TEMO TIKLA
INFANO KRIPLA

La libroj de István NEMERE aperas jam de pluraj jaroj solide riĉigante la esperantlingvan legomondon.

Komencinte la legadon de Krias la silento mi baldaŭ alvenis al la kerno: ege kripla ĵusnaskito. Ne ekplaĉis al mi la temo, des pli ke temis pri tiom kripla infano: eĉ la kuracistoj ne rekomendis lasi al li la pluvivon. Estis defio de la protagonisto preni la infanon hejmen por provi ĉu eblas plue vivigi lin.

Sekvis iom da recenzocele deviga legado, sed poste la devigo transformiĝis en avidon trovi tempon por la plulego. Pri kriplegaj infanoj oni verkas tre malofte. Des pli interesa estis la kielo montri la evoluon de la infano, kiu, krom sonoj kaj iom da spaco, havante grandajn cerbodifektojn, povas nenion percepti. La medicinista esploro verdiktis por la infano senesperon intelektan kaj kelkajn jarojn, maksimume jardekon, da vivlongo. Sed la amo de la vartistino kaj poste de alia virino al la kompatindulo faris miraklon...

La vivenergio, porciumita por ĉiuj sensiloj ĉe normala infano, ĉe nia kripluleto koncentriĝis nur ĉe la aŭdado, kio sekvigis la duan miraklon: talentegon de la infano. Kiun talenton? - kiu legos, tiu vidos.

La verkisto proponas montri la nevideblan evoluon de la intelekto, eĉ se unuflanka, per stakoj da apartaj simplaj vortoj, kiuj respegulas apartajn penserojn de la infano:

"mallumo makulo movigas for for for
grandbono varmo ĉisube moleco"

Tiu stako igas de jaro al jaro pli kaj pli riĉa ĝis fine esti iel-sencoporta. Nur la vorto (nocio) "inundo" ne devus laŭ mi uziĝi, ĉar tro fora de la ĉirkaŭinfanaj realaĵoj.

La sperta verkisto malvolvis romane ankaŭ aliajn gravajn temojn: la problemo trovi idealan virinon, la verkistajn problemojn ktp.

La protagonisto revas trovi 'pravirinon', t.e. la idealan virinon. (Ho! Tiu serĉado en kiu ankaŭ mi implikiĝis!). Umante de virino al alia li finfine trovis la 'si-on'.

Mi eĉ envias tiun romanan ĉefheroon, ĉar mi, ne anticipe umante, sed honeste (laŭ la tiamsovetiaj leĝoj) edziĝante, spertis edzin-seson. Mi apartenis al tiu nemulto kiu, forlasante eksedzinon, forlasis ankaŭ loĝejon, plejofte nevastan, nur 2-3-ĉambran. Tiam la loĝejoj estis ŝtataj kaj la eksedzino ne rajtis elloĝigi la eksedzon. Ĉar la loĝejluado estis tre multekosta sekvis rapide trovi alian loĝvarianton - la sola ebla: novan famili-partnerinon. Ili ĉiam havis loĝejon kaj ĉiam rapidegis al la geedziĝejo.

Sekvis kompreni la nekoincidon de la karakteroj, kaj hobioj, toleri tiujn malkoincidojn kaj sekvantajn edzinajn skandalojn (ofte pro Esperanto-agado) ĝis subita dezirego divorci kaj foriri de la malfacile tolerebla kunvivo. Kaj denove senhejma... kaj denove urĝo ie, ĉenovedzine loĝi ktp.

Kiu scias: eble ankaŭ mi estis 'tia' pri kiu diras la romana 'plejvirino', sincerante:

"Eble nun la unuan fojon mi ne devas honti pro mia partnero, mia viro. Antaŭe mi ĉiam trovis en ili iun mankon... Ili ne estis tiaj pri kiuj mi povus esti fiera inter ĉiuj cirkonstancoj. Ili estis viroj malgrandanimaj, senkarakteraj, ofte nur duoninteligentaj... Kiuj nur dum certa tempo povis sukcese kaŝi sian veran nivelon... Kaj min jam treege lacigis tiu konstanta atento kaj atendo de iliaj pliaj mankoj: nu hodiaŭ kion malbelan mi malkovros ĉe li."

Nu, ne, mi ne vidas min en tiu virin-okula priskribo...

Sed la problemoj trovi normalan edzon estas vaste konataj ankaŭ en Rusio, plena de drinkantaj viroj...

Nemere facete tuŝetas tre interesan temon, kiu nun rapide elvolviĝas en Rusio: la bioenergia kampo de la homo: "Kiam sia mano adiaŭante glitis en la lian, estis kvazaŭ varmega kurentobato."

Do, inter la geamantoj aperas konstanta bioenergia ligo, ekesto de io kiun la aŭtoro tiel priskribis. Plue tiu energia ligo jam ekzistas konstanta:

"Inter Yunta kaj Theo streĉiĝis nevideblaj, sed preskaŭ fizike rimarkeblaj pontoj. Mil kabloj, ĉenoj, kondukiloj..."

Ja estas novaĵe vero. Kiam al mi unuafoje alvenis konatigo-cele antaŭedzino (en 1993, en siberia montara vilaĝeto) mi donis al ŝi apartan loĝoĉambron. Ni ĉiutage laboris legomĝardene, konversaciante plej diversteme. Post semajno mi ekcerbumis: ĉu mi la unua nokta gasto en ŝia cambro? Ĉu atendi ŝian venon...? Iutage mi petocele dedorse frapetis ŝian ŝultron dirivola... Tuj ĉe la tuŝo aŭdiĝis kraketo kaj 'oj'-ŝrikete Natalia desaltis min. (Nu tiunokte ŝi venis al mi...) Estis interese konstati ke ŝi ĉe la kraketo sentis pikdoloron: mi, ne. En la Nemere-romano, male: pli riĉa bioenergie estas la virino.

Estis interese ekscii pere de la romano la verkistajn ŝtupojn al maturiĝo. Eble István Nemere skribis pri la propraj? La plej karakteriza opinio de la verkisto, ĉu de la romano, ĉar en la romano:

"Ĉiu verkisto estas iel eksterulo, kiu vidas la erarojn de la aliaj, vidas kiam ili iras sur la malĝusta vojo. Eĉ kiam ankaŭ li mem iras kune kun ili. Pro tio li estas verkisto, ni diru "spiono", li ne povas elekti alian vojon por si mem - aŭ se tamen "jes", li perdas la realan mondon. Tia estas la vojo de spionoj. Li devas konstante observi tiujn ĉi mirinde aĉajn, terure talentajn, sed kainece murdemajn estaĵojn, kiujn oni kutime nomas homoj. Li devas observi, kiaj ili estas interne kaj ekstere, kio movas ilin, kiel ili kondutas inter si".

Tio kaj aliaj enromanaj pensoj ŝajnas ia enkonduko por la ekverkistoj. Ĉu ne?

La finalon de la romano mi sentis nur antaŭpinto, kaj mi ŝatus ties plidaŭron. Des pli, ke la konciza postparolo forpelis mian penson pri la romanelpenso, kaj altiros vin, recenzoleganto, legi la verkon:

"La eventoj de tiu-ĉi romano tiel okazis ankaŭ en la reala mondo. Ĉio ĉi okazis al la filo de Nobelpremiita verkisto en la 1990-aj jaroj..."

La lingvaĵo de la verko estas tipe Nemere-a, adaptita al nepretendema Esperanto-lingvulo, eĉ al postprogresantoj. Ne aperas naciismoj, de mi ŝatataj, nek iuj novece derivitaj afikso-vortoj. Krom eble la t.n. 'mal'-vortoj.

Lastatempe ĉiam pli kaj pli uziĝas la prefikso 'mal-', celante tute novajn netradiciajn vortojn. La prefikso, parte forpuŝita pro iom-longaj 'mal'-vortoj, kvazaŭ okupas novajn por si terenojn. Ne preteriras tiun fenomenon ankaŭ nia esperanta 'plejverkisto'.

Krom la tradicie klara kontraŭa senco en 'mal'-vorto mi renkontis ankaŭ aliajn. Okazas kvazaŭkonkurenco al la prefiksiĝema partikulo 'ne'. Aperas du kazoj.

La unua, kiam la aŭtoro vidas ke simpla 'ne' estas pala respegulo de la neeca situacio:

io ŝanĝiĝis, ankaŭ la pasinto. Ne eblas forviŝi ĝin senspure, sed ĝi paliĝis kaj griziĝis al sensignifeco. La pasinto fariĝis praepoko, pri kiu li rememoris malvolonte." (p156)

("malvolonte" = ege nevolonte, la neado kiun transdonas la partikulo 'ne' estas tute malpligranda). "Theo pensis pri Val. Li kuŝas kelkajn murojn for de li kaj dormas en la mallumo. En la malscio." (p114)

("malscio" = plena, absoluta nescio)

"Theo strebis malaŭdi la tekston" (p69) ("malaŭdi" = tute, absolute ne aŭdi)

Do, en la ĉi supraj ekzemploj la prefikso 'mal-' signifas la kategorian, plenan, absolutan ktp., neadon. Tiel aldonante la samajn vortojn mi tradukus al ekz. la rusa lingvo. Fakte aperas kvazaŭnovaj nocioj.

La dua kazo prezentas fondi novajn nociojn en esperanto, ofte ne ekzistantaj en la rusa lingvo, eble ankaŭ ne en aliaj lingvoj:

"Hella staris ĉe la pordo de la teraso, kvazaŭ sinkaŝanta ĉe la pordposto, ŝi ĉeestis kaj malĉeestis..." (p148)

La kutima nocio 'forestis' prenita el la naciaj lingvoj estus malĝuste pliforta kazo, ĉar fakte Hella restis sur sia loko.

"- ŝia voĉo estis mallaŭta, fabelrakontanta kaj maldolora." (p156)

Estas brile! Mi, ruso, se nespertega esperantisto, dirus malpli poezie: "kaj ne alportanta doloron" k.s. Sed mi, spertega, anstntaŭ "fabelrakontanta" dirus "fabelrakonta", ĉar fakte ne temas pri fabelo, temas pri la voĉkvalito.

"La kurantaj lumoj fronte de la domoj montris kvazaŭ moviĝantajn reklamojn, brilis kaj malbrilis la surskriboj" (p62)

Same brila 'mal'-vorto en la rusa transdonatas per 'estingiĝis', kiu malpli plaĉas al mi, ĉar tro kutima. Kiel ĉiam en nia jam riĉega lingvo ekzistas bonaj ekvivalentoj. Ĉikaze: ekz. 'brilis kaj nigris'.

Mi trovis ankaŭ malpli trafajn 'mal'-uziĝojn, kiam la aŭtoro verkante ne haltis por momento imagi mense la nocion:

"Komence li malvolonte plenumis la taskon, ĉar li ne havis bonan opinion pri tiaĵoj." (p48)

Nur se mi legus: 'li estis tute kontraŭ la tasko' estus konvena la vorto "malvolonte". 'Mal-', kiel mi diris komence, estas inde pli forta ol simpla 'ne'. Sekve plibonus laŭ mi "nevolonte", kio bone respondas al la kaŭzo "li ne havis bonan opinion".

"La knabino ekhaltis sur la sojlo de la redakciejo kaj maldecide cirkaŭrigardis." (p5)

Ni imagu la forta-agan radikon "decid-" kaj la tute kontraŭan nocion kaj tuj komprenos, ke ĉikaze plibonus 'kaj nedecidema ĉirkaŭrigardis'. Aŭ 'heziteme ĉirkaŭrigardis'.

"'Ankaŭ pro tio mi estas maltaŭga por geedziĝo, mi rapide enuos ĉiujn, li pensis." (p112)

Ĉi frazo taŭgus se dirita antaŭ publiko iomtroigcele. Sed la protagonisto diris al si mem, kiam ne estas bezono troigi. Do, 'netaŭga' pli konvenus, ĉar la kialo "mi rapide enuos ĉiujn" estas ne tiom forta kiom bezonus la forta neado 'mal'-elvoka.

"Hella iom malcertiĝis, poste foriris." (p136) Ĉi tie "iom" kolizias kun la tre forta "malcertiĝis". Pli konvenus 'iĝis (iom) necerta'.

Malgraŭ ĉi-rimarkoj mi trovas la romanon leginda kaj necesa sur viaj bretoj.

Anatolo GONCHAROV

 

Reen al:

Krias la silento István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo