Jorge Camacho

Poetino anime sennacia

 

Ungar, Krys. Meznokto metropola. Antaŭparolo: Aldo de’ Giorgi. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen 1991, 111 p.

 

Aperis en La Gazeto n-ro 53 – 15jun94, p. 12-17

 

Tri jaroj (aŭ pli) jam pasis de la apero de Meznokto metropola, la debuta poemlibro de Krys Ungar [(1954)]. Tri recenzojn mi legis pri ĝi, aperintajn en Kataluna Esperantisto (Januaro-Februaro 1992, p. 11), Esperanto (Februaro 1993, p. 36) kaj Literatura Foiro (Aprilo 1993, p. 89-90). La unuan verkis Antonio Valén, hispana filologo kaj kritikisto; la duan, Gonçalo Neves, portugala prozisto kaj poeto; la trian, Henriette Beaupaul, pseŭdonomo de Perla Ari Martinelli.

 

La titolo de ĉi lasta, Meznokto ne-tro-pola, estas same absurda kaj vitriola kiel la enhavo de la recenzo mem. Fakte estas surprize, ke Paul Peeraerts epitetis per la pironismo "kotŝmiraĵo" la, en vortoj de István Ertl, "argumentan kaj nuancitan" recenzon de Neves anstataŭ ĝuste tiun ĉi. La teksto de Beaupaul-Martinelli ekpafas kontraŭ Krys Ungar per la akuzo, ke "io nekonvinka (...) en tiu poldevena aŭtorino estas ŝia strebo al angleco", kaj ke tiel ŝi provas "nei siajn radikojn". Havas nenian sencon aserti ion tian pri aŭtorino naskiĝinta kaj edukiĝinta en Londono, kaj kiu poste studis en Bristol, t.e. kiu vivis kaj kreskis merge en la brita kulturo dum la plej granda parto de sia vivo, senkonsidere pri tio, ĉu ŝiaj gepatroj estis, statis aŭ esencis polaj. Ĉu iam oni postulis de Reto Rossetti, ke li verku 'pli svise'? Ĉu iu ajn protestis, ĉar li esperantigis la faman Otelo de la anglalingva Ŝekspiro, “tiel neante siajn radikojn"? Ĉu de nun mi devigu min verki en Esperanto hispanece, madridece aŭ ĉantadece (laŭ la nomo de mia strato)? En la nuna epoko, kiam eŭrop-fokusaj gentismo kaj ŝovinismo pavas kaj dandas ankaŭ nia-movade, aplaŭdindas sintenoj kiel tiu de Krys Ungar, skribinta al mi antaŭ mia lastsomera vizito al Britujo, ke ŝi "estas do oficiale brita sed anime sennacia". Ne pro nenio ŝi redaktas la periodaĵon Sennacieca Revuo, anstataŭ ĵongli per sofismoj, kio pli facilus.

 

Se oni bezonas erarojn, ili certe ie aperos. Beaupaul-Martinelli kritikas ĉion el la poemaro: la elekton de la vorto "meznokto" anstataŭ "noktomezo", la uzon de recikla papero, la "koketan litertipon", la "katalogecan" diversecon de metroj kaj skandoj... Resume la poemaro estus nur "salato por ĉiuj gustoj", en kiu mankas "profundeco, sincereco kaj vera komprenemo, kompato al homoj". La recenzistino kategorie verdiktas pri la sincereco de Ungar, laŭ mi facilanime kaj, el literatura vidpunkto, ankaŭ demagoge.

 

Kontraste, la recenzo de Valén parolas ege favore: "Nur tre escepte renkonteblas elstara verko de same eminenta poezia individueco, kia estas Meznokto metropola de Krys Ungar: jen poemkolekto unutire legebla, kiu poiome kaj neeviteble katenas la leganton per kreskanta entuziasmo. Ĉu trous diri, ke ĉi verko altrangas en nia moderna poezio tuj post La turoj de l' ĉefurbo?".

 

Kaj, malgraŭ ŝajnoj, pozitivas ankaŭ la takso de Neves: "Ŝiaj strofoj ja vitrinas enorman, maturan talenton lingvan kaj versfaran. Ĉi-flanke pravas panegiroj prefacaj kaj recenzaj. Fluas hemistikoj harmonie, kun svarmo da koloroj kaj sonoroj. Agnoskinde, Krys dirigentas bravure tutan orkestron da metroj kaj parnasoj. Aplaŭdinde". Sed li aldonas: "Tamen sin trudas la demando: ĉu tiela enverguro, sufiĉa por ŝin kroni, laŭri, etikedi kaj reklami ‘klasika’, ĉu tia vervo pure ‘lingva’ kuniras samdimensian armaturon ne nur ‘poezian’, sed ĉefe ‘poetan’. Alivorte: ĉu versarto enorda kaj ‘stiloza’ nepre titolindas poezio. Aŭ alipense: ĉu la poemoj Krys-aj rivelas iom da novo trans aŭ preter la kutimaj formuloj de Kalocsay kaj Boulton, ĉu ŝi entute iĝis pli ol epigono, eĉ se virtuoza". Videble liajn agnoskon kaj aplaŭdon kompensas granda skeptikeco, kiun li kronas per prijuĝo malaproba pri la piroteknikeco de plimulto el la poemoj: "Plejparte tamen regas nur efektoj de petardoj stilaj, kiuj per bril-eksplodoj blindumas la vakuon de enbavoj iom kliŝaj".

 

Unue necesas atenti la poetikajn premisojn kaj principojn de Krys Ungar. Ŝi apartenas al literatura skolo, kiun laŭ mia scio konsistigas Timothy B. Carr kaj ŝi mem: ‘neoparnasismo’ aŭ ‘novparnasismo’. Oni ne miru, ke mi parolas pri du-persona skolo; jen du esperantaj verkistoj vivantaj en la samaj tempo kaj lando, kun oftaj kontaktoj, kaj (malkiel la t.n. skota skolo) kun klara komuna poetiko (verki konforme al la reguloj kaj konsiloj de Parnasa Gvidlibro) kaj komunaj temoj.

 

Ni legu nun el la tria eldono de Parnasa Gvidlibro, el ties paragrafo Liberaj versoj, opinion de Gaston Waringhien (mi forigas la versajn ekzemplojn): "Malgraŭ malfavoraj juĝoj de kelkaj aŭtoroj multiĝas en la nuntempa literaturo lirikaj pecoj, arbitre dividitaj en serio da pli-malpli longaj linioj, en ĉiu el kiuj oni vane serĉus ian elementon de ordo. La solaj ecoj, kiuj iel distingas tiajn pecojn disde simpla prozo, estas ia denseco de la lingvo kaj intermeto de silento ĉe la fino de ĉiu linio – sed ĉu tio sufiĉas por konsistigi versojn? Oni povus pleje paroli pri ia pli aŭ malpli bone ritmita prozo, kiun oni povus tute egale ricevi, tranĉante hazarde en unu proza paĝo". En noto li citas el tri aŭtoroj: "Libera verso estas io sama, kiel libera amo: kontraŭdiro en la vortoj" (G.K. Chesterton); "Libera verso estas kiel fiŝado per senpikilaj hokoj" (R. Kipling); "La libera verso estas precipe libera degliti el la memoro" (P. Valéry).

 

Al la vortoj de Waringhien mi respondas per taŭtologio: kio distingas poemon (liberversan aŭ ne) disde simpla prozo, estas ne la denseco, sed la poezieco de la lingvo, apenaŭ difinebla sed certe perceptata de leganto. Proza teksto, eĉ kun rimoj kaj metroj, restas prozaĵo, dum poezia teksto, eĉ se proz-aspekta, estas, ĉu ne? poemo.

 

Ekzemple, en la ĉi-poemara "Sencele", legeblas la sekva strofo:

 

Knabino kun verva aŭdaco

siname spegulen ridetas

sen vidi, ke ŝi nur koketas

al moka grimaco:

sub haŭto rozvelure kaj ŝminke eleganta

sin kaŝas fiaŭgure kranio rikananta.

 

La saman bildon jam prezentas (probable ne por la unua fojo en la tutmonda literaturo) fragmento el poemo de Edwin de Kock en Ombroj de la kvara dimensio, nome el "Odo al la morto":

 

[...] Eĉ

sub nia propra karno ni portadas,

ĉiuj, la skeletan mortsimbolon.

 

De Kock revenas al tiu ideo, miaopinie pli vive kaj trafe, en la samvoluma "Utao":

 

Sub karno skelet’.

Malgraŭ logoj kaj vipoj

ĉio ja vanas.

Tra ridetantaj lipoj

morto rikanas.

 

Komparo evidentigas plumpa la strofon de Ungar, kies lastajn du versojn oni povus plengajne redukti al "sub haŭto embuskas kranio" aŭ similaĵo. Tia, kia ĝi estas nun, la strofo el "Sencele" impresas proze, kun tro da rimoj (eble ĝuste tial): temas fakte pri prozo kun rima garno.

 

Aliajn prozecajn erojn mi trovis ie-tie tra la verko. Jen, por ekzemplo, du el la vers-duoj en “Responde”:

 

Ve-larmojn kaŝas buŝo rida,

sed frostas kor' dum rito frida.

 

Kaj:

 

La mit' mucida jam disfalas,

sed sub ĝi nur despero knaras.

 

Obeas ukazon de la Rim-Diktaturo ankaŭ la tria kaj kvara versoj de "Frakasiĝo", post fluaj unua kaj dua:

 

La vivo piedbatas sen kompato,

feliĉon montras, kaj ĝin tuj forprenas.

Malicridete mokas nin la fato,

kaj suben, ĉiam suben korojn trenas.

 

Same stumbletas la komenca kvaro de "Patrineco – Kvara akto":

 

Ankoraŭ unu fojon ek al ludo

ludenda, kvankam oni ne plu certas

pri amo; kiam koro nur inertas

dum korpo mimas en glacia muto.

 

Aŭ, por fini, la du lastaj versoj de "Pacmeditoj – I":

 

Inerton for; ne licas plu pasivi

la pacon devas ĉiu hom' kultivi!

 

Tamen atentu: estus malhoneste, se mi asertus, ke Meznokto metropola abundas je ĉi tiaj mankoj. Male. En la poemaro de Krys Ungar pli oftas kaj plimultas pecoj parnasisme senriproĉaj. Ne nur sonetoj metiisme perfektaj, kiel "Aserte", "Februaro""Sen vi", nek la (enhave apenaŭ interesaj) rondeloj "La nova florluda majstro", "Dankrondelo al Reto Rossetti" kaj "Postbrajtone", sed ĉefe poemoj rimitaj ne fiksformaj, kiel la famiĝinta "Balonoj", kies komenco jenas:

 

Flamoj. Muĝo draka. Ŝnurostreĉo.

La korboj tremas ekscite.

Subite

balonoj en bunta arpeĝo

trovas liberon,

forlasas la teron.

 

Balonoj kaj revoj... Bele... Sed mi plu demandas min: kial rimi tiom insiste? En "Dankrondelo al Reto Rossetti", laŭ mi tro modeste (se ne ŝajn-modeste), Ungar epitetas sin "studentino ordinara, kiu verketas amatore" kaj "majstro de verstekniko knara"; simile ŝi skribas en "Versletero al William Auld":

 

[...]

Fojfoje mi, poetoaspirante,

submikroskopan provas analizon,

sekcias rimojn, skandas plej pedante,

sed tiam trovas nur demoralizon

ĉar arto via ĉion ĉiel kantas

sublime. Nu, aperas superflua

strebado mia; ĝi ja diletantas!

[...]

 

Ĉu aŭtenta memkritiko? Probable ne. Ni plu serĉu: en du fragmentoj, komenca kaj fina, el la 25-versa "Foje", Ungar kvazaŭ pridubas sian parnasemon (nehazarde sen majuskloj):

 

foje rimoj

kvazaŭ ne validas

falsas ritmoj

ĉar vivo mem misharmonias

[...]

 

Poste la poemo eksonas ironie, blage. Finas ĝin retorika demando, nerekte inspirita de Chesterton, Kipling kaj Valéry:

 

[...]

kaj eble flagretos

kompreno el la tenebro

tamen

ĉu estos ĝi nepre

poezio?

 

Refoje ni troviĝas antaŭ baza principo de novparnasismo. Ĉu rimi aŭ ne rimi – tiel staras la demando en la cerbujo de multaj poetoj. Kaj al ĝi novparnasismo respondas jese, senkomplekse. Mi volas nun por kelka tempo pritrakti alivojajn argumentojn, kaj mi faros tion pere de unu el miaj prefer-aŭtoroj. En la ĵus reeldonita artikolaro La grando de mia espero (1926) de Jorge Luis Borges (1899-1986) legeblas la tre interesa peco "Milton kaj lia rim-kondamno". Ni eklegu:

 

Jam antaŭ preskaŭ tricent jaroj formulis la plej arogantan kaj justoplenan refuton de rimado ne rim-amatoro nek literatura pelmelisto, sed doktega viro, kies suverenaj prodaĵoj en la verkado de epopeoj kaj sonetoj akreditis lin senmorta. Mi parolas pri Milton kaj pri la rezono sur la sojlo de lia Perdita paradizo. Sen ia motivo, tiel signifa dokumento ne cirkulas inter ni. Nun, kiam la validecon de blankaj versoj pridubis kaj eĉ forneis unu el niaj plej famaj poetoj, mi trovas tre oportunaj ties tradukadon kaj komenton.

 

Bele, se Borges legus la gastonan difinon de blanka verso sub blanka 5 (!) en PIV... Nu, por ilustro mi traduku kelkajn liniojn el la fidinda hispanigo de Borges de la refuto de Milton (aŭ, kiel esperantigas PIV kaj certe ankaŭ Ŝulco, Miltono):

 

Rimo, konforme al la vero, estas nek necesa aldono nek vera ornamo por la poemoj aŭ la bona vers-arto (precipe en longaj verkoj), sed inventaĵo el barbara epoko por levi ruinajn ideojn kaj lamajn metrojn.[1]

 

Borges distilas kaj komentas el la teksto de Milton tri argumentojn, la historian, la hedonisman kaj la intelektan, kiujn mi ripetos ĉi-sekve post iomaj adapto kaj koncizigo. 1) Historia: rimojn ne uzis la gloraj klasikaj poetoj, kiel Homero aŭ Vergilio; tamen Borges ne entuziasmas pri la ideo liberigi sin de sonetoj por alkateni sin re al la striktaj metrikoj latina kaj greka. 2) Hedonisma: la distro atribuata al rimoj estas bagatela; kian plezuron eblas trovi en tio, ke, aŭdante "zingibro", ni certas pri posta aŭdo de "vibro""ekvilibro"?; la lerto rimi koncernas (krom rimvortarojn) ne sentivon, sed inĝenion; verdire konsonanca (t.e. ne asonanca) rimo estas ne nur plumpa orel-delektilo, sed eĉ rekte senmuzika. 3) Intelekta: rimistoj celas kaj serĉas samsonecon de vortofinoj, de vokaloj kaj konsonantoj, anstataŭ sekvi la naturan fluon de vortoj en ideoj ale al akordo de la bildoj kaj konceptoj.

 

Ĝenerale mi emas konsenti kun la juna Borges, kvankam mi ne rezignas la eblon rimi laŭvole kaj laŭplaĉe, kiel Borges intense faris dum longaj periodoj de sia poeziado. Foje bildo aŭ ideo estigas rimon, foje inverse, kaj tre malfacilas atingi, ke leganto ne rimarku aŭ elsentu la verkan procedon aŭ vojon. Ĉiel ajn mi opinias, ke la plej sukcesaj, plej bonaj poemoj en Meznokto metropola estas tiuj kun rimoj dampitaj aŭ dampaj, t.e. kie troveblas kuna uzo (foje alterna, foje kombina) de rimoj abortaj (kiel vundo-profunda), pli-ol-abortaj (profanas-malsanon), rimoidoj (aĵo-paŝo, vintro-cindro) kaj agordoj (celinda-plenda).

Ekzemple: "Facilis ĵuri" (malgraŭ, aŭ eble pro, la patoso de la lastaj versoj), "Fratinoj" (vidu sube) kaj "Iam la blankajn ĉevalojn mi rajdis".

 

Novparnasismon mi opinias samtempe konservativa kaj, jen ĝia merito, neelitisma. Tial ĝin aprobas, laŭdas kaj elĉerpas nia publiko. Sed tiun ĉi publikon interesas ne nur la antaŭaj teknikaj konsideroj. Ĝi volas legi ankaŭ ion pensigan, emocian aŭ memorindan. Ĉu ĝi trovas tion en la verko de Krys Ungar? Certe jes.

 

Malgraŭ apero de gaje serenaj poemoj ("Februaro", "Preludo kaj fugo"), la ĝenerala tono estas pesimisma, tre pesimisma. En "Printempo kun gaja flirtemo", la simbola "Dam' Printempo" iĝis "primavero spita", kaj eĉ la leĝera "Balonoj" finiĝas tiel, ke

 

descendi neeviteblas,

ĉar tenas Gravito la finan atuton.

Kaj korboskue,

 korposkue,

       koroskue

realo revenas,

ĉagrenas.

 

Superpezas ŝiajn am-poemojn ("Aserte", "Sen vi", "Ŝtelitaj horoj", "Facilis ĵuri", "Moduloj") la poemoj pri ama elreviĝo, pri elamiĝo kaj amvanuo, inter ili la cikloj "Patrineco" kaj "Meznokto metropola", kaj la japaneska "Tankaotriste". El ĉi tiu ni legu la duan tankaon:

 

Glasrenversiĝo:

surtable sangas vino;

sed nevideble

kiom sangas la koro

de l' amvundita ino.

 

La elreviĝo prezentas ankaŭ socian dimension. Gravas en la versoj de Ungar senkompromisa socia protesto kontraŭ la plej proksimaj simboloj de la nuna kaj misa (nova) monda ordo, nome: la neonluma urbego; la vintra, nokta aŭ subtera metropolo kiel avatara regno de Plutono. En "La urbego", "Kristnaskaj salutoj", "Subterfervoja incidento" (kies du lastaj eroj malpli impresas ol la unuaj) kaj la librotitola ciklo ŝi kun speciala intenso kritikas la kapitalisman kulton al la Mono-Dio, al Mamono, kiu metropolanojn daŭre kondamnas al rutina laboro vivmuela.

 

Foje, kiel en "Sencele" kaj "Pacmeditoj – II", kaj ne nepre aparte de aliaj zorgoj, ŝiaj versoj kritikas el vidpunkto ekologia kaj medi-protekta. Malfacile oni vidus en ĉi sinteno mankon de profundeco aŭ sincereco se konsideri, ke Krys Ungar profesie laboras por organizo, kiu riserĉas[2] sciencajn metodojn alternativajn al eksperimentado per vivaj bestoj.

 

Pli frue ni konstatis, ke nia poetino rigardas sin anime sennacia, kio grave karakterizas ŝian socian (respektive ekologiisman, inisman) engaĝiĝon. lom malpli verve, tamen, ŝi verkas pri politiko en "Kaj pro tio la ajatol[ah]on ni kondamnis" (mia ĝustigo), "Salvadoro" kaj "Al la junulo kiu sola alfrontis la tankojn", kies akuzo "korupto nia inkognitas" pri la brita kaj ĝenerale okcident-eŭrop-usona demokratio memorigas min cetere pri la filmoj Kaŝa agendo (de Ken Loach) kaj En la nomo de l' patro (de Jim Sheridan).

 

Meritas specialan atenton ŝia pritrakto de la situacio de virinoj iam, nun kaj poste. Inismas "Fratinoj" (vidu sube), "Antaŭ la Madono", kie elreviĝo kaj kritiko transformas sin en ribelon aŭ, almenaŭ, en volon ribeli, kaj "Patrineco", kie ribelo ĝemeliĝas kun libero. Sed en la kazo de Krys Ungar inismo pleje enkorpiĝas en la figurojn de ŝiaj du filinoj. Ni ne forgesu, ke idoj estas itoj (ne ili generis sin mem, sed adolta geparo generis, eldonis ilin), kaj ke komparo inter ties kaj nia vivsituacioj povas efiki instrue. Ungar parolas al ni pri siaj filinoj en "Nataŝa" kaj "Akuŝoj", kies unua parto finiĝas jene:

 

(...) Mi estas do fiera,

ĉar mia filineto fariĝos pli libera

ol mi por lukti kontraŭ la ĉenoj de l’ sistemo.

 

Jen la sola optimismo: la eblo ne cedi, sed ribeli kaj lukti. Dum aliaj preferas baladi pri gakaj ranoj, Ungar eksplicite celas per belo sproni sentojn al ribelo, kerna ideo revenanta en la lasta strofo de la sama Akuŝoj, kvankam ĉi-okaze ĝin sekvas drasta reenfermiĝo:

 

Prikanti tiun veron, kiun la mond' sopiras;

per flamaj vortoj sproni: jen tio min inspiras.

Sed mia kanto estas malpli ol tiu semo,

el kiu ĝi ekestis; kreskaĵo degenera

kun flava foliaro kaj floro efemera,

ĉar nutris ĝin la sablo de mia magra memo.

 

Novparnasismo ne adekvatas al tiu celo, al tia poezio. Leginte (kaj legante) tiom da fiksformaj poemoj mi ricevadis la impreson, ke, post ŝia momenta protesto, "denove regis laŭregula ordo". Jen la problemo: kontrasto inter la direndo kaj la maniero ĝin diri; ribelo ne el fera mallibero, sed, paradokse, en malliberon mem! Temas pri la sama kontraŭdiro, kiu troviĝas ĉe Tim Carr, kun la diferenco, ke Carr, malkiel Ungar, limigas sian poetikon ekskluzive al unu fiksa poemformo: sonetoj. Mi nenion riproĉus al tia kontrasto, se ĝi estus intencita. Tamen ŝajnas al mi, ke ĉi-okaze ĝi ne nur estas pretervola, sed ke aldone ĝi transturnas la poeziajn celojn de la aŭtorino.

 

Kaj nun, kun danko al via pacienco, mi finu tiun ĉi sepkilometran recenzon per unu el miaj preferataj poemoj, "Fratinoj", por ke, se eble, vi (laŭt)legu ĝin plurfoje:

 

Kun la infanoj al la bestĝardeno

el devoj mi forfuĝis; senpripense

de kaĝ’ al kaĝo amblas. Jen ĉimpanzo,

jen fok' momente distras. Leonino

paŝadas antaŭ mi tra mondo eta.

Dum gade gapaj buboj ŝin alkriĉas,

al nesaltebla salt’ muskolojn streĉas

frenezo ŝtalostrikte ĉirkaŭata.

Ŝi haltas, kaj rigarde min altiras

dividi pramemoron pri l' savano,

pri l' gusto de ankoraŭ varma karno.

Kompaton vekas ŝia viv' sterila.

 

L' okuloj, tamen, min demande celas:

“Ĉu vi, fratino, pli ol mi liberas?”

 



[1] [...] Rhime being no necessary Adjunct or true Ornament of Poem or good Verse, in longer Works especially, but the Invention of a barbarous Age, to set off wretched matter and lame Meeter [...]

https://www.poetryfoundation.org/articles/69378/introduction-to-paradise-lost

[2] riserĉi: la PIVa “reserĉi”

 

Reen al:

Meznokto metropola Krys Ungar Listo de recenzoj en La Gazeto Ĉefpaĝo originala literaturo