PLUMFRUKTO DE EROTIKA POETINO

Eli Urbanová, El mia buduaro. Poemoj kaj prozaĵoj. Fonto, BR, 2001. 72 p.

Ŝi nomas sin erotika poetino skribante konkretajn travivaĵojn. Klare, la titolo supozigas ke temas pri eventoj tute privataj; buduaro ja estas "eleganta saloneto, kie monduma virino vestis sin kaj akceptis intimajn amikojn". Sed ne nur erotika estas la enhavo, ankaŭ aliaj karakterizoj ricevas ŝancon, kiel kutimas en pli fruaj verkoj. Senprudece ŝi malfermas la pordon de sia buduaro al ni, legantoj, por ke ni partoprenu en ŝiaj revoj, deziroj kaj feliĉo. Jen kuraĝa decido se konsideri ke ne ĉiuj komprenos tian malkaŝon.

La libreto konsistas el du partoj. La unua, Virkato, aferas specife pri amo. Tra la poemoj altemas spriteco, melankolio, sinkono, pri kiuj ekzemploj atestas. Post priskribo de tiu ĉambreto, instalita per valora meblaro kaj artaĵoj, evidentiĝas ke "por li ne gravas la kulisoj, ŝrankon li vendus en bazaro - el la antikva buduaro malgraŭ mia aĝo iĝos nudista plaĝo". La spertulino konas, komprenas, foje indulgas virojn. Tamen ŝi ne lasas sin moki senpune; iam ne akceptante maljustan ŝuldon la honorofendita virino malestime "ĵetas pro abomeno tri milojn en kamenon", vidu stofon en La temo Beran. Matura aĝo alportanta iom da nostalgio kaj patino al sentoj, konsciigas ke ami estas arto.

Por si mem, al Eli plaĉas la metaforo de la saliko. Bezonas konfidence interparoli kun 'Eli, la saliko' amikoj genia, intelekta, erudita. Pli korŝire ŝi priploras la memoron de Ernesto, sia granda amo forpasinta.

En Hetajro dancas jam aperis poemo, nomita Saliko, ĝi nun troviĝas ankaŭ en la dua parto, laŭ instigo de hungara konato Ervin FENYVESI: "Kiun vian poemon vi speciale ŝatas?". Fakte, tiu dua peco Demandoj rekte sur la korpon, pritraktas plurajn aliajn petojn fare de amikoj ĉie en la mondo. Kiel Ed BORSBOOM iam rimarkigis: "Eli, vi preskaŭ ne uzas la apostrofon!". Tuj ŝi komponis: Hundetoj, 56-versaĵrakonto, brile uzante apostrofojn! Pli universalan temon ŝatus Marjorie BOULTON, do naskiĝis Homoj, "al kiu ligas min kompato".

Sentemo, humuro, pripenso, sincero eligas de la tuta plumfrukto.

La aŭtoro ricevis en julio 2001 prave la OSIEKpremion. Estas konate ke la lingvo de nia laŭreato ĉiam fluas; plezurigas legi kaj relegi ankaŭ ĉi tiun poemaron.

Interesitoj riĉigu sian kolekton per valora verko.

Gerrie VAN GEFFEN

 

Reen al:

El mia buduaro Eli Urbanová Ĉefpaĝo originala literaturo