FAJNA ROMANO DE NEMERE

Ponto fariĝas “dorsobesto” kaj forskuas trapasanton kvazaŭ pulon. Iom poste ni ekkomprenas, ke temas pri premsonĝo de 62-jara maljunulo: Vismar. Tiel lin konas ĉiuj. Vismar ne havas antaŭnomon. Li loĝas apud vilaĝo kies nomon ni ne konos, en lando montara, eŭropa laŭ tabuoj kaj vivnivelo, ankaŭ sennoma. Ĉiumaniere Vismar ne volas ion komunan kun tiu vilaĝo, nek kun la proksima urbo, nek kun la lando, kiuj lin suferigis, malliberigis, humiligis, antaŭ ol agnoski, ke li estis senkulpa. Senkulpa? Ĉu iu povas esti tia en socio kies oficiala religio proklamas, ke ĉiuj naskiĝas kulpaj, ke ĉies vivcelo estas pardonigi al si siajn kulpojn? La oficiala justeco, pro multjara laboro de bonaj advokatoj, simple agnoskis, ke okazis eraro. Ĝi kompensis la eraron per la “justa” monsumo egalvalora al unu detruita homvivo. Vismar ne plu estas arĥitekto, ne plu estas edzo (la edzino divorcis dum li estis en malliberejo), ne plu estas patro (la filino elmigris sen lasi adreson), ne plu estas aktiva civitano. Li estas emeritulo senmerita, nur 62-jara maljunulo. Kaj li pluvivas sola. Venas al mi la penso, ke ankaŭ la aŭtoro estis 62-jara en 2008a, kiam eldoniĝis tiu ĉi romano. Tial do la perfekta priskribo de la animstatoj kaj mensofluoj de Vismar. La aŭtoro, kompreneble, ne estas Vismar, sed li scias kion sentas, kion pensas 62-jarulo elpelita, kvazaŭ maljuna hundo, el la socio; li scias, ke Vismar ne povas ami iun, ĉar neniu lin amas.

Vismar ellernis, ke neniu povas resti honesta respektante la leĝojn de la socio. Tamen li volas pluvivi. Li bezonas esti iu. Li komprenis, ke ĉiu homo estas unika kaj povas sin estimi nur vivanta laŭ la propraj leĝoj. Li metas la mondon en parentezon. Ĝiaj artefaritaj mizeroj, militoj, sukcesoj kaj malsukcesoj, ne plu interesas lin. Ĵurnalon li ne legadas, televidilon li ne spektadas. La iluziojn li lasas al iluziistoj; la politikon al politikistoj; la sporton al sportistoj. Li elektis la egoismon esti Vismar, donaci kiom li povas, helpi kiom li povas, laŭ propra takso kiuj meritas donacojn, kiuj valoras helpon. Li konstruas al si novan vivon plenan kaj utilan, ĉar li plue devas al si mem esti utila. La centro de la nova vivo estas lia domo izolita, de kie li portas sian helpon, piede, al tri aziloj: al azilo de malriĉaj nutraĵmankaj infanoj (oni ĝin nomas “lernejo”), al azilo de senhelpaj maljunuloj kaj, laste, al azilo de forlasitaj hundoj. La arto de NEMERE riĉe priskribas la fortostreĉojn de Vismar por estaĵoj kiujn la socio turmentis kaj elĵetis simile al li mem. Sed ĉu vivi pro devo, sen amo, eblas? La vivo de Vismar estas plena, sed ni sentas, ke mankas io. Ne varmas amo en tiu ĉi vivo. Justeco ne sufiĉas.

La amo venas al Vismar el direkto neatendita sed neniam ĝi nomiĝos amo. Post priskribo koŝmareska de la suferoj de Vismar antaŭ la tribunalo kaj en la malliberejo, en la “bestejo numero dekoka”, alia malliberejo, sur la 47-a paĝo de la romano, aperas, kvazaŭ respegulaĵo de Vismar mem, nekomplete mortbatita (eble per ferstango) hundego, kaj Vismar ĝin alparolas:

“– Eltenu, vi estos por mi ekzemplo.
Sonas la frazo, respondo ne venas. Homo diras al hundo, kaj alia homo ne aŭdas. Eĉ ne devas aŭdi. Vismar ne ĉirkaŭrigardas, li scias, ke neniu estas proksime. Eble ankoraŭ en malliberejo evoluis tiu lia sentemo. Ĉiam li scias, ĉu estas iu en proksimo, aŭ ne. Li sentas tion.”1

Baspa2 leganto tion ne rimarkas, sed tiu kiu scias, ke Nemere ne verkas en baspa dialekto3, tuj ekatentas: Vismar viumas la hundon. Tio ĉi signifas, ke Vismar mem estas baspa. Lian memkonscion profunde markas la kultursento baspa. Finfine, post longa suferado en malliberejo, la justecosistemo reviziis lian proceson kaj decidis, ke ne pro lia kulpo kolapsis la ponto. Tamen Vismar ne trovis sin senkulpa. Eble ne la unuan, sed la duan fojon eraris la tribunalo. Sed, pro baspa konvinko pri homa digno, eĉ se li estis kulpa pri malzorgemo, oni ne rajtis pritrakti lin, pritrakti Vismaron, tiel kiel oni faris. Li ne intence konstruis ponton ruiniĝontan mortigante homojn. Li ĉion faris laŭ sia eblo. Li vivis en sia devorespekta mondo kaj ne supozis, ke aliaj trovos malmoralan profiton forŝtelante cementon kaj feraĵojn. Same, tiu ĉi disrompita hundego, estas certe “kulpa” pri iu “krimo” aginte hundodeve inter homoj. Eble ĝi grave mordis iun, hundojuste sed homlezante. Sed, eĉ se ĝi kulpis laŭ homoj, oni ne rajtis, homomorale, ĝin pritrakti tiel. La hundo ja estas viktimo de homa justecosistemo, same kiel Vismar. Se ĝi povos ekvivi novan vivon, se ĝi kapablas trovi en si mem la forton pluvivi, ĝi estos por Vismar ekzemplo. Sed kostus tro multe revivigi la hundegon.

“– Sinjoro Vismar, la Doktoro diris: la hundo devas ricevi akvon.
– Enorde, ĉu en buŝon?
– Ne, ĉar estas ĝi senkonscia, do sufokiĝus.
– Li povus doni al ĝi gutilon.
– Multekostas.
– Mi pagas.”

La danĝera hundego ekhavas “gutilon”. Ĝi estas longe kaj komplike operaciita, sed... sed tie vere komenciĝas la romano kaj mi ne volas resumi ion kio resumebla ne estas, la longan kaj komplikan evoluon de rilatoj inter Vismar kaj Hundo. Mi nur diru, ke nur supraĵe temas pri kortuŝa rakonto por hundamantoj. Nek Hundo, nek Vismar estas malfiaj. Nur en noveloj de John CHEEVER4 mi legis simile fajnan priskribon de interagado inter baspaj subkonsciaĵoj. Mi bedaŭrinde ne jam legis ĉiujn romanojn de Nemere, sed mi legis multajn el ili. Ŝajnas al mi, ke Vismar estas la plej fajna, la plej profunda.

Mi ŝatas la anhelantan, malkombitan, liberan stilon de Nemere. Mi amas lian naturan kaj instinktan aliron al la lingvo, kies latentajn eblojn li komplete eluzas. Lia lingvaĵo estas ofte malnorma, sed ĝi ĉiam restas komprenebla kaj sukcesa. Kelkaj liaj malnormaĵoj jam fariĝis normo. Nemere galopas al sia celo kaj malmulte zorgas pri “lingvaj eraroj”. Pri tio Christian DECLERCK jam diris ĉion5. Sed mongolaj rajdistoj malofte gajnis medalojn en Olimpikaj Ludoj. Kiel tio ĉi eblas? Ĉu ekzistas popolo pli rajdista? Ne. Sed mongoloj ne sportas ĉevaldorse: ili laboras.

—————————————
1. Nemere: Vismar, p. 47a.
2. baspa. BASP-a, blankula angla-saksa protestanta. Mi, vastiginte la nocion, nomas “baspo” tiun kies vivperspektivon determinas la ĉirkaŭatlantika tutmondiĝanta konsumsocia ideologio kiun lanĉis blankuloj angla-saksaj protestantaj.
3. baspa dialekto: Tiel mi nomas la kutiman ĉirkaŭatlantikan lingvouzon, kiu sklave imitas la vortordon de la angla lingvo, kiu anstataŭas la formadon per diversaj stilaj rimedoj kaj kiu enkondukas en la esperantan la “fakultativan akuzativon” ne indikante, kiam nepras, la n-finaĵon al propraj nomoj, al fremdaj vortoj kaj al verkotitoloj.
4. John CHEEVER, verkisto usona, 1912-1982.
5. En Beletra Almanako, numero 5 (Junio 2009), p. 164-169.

Eugène de Zilah

LA GAZETO – n-ro 144 – 31okt09

 

Reen al:

Vismar István Nemere Listo de recenzoj en La Gazeto Ĉefpaĝo originala literaturo