo oni povas legi kiel kvazaŭromanon, aŭ kiel filozofian lernolibron. Kvazaŭromane larĝe gravas binaraj opozicioj, ekzemple Okcidento/Malokcidento, kulpo/senkulpo, socio/seksalo.

Foje oni plendas, ke Esperanto ne allogas intelektulojn. Kaj kiu pravas estas dika intelektula libro, kaj, krome, tre profesie presita far 'Pro Esperanto'. Kiel besto kiu sin movas ĉefe en la zoologia parko universitata, mi trovis en ĝi tre indajn nutraĵojn.

Por mi la somero 2003 estis la somero de Kaj kiu pravas - kiel aliaj someroj apartenis entute al FAULKNER, al HEMINGWAY aŭ al KEROUAC. Potenca pruvo ĝi estas pri la vasta vivipovo de nia bedaŭrinde apenaŭ vivanta lingvo.

Peter BROWNE

 

Reen al:

Kaj kiu pravas Ĉefpaĝo originala literaturo