Simple interesa

Georgi Miĥalkov: Beletraj eseoj. 114 p. Sofio 1987, BEA.

En 1987 Georgi Miĥalkov – pli bone konata al multaj legantoj kiel Julian Modest – publikigis ĉi tiun volumon, kie li en dek eseoj pritraktas kelkajn verkistojn kaj temojn en la originala Esperanta literaturo. La stilo de Miĥalkov ĝenerale estas simpla kaj klara, didaktike klariga, iufoje eble iom simpliga.

Aperas unue kvar relative mallongaj eseoj pri poezio. La unua temas pri Eŭgeno Miĥalski, kiun Miĥalkov nomas “la unua vera Esperanto-poeto”. Laŭ la eseo karakteriza trajto de Miĥalski estas, ke li en siaj poemoj transpasas la limon inter as kaj os, kaj same tiun inter ene kaj ekstere, alivorte inter animo kaj socio.

Due temas pri la poemaro Streĉita kordo de Kálmán Kalocsay, kaj pri ties daŭra influo en nia beletro.

Trie li pritraktas la motivon flugado en la frua poezio de William Auld. Tiu eseo iel impresas pli analize ol kelkaj el la ceteraj kaj proponas interpretojn sufiĉe originalajn.

Kvare Miĥalkov priskribas, kiel kvin Esperantaj poetoj traktas la naturon en sia poezio. Tio estas sukcesa ekzemplo de kompara eseo.

En ampleksa eseo ni poste ekkonas Esperantajn poetinojn. Ĉefe temas pri Hilda Dresen, Marjorie Boulton, Eli Urbanová kaj Clelia Conterno Guglielminetti, sed ankoraŭ kelkaj estas mallonge menciataj. Ial Miĥalkov komparas ilin preskaŭ nur inter ili, ne kun la Esperantaj virpoetoj. Tamen liaj analizoj ja estas interesaj.

Sekvas la plej ampleksa ero de la volumo – eseo pri bulgaraj Esperanto-poetoj. Ĝi prezentas multajn nomojn alie apenaŭ konatajn, kaj ni ricevas riĉan bukedon da poemcitaĵoj. Miĥalkov traktas ĉiujn respektoplene, kvankam laŭ la citaĵoj eble ne ĉiam temas pri ege altnivela poezio:

Ni sukcesos: realiĝos
nia kredo kaj esper’,
kaj por ĉiam do foriĝos
la malam’ de sur la ter’.

(el Sub Tutmonda Verda Flago de Doĉo Stanev.)

Kvar eseoj temas pri prozo. Unue ni ricevas relative detalan analizon pri la verkoj de Jean Ribillard, precipe Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud, kiu estas rigardata kiel filozofia romano.

Sekvas prezento de kelkaj eseoj de Kalocsay pri Esperanta literaturo kaj verkistoj, kaj pri hungaraj verkistoj.

Fine en du mallongaj eseoj Miĥalkov prezentas la prozon de Ĥristo Gorov kaj de Endre Tóth.

Librofine la aŭtoro mem estas biografiata de Venelin Mitev.

Enhave la verko do estas interesa kaj sufiĉe valora, kvankam ĝi eble ne donas la plej profunde penetran analizon de ĉiuj temoj. Ĉio tamen aperas en fizika formo tre primitiva, kiu pli pensigas pri 1887 ol pri 1987. Kolofone oni nomas kvin redaktajn kunlaborantojn krom la aŭtoro, sed ilia rolo ŝajnas ĉefe honora. La grafika aranĝo estas simplega, ĉiupaĝe aperas tajperaroj, kaj relative ofte troviĝas lingvaj eraretoj pri vortelekto, vortformoj kaj gramatiko. Do, ĝi ne estas libro, kiu efike reklamas pri si mem, tamen ja indas malfermi kaj legi ĝin.

Sten Johansson

 

Reen al:

Beletraj eseoj Georgi Miĥalkov Fakaj verkoj pri Esperanta literaturo Ĉefpaĝo originala literaturo