"TILLA, LERNI, TIO PLEJ GRAVAS."

Granda arto, Spomenka! Vi frizas la frazojn. Rakontante vivon plurfacete interesan, tiun de Tilla Durieux, vi surprizas eĉ per faktoj esperantismaj.

Post fragmento el via propra vivo - en brila aŭtobiografia romano, post vojaĝraportoj, intimaj rakontoj, memoraĵoj pri kroata milito kaj pri avino, jen libro per kiu vi iĝas.. . biografo. De aktorino! Mi miras. Sin trovas en via verko arto lingva kaj arto bilda: la elstara aktorino movas sin en mondo de pentristoj. Ŝi spertas du militojn kaj tri edzojn (Eugen, Paul, Ludwig). Ŝi furoras sur berlinaj scenejoj, fariĝas kudristino en pupteatro, kaj rolas fine en filmo.

Edukiĝo en Vieno, kariero kaj famiĝo en Berlino, fuĝo al Zagrebo - kaj rezistado tie kontraŭ la hitlera reĝimo.

La libro impresas - per landoj menciitaj - kvazaŭ vi tenus la tutan Eŭropon sur via manplato. Mirinde, ni ricevas de Eŭropo bildon de unuo. Malgraŭ la dramaj okazaĵoj. Ni vidas, kiel povus esti.

Jen grava libro kun kortuŝaj epizodoj. Kiel feliĉe selektitaj! Kaj kun homa mesaĝo de humaneco: kiel trafe konstatitaj kaj bele diritaj veroj. La libro komenciĝas ĉe la tria edzo kaj la fuĝo for el Germanio. Multajn vivofaktojn ni ekscias per regresoj, per retropensado: rememoroj, revado, rakontado dum konversacioj. En 25 ĉapitroj. La unuan edzon surprize rapide anstataŭas la dua: "Paul elradike ŝanĝis ŝian vivon. La sian same." (p56). Pri Lutz, la tria edzo: "Malsubite el la financkonsilisto de Paul fariĝis konsolisto de Tilla." (p81).

La du mondmilitoj ludas gravan rolon en la vivo de la ĉefpersono. Sed kiel ĝustatempe ili estas enŝovitaj en la libron, kaj sen altrudo. Kiel lerte aluditaj. "Tio estis la unua mondmilito kaj oni ankoraŭ ne sciis, ke ĉiu daŭras almenaŭ kvar jarojn." <p65>. "Pri la milito oni havis sufiĉe romantikan penson: rapide partopreni la sperton ĉar la unikaĵo neniam ripetiĝos" <p66). "Per la forto de akvofalo ŝin inundis la realo. Ŝi rigardis kiel oni malmuntas ŝian vivon." <p95>. Kia subtileco, kiom da psikologia fajno tra la verko.

Ĝis nun nur laŭdoj. Ja merititaj. Tiu verko meritus profundan analizon. Recenzeto povos nur atentigi pri ĝi. Veki intereson. Ĉu io kritikinda? Jes, kelkaj detaloj. Uzado aŭ neuzado de la artikolo jen kaj jen impresas strange, sed... - artistino ja havas siajn kialojn, sendube. Mi volonte akceptas ĝin, tiun uzadon, kiel intiman propraĵon de la aŭtoro.

La nomo 'Tilla' restas sen akuzativa signo. La foresto de finaĵo ĉe objekto estas malobservo de baza

regulo kaj ĝenas min. Verŝajne ankaŭ la aŭtoro tiel. Ĉar trifoje aperas escepta indiko, jen: La advokato rigardis Tillan (p82); Zlata iom haltis kaj alrigardis Tillan kiel... (p106);

... ili scias ĉarmi Zlatan kaj Tillan (p139). Tiuj ne estas preseraroj!

Ĉu, fakte, pres- aŭ komposteraroj ankoraŭ ekzistas nuntempe? Ĉu ili ne estas tajperaroj, ĉiuj? Neatentitaj, nezorgitaj kaj ial nekorektitaj. Kio okazis? Aŭ ne okazis ĉikaze? Kuŝas en la manoj bonan centimetron dika libro el glacea papero, lukse peza kaj kudrita. Kial ĝuste en tiu brila produkto tiel fuŝa ortografio? Ĉu la libriga procezo kovas tian dissvarmon de misliterado? Ĉirkaŭ 150 paĝoj estas surpresitaj, kaj ni facile kalkulas ĝis 150 ordinarajn preserarojn. Do unu po paĝo. Ĉu tro? Multaj paĝoj estas perfektaj, sed... Ju pli da paĝoj estas puraj, des pli la aliaj ricevas ŝarĝon de makuloj. La koboldeto skribas la nomon "Strossmayer" en 5 malsamaj literumoj, el kiuj 3 malĝustaj sur la sola paĝo 117. Jes, negrave. Ĉio tio - mi ŝatus diri - ne povas premi la plezuron, kiun donas tiu romano. Mi volus tion diri, sed honeste ne estus.

Iuj eraroj estas evidentaj: "Du monatoj antaŭ la 10an de majo..." estu: Du monatojn antau la 10a de majo. Same: "Ŝia edzo ne volis moviĝi el lia nova hejmo" (sia). Kiu frazelemento estas "la jaregoj kaj mortoj post la falo de la balono" (p33)? Ĉu ne adjekto? (Nun jam, jaregojn kaj mortojn...) Kaj alispeca: "La servistino anoncis edziniĝon venontaŭtune" (venontaŭtunan).

Sed kelkaj frazoj donas interesan studmaterialon. Ni ĉinm vidu la kuntekston: "Ĉapelon kaj gantojn ŝi metis sur la tablo, en la ŝranko" (p56). Ĉi tie gravas la loko, ne la movo, tial prave ne aldoniĝis finaĵo. "Ŝi trovis lin maldikan kaj obstinan" (p70); ne temas pri prijuĝo, sed pri fakto: tia li estas. Sed la sekvanta frazo: "Iel ne decis lasi la novedzinon solan en tiu horo, eĉ se tiel ekstravagancan" (p86) laŭsignife postulas 'sola'. La risko erari estas granda, kiam oni muntas komplikajn frazojn. Ekzemple, pri problemoj: "Ŝi tenis ĉiujn en la skatolon enfermitajn, ŝlositan per duobla seruro" (p73): oni povas teni ion enfermita, sed problemojn? Almenaŭ stranga metaforo. Kaj gramntike io ne glatas.

"Li ŝtopis la vestojn en la valizon" (metis). La ĝusta formulo 'ŝtopi la valizon per' ne estas uzebla ĉi tie. Tia misuzado de vorto okazis kelkfoje:

bindi (bandaĝi, ligi), bukedo (ŝlosilaro), mapo pentrista (p139, 141, 145: dosiero), refluso (malfluso), stafeto (=persono; stafeta ujo), vesti jupon (surmeti), sonorilo (sonorado), atentato (atenco), koĉeristo (koĉero), paki (147, iun?), humuro (humoro).

Kelkaj simplaj presernroj povas esti tre maloportunaj:

aprikoto (abrikoto), helebardo (halebardo), lavando (lavendo), senco (senso), rifuti (refuti), balsami (balzami), piĝamo (piĵamo), kapitulacio (kapitulaco), korupcio (korupto), paviliono (pavilono), ŝarĝi (ŝargi), permeso (promeso), krampfo (kramfo), gvaŝo (guaŝo), hezitoj inter minusklo kaj majusklo: Berlina / berlina, kaj sur sama paĝo (136): arĥivejo, arkivejo.

Multaj eraroj ne povas esti simplaj 'preseraroj': celinta (celita), komprenite (kompreninte), konfuzigi (konfuzi), makuligi (makuli), enŝpruci (-igi), validiĝi (validi), terurigi (teruri), ŝveliĝinta (ŝvelinta), suprenruliĝis (-rulis), diskrevitaj (-intaj), ŝanĝnomo (nomŝanĝo), malloziĝi (p43/132, loziĝi), ripozita (-inta).

Kelkaj vortoj ne estas en NPIV: sedefo, ŝarmezo, ĝuveĝajo? Unu neologismo: friŝa (friska, frideta), se ne mencii "kokoto". Laste, demando. Kial "Ypern"? Tiu belga urbo, kiu donis sian nomon al la militgaso 'iperito', nomiĝas Ieper en la flandra, Ypres en la franca. La plej taŭga formo do estus 'Ipro'.

La reveno de lingva kritiketado en niaj recenzoj signas lastan sojlon, lastan obstaklon al normeco kaj statuson kiel la grandaj etnaj lingvoj. Pri lingvaj demandoj ni uzu veran referencon: ĉu ne PIV?

Christian DECLERCK

 

Reen al:

Tilla Spomenka Štimec Ĉefpaĝo originala literaturo